Sabato, Novembro 9, 2019 - 18:57
Anna kaj Dima ofte partoprenas diversajn sciencajn konferencojn kun prelegoj, rilataj al Esperanto. Tiel ĉi-printempe ili rakontis pri neologismoj en Esperanto (Anna) kaj pri Esperanto en sociaj retoj (Dima) dum la III Internacia scienc-praktika konferenco “Lingvo kaj parolo en la interreto: personeco, socio, komunikado, kulturo”. Kaj antaŭ unu jaro ili rakontis pri la revuo Esperanto (Anna) kaj pri Unesko-Kuriero en Esperanto (Dima) dum la IX Tutrusia scienc-praktika konferenco "Amaskomunikiloj en la multpolusa mondo: problemoj kaj perspektivoj". |
Ĵaŭdo, Novembro 7, 2019 - 11:44
• Luis Obando, Pretas la voĉlegita novembra numero de la revuo Esperanto. |
Lundo, Oktobro 28, 2019 - 18:45
• Anatolij Ionesov Kadre de sia mezazia vojaĝo, la 8-10-an de oktobro 2019 Samarkandon vizitis konata fakulo pri la historio de antikva Koreio, honora membro de UEA, Prof. D-ro So Gilsu kaj lia edzino s-ino Yi Ungum. |
Sabato, Oktobro 26, 2019 - 15:52
|
Vendredo, Oktobro 25, 2019 - 21:14
Se iam estis tempo kiam la popoloj de la tuta mondo alpaŝu Unuiĝintajn Naciojn por esprimi sian apogon, tiu tempo estas hodiaŭ. |
Merkredo, Oktobro 23, 2019 - 20:20
Sallagurbo (Salt Lake City), Usono, akceptis la 68-an Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri Civila Socio de la 26-a ĝis la 28-a de aŭgusto 2019, kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA) povis kalkuli je grava reprezento kaj aktiva partopreno en ĝi: la prezidanto de UEA, Duncan Charters, persone ĉeestis la konferencon kaj gvidis la atelieron "Ĉu sufiĉas la angla? Aŭskulti la multajn voĉojn de la mondo", antaŭe akceptita por prezento en la konferenco. Krom D-ro Charters, parolis ankaŭ la estrarano de Esperantic Studies Foundation Anna Bennett, du reprezentantoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), Hans Becklin kaj Marcus Griep, kaj la reprezentanto de UEA ĉe Unesko, Renée Triolle. |
Lundo, Oktobro 21, 2019 - 11:45
Abonantoj jam povas elŝuti la novembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj La enhavlisto de la novembra numero: |
Dimanĉo, Oktobro 13, 2019 - 19:01
• Liba Gabalda |
Ĵaŭdo, Oktobro 10, 2019 - 18:20
Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) ZALESKI-ZAMENHOF (naskiĝis la 23-an de januaro 1925 en Varsovio, mortis la 9-an de oktobro 2019 en Parizo) estis doktoro inĝeniero pri surlanda kaj enmara konstruado, aparte pri premŝtalbetono, nepo de L. L. Zamenhof. Li estis filo de Adam Zamenhof kaj Wanda Zamenhof, naskita Frenkiel; la personan nomon li ricevis honore al sia avo, Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Li estis Honora Membro de UEA. |