Vi faras videon, ni donas 100 eŭrojn kaj premion ĝis 500 eŭroj

Antaŭnelonge UEA anoncis filmo-konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”, por diskonigi Esperanto-asociojn kaj lokajn kulturaĵojn. UEA decidis disdoni 100 eŭrojn kiel subvencion por ĉiu el la unuaj ricevitaj 10 filmoj, kaj ĉiuj filmoj kolektitaj havas ŝancon gajni premiojn ĝis 500 eŭroj. Bonvolu disvastigi la anoncon.

Por partopreni en la konkurso necesas sendi mallongan (2- ĝis 10-minutan) filmon kun subtekstoj pri sia Esperanto-asocio kaj pri la kulturaĵoj de sia urbo. Necesas sendi ankaŭ artikolon kun informoj pri la asocio kaj la urbaj kulturaĵoj kun ilustraj bildoj aŭ fotoj, ĝis la 15-a de decembro. La tri plej bonaj filmoj ricevos tre interesajn premiojn:

1. Senpagan aliĝon al la Universala Kongreso en Montrealo, kie oni prezentos la premiotajn filmojn (aŭ repagon de la aliĝkotizo, se tiu jam estis pagita);

2. Loĝadon en hotelo dum la daŭro de la kongreso;

3. Partan repagon (ĝis 500 eŭrojn) de la vojaĝo. La premioto, kiu ne povos ĉeesti la kongreson, rajtos alimaniere uzi la premian sumon.

Bonvolu vidi la Gazetaran Komunikon de UEA por la detala regularo de la konkurso: uea.org/gk/822a1, kaj spekti la modelajn filmojn faritajn de ĈRI ĉe

http://esperanto.cri.cn/other/city/index.html

UEA sugestas, ke vi filmu la urbojn, kie okazis/okazos naciaj aŭ internaciaj kongresoj, kunvenoj, seminarioj, renkontiĝoj aŭaliaj interesaj eventoj.

Kontakto: S-ino Selena criselena@163.com kaj Trezoro Huang Yinbao trezoro@qq.com