Gazetara Komuniko de UEA n-ro 884. MondaFest’ 2020: Inaŭguro (20 junio) kaj unuaj oficialaj eventoj – rezervu la datojn!


En la 20-a de majo UEA oficiale anoncis la realigon de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020, kadre de ĝi. Aldone al tio, ni kun ĝojo informas, ke jam multe da partneroj aliĝis al la ideo de MondaFest’ 2020 kaj anoncas siajn eventojn kadre de la Festivalo. La konstante ĝisdatigata programo troviĝas ĉe EventaServo.org. Kontrolu kaj rezervu la datojn: eventaservo.org/e/mondafest2020. Detalojn vi trovas en la apartaj paĝoj de ĉiu evento ĉe Eventa Servo:

20 jun – MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro
26 jun – MondaFest’ 2020: Tago de Azio kaj Oceanio (provizore)
27 jun – MondaFest’ 2020: 65-a AMO-seminario: "Landaj Asocioj - Leviĝantaj Agantoj" (sendu proponojn ĝis la 20-a de junio!)
29 jun-03 jul – NASK 2020 1-a parto (registriĝu ĝis la 22-a de junio!)
06 jul-10 jul – NASK 2020 2-a parto
11 jul-18 jul – 76-a Internacia Junulara Kongreso (IJK)
18 jul-26 jul – SES kaj SEP - Somera Esperanto-Studado kaj Somera Esperanto-Programado
25 jul-31 jul – Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI (VEKI)
01 aŭg-08 aŭg – MondaFest’ 2020: Virtuala Kongreso de Esperanto (VK)
09 aŭg – MondaFest’ 2020: Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo
15 aŭg – Paralela Universo (virtualaj aŭ surlokaj renkontiĝoj)
20 aŭg-20 sep – MondaFest' 2020: Tutmonda Arbo-plantado
12 sep – 8-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj (sendu kontribuojn ĝis la 15-a de aŭgusto!)
19 sep – MondaFest’ 2020: Tago de Veteranoj (provizore)
20 sep – MondaFest’ 2020: Printempa Inaŭguro

Ĉu vi volas vian eventon en MondaFest' 2020? Nia festivalo ampleksas la tutan komunumon: se vi havas ideojn aŭ proponojn pri eventoj, kiuj povos okazi, aŭ deziras, ke evento via okazu kadre de MondaFest’ 2020 aŭ VK, bv. kontakti la organizajn teamojn laŭ la kontakt-informoj ĉe eventaservo.org/e/mondafest2020. Aprobitaj eventoj kadre de MondaFest’ 2020 povos anonciĝi uzante la emblemon kaj nomon de la festivalo, inkluzive en EventaServo.org, kaj ĝuos informadon per la komunik-kanaloj de UEA.

Kaj ĝis la 14-a de junio eblas partopreni konkurson por emblemo(j): se vi estas artema aŭ entuziasma pri la la ideo de MondaFest' 2020 kaj VK, sendu proponojn pri emblemoj ĝis la 14-a de junio (inkluzive) al la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar. La Estraro de UEA prijuĝos la proponojn kaj oficiale anoncos la gajninto(j)n de la konkurso la 20-an de junio, dum la inaŭguro de MondaFest’ 2020. La premio estos senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unu-jara membreco en UEA, se la gajninto(j) ne estas membro(j). La Estraro povos aljuĝi pliajn premiojn al aliaj escepte bonaj proponoj. Legu pli: eventaservo.org/e/emblemoj_MondaFest2020+VK.

Se vi aŭ via organizo interesiĝas pri sponsorado aŭ subteno de la eventoj, tio estas tre pozitiva por la plej bona okazigo de MondaFest’ kaj VK. Pri tio kontaktu la Vicprezidanton de UEA, Fernando Maia Jr.: uea.org/asocio/estraro.

El la Gazetaraj Komunikoj