Lundo, Junio 22, 2020 - 15:53

• Fernando Maia Jr.

#MondaFest2020
La 22-an de junio ni vizitu kaj subtenu Montrealon 2022: eĉ se la koronvirusa epidemio haltigis la Universalan Kongreson 2020, ĝi ja ne haltigis montrealanojn! Kun preskaŭ la sama teamo, la Loka Kongresa Komitato (LKK) daŭrigas sian laboron por 2022 kaj esperas ke la evento, pri kiu ili revas jam de pluraj jaroj, okazos eĉ pli bele, grande kaj memorinde!

La LKK de Montrealo, ni amike diras, estas inter la plej spertaj LKK de la historio de Esperanto kaj certe ankaŭ inter la plej persitaj, plej esperaj. Esperohava kaj esperodona estas ilia montreala mesaĝo “Ĉio iros bone”, kiu tuŝis Esperantujon kaj fariĝis parto de la spirito de MondaFest’ 2020, kune kun la ĉielarka simbolo. Tial, hodiaŭ, la 22-an de junio, la Festivalo oficiale alvokas subteni Montrealon 2022 per la Poŝtkarto de Espero: https://esperanto2020.ca/eo/posxtkarto.

Lundo, Junio 22, 2020 - 01:01


La Loka Kongresa Komitato (LKK) de Montrealo (105-a kaj 107-a Universalaj Kongresoj de Esperanto) proponis al la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) starigon de Virtuala (Kanada) Kinejo: https://esperanto2020.ca/eo/kanada-virtuala-kinejo.

La Virtuala Kanada Kinejo okazigis antaŭfestivalan malfermon la 19-an de junio per la filmo "Nigra Animo", de Martine Chartrand (NFO), okaze de la Junideka Festo, kontraŭ sklavismo kaj kontraŭ rasismo en Norda Ameriko: https://esperanto2020.ca/eo/nigra-animo.

Dimanĉo, Junio 21, 2020 - 23:09

• Fernando Maia Jr.

Hieraŭ, la 20-an de junio 12:00 UTC, UEA komencis la vivelsendon de la Somera Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto. La programo daŭris 2:30 horojn kaj spekteblas i.a ĉe UEAviva, jutubkanalo de UEA: https://youtu.be/SCMdxEIu128. Sub reĝisorado de la Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia, kaj kun paroladoj de Duncan Charters (Prezidanto de UEA), Margaret Zaleski-Zamenhof (ano de familio Zamenhof), Humphrey Tonkin, Sara Spanò kaj Rakoen Maertens (laborgrupo Esperanto por UN, kunlabore kun UEA kaj TEJO), Orlando Raola (Estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj) kaj Jérémie Sabiyumva (Estrarano de UEA pri Afriko), la programo ankaŭ enhavis riĉan muzikan ludadon, kun partopreno de Fransoazo, Kriztoff, jOmO, Manno Montanna, Joel Muhire kaj Amira Chun, kiu ferme kantis la himnon de Esperanto, “La Espero”, sur aranĝo de la Sankt-Peterburga Gubernia Simfonia Orkestro, gvidita de Igor Ponomarenko, produktita de la esperantisto Jo Haazen kaj de li donacita al UEA en 2019. Tiu ero jam troviĝas en la jutubkanalo de UEA, UEAviva: https://www.youtube.com/embed/gTY1qdcFGjY.

Sabato, Junio 20, 2020 - 22:24

Kantas Amira Chun kadre de la Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto:

Sabato, Junio 20, 2020 - 15:03

• Kantas Amira Chun. La Espero

• Kantas Joel Muhire

Sabato, Junio 20, 2020 - 14:09


Post iom pli ol 1 horo la Someran Inaŭguron de la Monda Festivalo de Esperanto eblos sekvi realtempe (ekde 12:00 UTC) per:

- https://www.facebook.com/universala.esperanto.asocio/
Specife: https://www.facebook.com/universala.esperanto.asocio/videos/273379227409... (Jam eblas ŝati kaj kunhavigi!)
- https://www.youtube.com/user/UEAviva
Specife: https://www.youtube.com/watch?v=SCMdxEIu128
- https://mondafest.net/programo/

Vendredo, Junio 19, 2020 - 22:15


De & al.
Eko & fino.
Quo vadis, UN?
Interligata mondo. Ĉiumomenta horo nula.
Komunikado kaj transportado.
Intencoj & hazardoj.
Vortojn serĉi & trovi...
Paco, homaj rajtoj, daŭripovo.
Daŭripovo, inkluzivo & resilienco de la vojo:
Kion preventi? Kion konservi? Kion ŝanĝi?
Radiala, ĉu? Lineara, ĉu? Cirkula, ĉu?

Vendredo, Junio 19, 2020 - 19:41


La 20-an de junio 2020, 12:00 UTC, okazos la Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), nomata Somera Inaŭguro. Ĉiuj estas bonvenaj spekti ĝin laŭ la suba programo kaj per la jenaj rimedoj: rekte en la retejo MondaFest.net (mondafest.net/programo/) kaj en la spacoj de UEA ĉe Facebook (facebook.com/universala.esperanto.asocio) kaj YouTube (youtube.com/ueaviva). La horoj aperas laŭ UTC (por kompreni, kiam ekzakte estos ĉe vi, ni rekomendas konsulti time.is/UTC; ekzemple berlina/pariza/budapeŝta tempo estas UTC+2, t.e. ke 12:00 laŭ UTC egalas al 14:00 por homoj en tempozono de Berlino/Parizo/Budapeŝto).

Vendredo, Junio 19, 2020 - 13:39

Esperanto estis akceptita kiel unu el la laborlingvoj por la agado de UN ĉirkaŭ la enketilo “UN75 2020 kaj plu”. “La mondo bezonas solidarecon”, “via kontribuo gravas”, diras UN en la oficiala retejo www.un75.online, i.a. en Esperanto.

En 2020 Unuiĝintaj Nacioj festas sian 75-jariĝon, tamen en periodo de grandaj defioj, inkluzive pro la plej malbona tutmonda sano-krizo en sia historio. Ĉu ĝi alproksimigos la homojn kaj la landojn unujn al la aliaj? Aŭ ĉu ĝi kondukos al pli grandaj dividiĝoj kaj malfido? La opinioj de la tuta mondo povas fari diferencon en la agado de UN, kaj tial estis lanĉita la enketilo en diversaj lingvoj, inkluzive en Esperanto.

“KOVIM-19 estas akra memorigo pri la bezono de kunlaboro trans limoj, sektoroj kaj generacioj”, diras UN. La Ĝenerala Sekretario de UN, Antonio Guterres, emfazis: “Ĉio, kion ni faras dum kaj post ĉi tiu krizo devas havi fortan fokuson sur la konstruo de pli egalecaj, inkluzivaj, kaj daŭripovaj ekonomioj kaj socioj, kiuj estas pli fortikaj fronte al pandemioj, klimata ŝanĝiĝo kaj la multaj aliaj tutmondaj defioj, kiujn ni alfrontas”. Respondoj de esperantistoj al ĉi tiu enketilo povos do influi tutmondajn prioritatojn nun kaj estontece.

Paĝoj