|
Mardo, Majo 26, 2020 - 23:23
• Fernando Pita Estas ja malfacile recenzi verkojn de konatulo, precipe kiam tiu konatulo estas homo vere alloga pro siaj ĝentileco, homeco kaj bonhumoro. Eble pro tio ĉi tiu recenzo iom malfruiĝis, ĉar mi decidis atendi ĝis mi povos pli ekvilibre taksi la verkon, sen (almenaŭ multe) konsideri la aŭtoron. Jen, tiu momento alvenis. Niaj pli aĝaj aktivuloj certe memoros verketon nomatan Ŝtupo post ŝtupo, de József Baksa, eldonitan en la 80-aj aŭ 90-aj jaroj, kiu bone priskribis diversajn manierojn tiam “prospere” agadi por Esperanto. Bone, certagrade la libro de Grzybowski estas kaj daŭrigo kaj profundigo de tiu verko. Daŭrigo, ĉar ĝi pensas, kaj argumentas pri tio, kiel hodiaŭaj esperantistoj povas labori en teritorioj kiuj, pro diversaj kialoj, estas kulture ŝanĝiĝantaj kaj, je ĉiu momento, pli kaj pli minacataj de la politika miopeco de tiuj, kiuj pensas, ke la mondo reduktiĝas al ilia propra kulturo kaj mondrigardo (kiu plej ofte estas, kvankam timiga, simpla miraĝo). Profundigo ĉar – kaj je tiu punkto, la verkoj ja distanciĝas unu de la alia – Grzybowski rigardas, ja fikse, nur unu celon: eduki homojn – inter ili esperantistojn – por ke ili agu kaj vivu interkulture. Kaj tio estas ja grava por esperantistoj, ĉar mankas ĉe ni verkoj, kiuj tuŝas tiun por ni ne preterpaseblan fakton: ĉar funkcianta kaj vivanta lingvo Esperanto ne povas ne esti alio ol interkultura perilo. (Fakte ĉiuj lingvoj estas tiaj, tamen neniu pli ol la nia, pro siaj sen-, trans- kaj internaciaj kondiĉoj.) |
|
Lundo, Majo 25, 2020 - 17:21
Komputeko estas oficiala projekto de la internacia Esperanto-organizaĵo E@I. La datumbazo de Komputeko estas disponebla laŭ la permesilo CC BY-SA 4.0. |
|
Dimanĉo, Majo 24, 2020 - 19:10
La enhavlisto de la junia numero: |
|
Sabato, Majo 23, 2020 - 19:30
|
|
Ĵaŭdo, Majo 21, 2020 - 19:46
UEA anoncas konkurson por krei emblemojn. Proponojn bv. sendi ĝis 14.6 al alekska@gmail.com. La unua premio estos senpaga aliĝo al la UK en 2021 aŭ 2022. La programoj de MondaFest’ 2020 kaj de la VK aperos en Eventa Servo. Pri ideoj aŭ proponoj por eventoj kadre de la Festivalo aŭ Kongreso bv. kontakti la organizantojn kiel indikite ĉe https://eventaservo.org/e/mondafest2020. La plena komuniko: uea.org/gk/875a1 |
|
Mardo, Majo 19, 2020 - 21:12
|
|
Lundo, Majo 18, 2020 - 15:47
• Mikaelo Bronŝtejn Ial ĉe la legado venis en mian kapon tiu ĉi moto, kiu ofte ripetiĝas en alia libro, kiel klarigo kaj pravigo por ĉiuj ajn okazaĵoj. Estas la filozofi-fikcia romano de fratoj Strugackij “La burgo kondamnita”, kiun antaŭ jaroj mi esperantigis kun kelkaj studantoj de mia tradukmetiejo. En fikcian urbon, plene izolitan de la mondo, teranoj trafas por travivi diversajn elprovojn - ekde invado de pavianoj ĝis kvazaŭnazia diktaturo. Tio vere ekŝajnis al mi se ne simila, tamen tre proksima al la eventoj de 1918 – 1921 en Kartvelio, kiujn priskribas Eric Lee en la detala grandampleksa esplorverko “La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921”. |
|
Dimanĉo, Majo 17, 2020 - 20:43
Omaĝe al la hieraŭa festo – Virtuala koncerto "Teo kaj amo" en Esperanto: |
|
Dimanĉo, Majo 17, 2020 - 14:57
Sekvu Jutuban kanalon "Ekstremoj", kie vi povas trovi interesajn videaĵojn en Esperanto. Hodiaŭ vi povas ĝui plenumon de la kanto Gvantanamino (Guantanamera). |
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo! Bydgoszcz: ISTK. 2011. 248 paĝoj.
Komputeko (mallongigo de prikomputila terminokolekto) estas interreta projekto, kiu celas listigi komputilajn vortojn en kiel eble plej multaj lingvoj, por stimuli la uzadon de ĝuste tradukitaj terminoj. Vi trovos ĉi tie tradukojn de prikomputilaj terminoj en pluraj lingvoj.
Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: 


Eksperimento, La. La forgesita revolucio de Kartvelujo, 1918-1921. Eric Lee. Tradukis R. Corsetti k.a.. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2018 (2a eld). 264 paĝoj. Prezo: 13.20 €