|
Ĵaŭdo, Junio 18, 2020 - 18:55
Sendube la bezono nuligi la 105-an Universalan Kongreson de Esperanto, kiu estus la plej grava Esperanto-evento de la jaro, planita por okazi en Montrealo, surprizis kaj ŝokis preskaŭ ĉiujn esperantistojn. MondaFest’ 2020 - kaj la Virtuala Kongreso (VK) - estas nia aktiva maniero kontraŭagi ĉian ajn senesperigan ombron de la pandemio, per ampleksa invito al la monda E-komunumo konstrui ion novan kune. Tiu invito celas ĉiujn esperantistojn, inkluzive tiujn, kiuj neniam havis la okazon partopreni UK-on. Tiu okazo estu la grundo, de kiu ni kolektive ĝermigos nian bezonatan mesaĝon de kuraĝo kaj espero al la mondo. |
|
Merkredo, Junio 17, 2020 - 13:54
AMO en perspektivoPost multa laboro ni pretas anonci la konturojn de la AMO-programo tra la sekvaj monatoj. AMO 65 ĝis 67 okazos virtuale, AMO 68 fizike (kaj eble rete) oktobrofine. Restas eblo por unu jarfina seminario. AMO 65, 66 kaj 67 okazos kadre de la Monda Fest de UEA, AMO 66 pere de la Virtuala Esperanta Kongreso de ILEI (VEKI). |
|
Mardo, Junio 16, 2020 - 14:34
#miestasUEA |
|
Lundo, Junio 15, 2020 - 22:45
Tio estas la 1-a prelego de la 64-a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO-Seminario), originale anoncita de la seminario-gvidanto Stefan MacGill kiel "Koreio: ekzemplodona lando", renomita de la prelegando Prof. D-ro So Jinsu kiel "K-prevento & K-esperanto", t.e. korea prevento kontraŭ la koronviruso kaj korea Esperanto-movado. Prof. So estas estrarano de UEA ia. pri Azio kaj Oceanio kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio. La prelego okazis kadre de la temo de la seminario, "Niaj Fakaj Asocioj levas sin: la rolo de la Fakaj Asocioj en la nuntempo de la pandemia epoko", kaj okazis la 9-an de majo (sabaton), kun teknika prizorgo de la Irana Esperanto-Asocio (IrEA), pere de Zoom. |
|
Dimanĉo, Junio 14, 2020 - 19:04
|
|
Sabato, Junio 13, 2020 - 19:16
Ĉiumonate la Esperanto-Societo de Novjorko (ESNY) renkontiĝas. Pro la socia izoliĝo devigata de la pandemio de KOVIM-19 la kunvenoj de ESNY ekokazis rete. Por la junia kunveno la prezidanto de ESNY Raúl J. García invitis la Vicprezidanton de UEA Fernando Maia Jr. kaj la Estraranon pri Kulturo kaj Kongresoj Orlando Raola interparoli kun ESNY-anoj kaj gastoj pri la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj la Virtuala Kongreso (VK). La junia kunveno kiel kutime okazis vendrede, la 5-an de junio, je la 7:00 ptm novjorke. ESNY afable provizis al UEA la sonregistraĵon de la kunveno por aperigo kiel podkaston en UEAviva. Ĝi estas bona maniero informiĝi pri la jarmezaj eventoj kaj rezervi datojn por tiuj unikaj okazoj, kiuj estos MondaFest’ 2020 kaj VK. Koran dankon al ESNY! Pri MondaFest' 2020 ĉe https://eventaservo.org/e/mondafest2020. |
|
Ĵaŭdo, Junio 11, 2020 - 18:08
Respondintoj ĝentile ricevos la artikolon antaŭ ol ĝi aperos oficiale. La reeldono de la Manlibro - https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7430 - estas tre atendata afero kaj vi povos riĉigi ĝin per via amika partopreno. Arto:Freepik.com. |
|
Lundo, Junio 8, 2020 - 21:12
20 jun – MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro |
|
Dimanĉo, Junio 7, 2020 - 19:51
|






La tekstoj estas legitaj de volontuloj de pluraj landoj por vidhandikapitoj kaj eventuale estas uzindaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto.