Ĵaŭdo, Augusto 20, 2020 - 16:36


Aperis la Unua Bulteno de la 106-a Universala Kongreso de Esperanto, Belfasto, 17–24 julio 2021.

Lundo, Augusto 17, 2020 - 15:13

Miguel Fernández deklamas la zamenhofan poemon "La vojo", kadre de VEKI (Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI).

Sabato, Augusto 15, 2020 - 17:12


Ekde pli ol 25 jaroj, la Laŭzana Esperanto-Societo realigas en Svislando filmojn dokumentajn kaj fikciajn pri lingvoj ĉefe en Esperanto. LES ricevis multajn premiojn de UEA, de kinartaj konkursoj naciaj kaj internaciaj. La membraro de la asocio de Lausanne fieras esperante propagandi per tiu medio en jutubo. La lasta realigado 《La Sekreta vilaĝeto》partopenis 12 festivalojn pri mallongaj filmoj tra la mondo.

Vendredo, Augusto 14, 2020 - 18:23

• La Redakcio

Aperis la dekdua numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Merkredo, Augusto 12, 2020 - 20:56

#mondafest2020

Katalin Kováts, komisiita de UEA, estas la ĉeforganizanto de la KER-ekzamenoj. Dum 10 jaroj sukcese ekzameniĝis jam 2407 personoj el 75 landoj (https://edukado.net/prie/sinprezento/...).

La ekzamenoj okazas dum grandaj aranĝoj kun la ĉeesto de la ekzamenantoj, tamen pli oftas KER-sesioj en urboj, kluboj, kie la organizajn taskojn devas fari lokaj respondeculoj.

Lundo, Augusto 10, 2020 - 20:22

Okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9-an de aŭgusto 2020, la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) proponas al la publiko kelkajn videojn kaj legaĵojn.

En la jutubkanalo de UEA, UEAviva, Nicolas Viau, unu el la vicprezidantoj de la Loka Kongresa Komitato por la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, prezentas Georges Sioui, okaze de lia salutmesaĝo kadre de la Malfermo de la Virtuala Kongreso de Esperanto en la 1-a de aŭgusto 2020: https://youtu.be/glKIb1F8i7c.

Lundo, Augusto 10, 2020 - 02:45

• La Redakcio

Aperis la dekunua numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Dimanĉo, Augusto 9, 2020 - 19:35


En la unua kunsido de la Ĝenerala Kunveno 2020 de la Komitato de UEA, kiu unuafoje en la historio okazis rete kiel parto de la Virtuala Kongreso de Esperanto, la Komitato elektis Humphrey Tonkin kiel Honoran Prezidanton de UEA.

Humphrey Tonkin (n. 1939.12.02, Truro, Kornvalo, Britio) estas sendube la plej influa kaj multflanka vivanta gvidanto de UEA en la lastaj kvindek jaroj. Prezidanto de la Asocio dum tri mandatoj (1974-77, 1977-80 kaj 1986-89), kaj Estrarano dum tri pliaj, la du lastaj kiel Vicprezidanto (1980-83, 1983-86 kaj 2001-04), li ankaŭ ekster la Estraro faris gravajn kontribuojn sur la kampoj de beletro, esploro kaj dokumentado kaj eksteraj rilatoj. Pli ol iu ajn alia, li estas ligita al la kreskanta tutmondiĝo de UEA en tiu periodo kaj al la plialtigo de la prestiĝo de Esperanto en la rondoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko kaj sur la kampoj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado. Rekone al la unika valoro, vasteco kaj daŭremo de lia agado kadre de UEA, la Estraro proponis elekti lin Honora Prezidanto – posteno, kiun li verdire jam okupas en la koroj de la membraro.

Sabato, Augusto 8, 2020 - 15:53

• La Redakcio

Aperis la deka numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Paĝoj