Esperanto helpas amikiĝi kaj kunlabori
• Anatolij Ionesov
Fotoj de la aŭtoro
Afrosiab Muzeo En la halo de ambasadoroj
Kadre de sia mezazia vojaĝo, la 8-10-an de oktobro 2019 Samarkandon vizitis konata fakulo pri la historio de antikva Koreio, honora membro de UEA, Prof. D-ro So Gilsu kaj lia edzino s-ino Yi Ungum.
En Samarkand-regiona inform-biblioteka centro (IBC) “A. S. Puŝkin” la koreajn gastojn varme bonvenigis la direktorino de la biblioteko s-ino Ŝahodat B. Ahmedova. Ŝi rakontis pri la historio kaj hodiaŭo de la IBC kaj emfazis la gravecon de okazigo de similaj aranĝoj por evoluigo de la amikaj kaj kultur-klerigaj ligoj inter niaj landoj.
D-ro So Gilsu dankis samarkandanojn pro bonkora akcepto, rakontis pri sia infaneca vivperiodo, pri sia familio, pri tio kiel kaj kiam li komencis lerni la internacian lingvon Esperanto, pri siaj sciencaj esploroj, dividis kun la ĉeestantoj siajn personajn spertojn kaj pensojn, kiel helpe de Esperanto eblas fariĝi mondvojaĝanto. Laŭ la korea scienculo, bibliotekoj ĉiam estis kaj restas la ĉefa citadelo de scioj kaj la provizejo da saĝo, kiuj kontribuas al plialtigo de kultura nivelo de la loĝantaro kaj al la ekonomia progreso de la lando. Li ankaŭ alte pritaksis la unuan en Centra Azio sekcion de Esperanto-literaturo, establitan antaŭ du jaroj en la biblioteko, donacinte por la IBC-kolekto du tradukitajn de li librojn. Anoj de la rondeto de internacia amikeco "Esperanto" Natalia Ĥodunova kaj Lola Rahimova transdonis al la gastoj ilian novaperintan (en “La Ondo de Esperanto”) esperantlingvan publikaĵon pri la uzbeka pilafo kun detala kuirrecepto de tiu ĉi populara nacia plado.
Kun Ŝahodat B. Ahmedova, direktorino de Samarkanda regiona biblioteko
La evento okazis forme de la vigla dialogo: la ĉeestantoj adresis al la gasto siajn demandojn kaj ricevis elĉerpajn respondojn. Respondante al la demando, kiel li sukcesas konservi junecon, la scienculo emfazis tri ĉefajn aferojn: manko de malutilaj kutimoj, sana vivmaniero kaj taŭga nutrado.
Nuntempe Profesoro So Gilsu estas verkanta libron pri la historio de la ŝtato Kori, en kiu estos speciala ĉapitro pri la murpentraĵoj de Afrosiab kaj pri la formiĝintaj en tiu fora epoko rilatoj inter Koreio kaj Samarkando. Tial ne hazarde, apartan intereson de la korea scienculo vekis la vizito al la Afrosiab-Muzeo kaj al la arkeologiaj elfosaĵoj de la antikva urbo. La direktoro de la muzeo d-ro Samariddin Mustafokulov detale konatigis la gastojn kun la muzea ekspozicio kaj esprimis esperon, ke la produktiva kunlaboro inter sciencistoj de niaj du landoj daŭre disvolviĝos kaj plifortiĝos.
Kun D-ro Samariddin I. Mustafokulov, direktoro de Afrosiab Muzeo
La koreaj gastoj vizitis ankaŭ la Instituton de arkeologiaj esploroj ĉe la Akademio de Sciencoj de Uzbekio, la mondfamajn historiajn vidindaĵojn de la urbo, la tradician papermetiejon, la Pacfoston kun esperantlingva mesaĝo ĉe la Centra fervoja stacidomo de Samarkando ktp.
Okazis ankaŭ improvizita komuna uzbeka-korea-japana amika vespermanĝo, al kiu ni invitis la japanan Esperanto-aktivulon, s-ron Masaja Seŝimo, kiu tiutempe turismis en Samarkando.
Kiel notis D-ro So Gilsu: "Mi vizitis Samarkandon por surloke studi la du Kori-anojn, prezentitajn sur murpentraĵoj de Afrosiab. Ili estas la unuaj senditoj de nia lando Kori, alvenintaj al Samarkando en la 7-a jarcento. Interalie, la nuna nomo de Koreio (Kori-a/ Kore-a) devenas de la nomo de la ŝtato Kori. Kaj jen 1400 jarojn post la unua kontakto, mi sekvis ilian vojon laŭ la stepa itinero de la Granda Silka vojo. Ĉio tio konfirmas longan historion de la rilatoj inter niaj landoj. En Samarkando mi havis tre interesajn konversaciojn kun gvidaj fakuloj de la Afrosiab-Muzeo kaj de la Instituto de arkeologiaj esploroj de la Akademio de Sciencoj de Uzbekio. Aparte notindas, ke mi havis agrablan interparoladon kun samarkandanoj, kiun oficiale aranĝis la ŝtata regiona biblioteko. La nuna interkontakto post 1400 jaroj eblis danke al Esperanto kaj pro la brila interpreto de miaj samarkandaj kolegoj”.
Sur la placo Registan en Samarkando
Menciindas, ke la koreaj gastoj vizitis ankaŭ Taŝkenton, kie ilin bonvenigis la ĉefurbaj adeptoj de la Lingvo Internacia.