Lundo, Julio 13, 2020 - 18:32

Kadre de #mondafest2020 kunvenu kun E-USA virtuale de la 12-a de julio ĝis la 18-a! Ĝuu la 75-an datrevenon de Unuiĝintan Nacioj kun esperantistoj!

Se vi volas ĉeesti ion ajn de la bunta horaro vi devas registriĝi.
Registrado estas tute senkosta
E-USA sendos la ligilojn de Zoom kaj aliajn informojn al vi post kiam vi registriĝos. Vi rajtas elekti, kion vi ĉeestos.

Dimanĉo, Julio 12, 2020 - 02:43


Dum la reta IJK 2020 okazos ankaŭ la unua reta komitatkunsido de TEJO.

La unua sesio okazos dimanĉon, la 12-an de julio, 15:00 – 17:00 CEST

Spektu vivan elsendon de la sesio:
https://youtu.be/L1cNCkPHtng
La dua sesio okazos sabaton 18-an de julio 15:00 – 17:00 CEST
La tria sesio okazos dimanĉon 19-an de julio 15:00 – 17:00 CEST

Sabato, Julio 11, 2020 - 16:16

Sara Spanò

Hodiaŭ, la 11-a de julio, estas la naskiĝdatreveno de la ruman-hungara verkistino, redaktorino kaj pupteatra aktorino Júlia Sigmond, forpasinta ĉi-jare, pro la nuntempa pandemio, la 23-an de marto.
Ŝia lasta naskiĝdatreveno, pasintjare, estis la 90-a, kaj "90" estas la titolo de la lasta rakontkolekto kiun ŝi publikigis (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9751): ĝin konsistigas mallongaj rakontoj, leteroj, memoroj, pripensoj, kiuj mozaike skizas multfacetan portreton de la Aŭtorino.
Kiel eta omaĝo en la tago de ŝia naskiĝdatreveno, en la 11-a tago de julio, en la suba ludlisto disponeblas 11 sonregistritaj rakontoj el "90":
https://soundcloud.com/saraspano/sets/julia-sigmond-rakontkolekto-90/s-u8eiSfWfwkv
Voĉlegis por vi, kaj voĉlegos pliajn dum la venontaj semajnoj, Sara Spanò.
Aŭskultu ilin por interkonatiĝi kun Júlia, kun fragmentoj de ŝia vivo, kun ŝiaj pensoj; aŭskultu ilin por vidi la mondon tra la speciala prismo de ŝia verkado

Sabato, Julio 11, 2020 - 14:34


Luis Obando
Pretas la voĉlegita julia numero de la revuo Esperanto.
La tekstoj estas legitaj de volontuloj de pluraj landoj por vidhandikapitoj kaj eventuale estas uzindaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto.
Ĝuu!
https://uea.org/revuoj/sono/2020/7

Sabato, Julio 11, 2020 - 09:57

Antaŭ unu semajno okazis MONAT, Tago de Meza Oriento kaj Norda Afriko, kiun sekvis en la reto ĉ. 1800 personoj. Ĝi aperos en UEAviva ekde hodiaŭ en kvar partoj. La unua: Malfermo, kun muzika antaŭludo de Fransoazo, enkondukaj paroloj nome de MONA kaj UEA kaj pluraj salutantoj, i.a. la Prezidanto kaj estraranoj de UEA: https://youtu.be/efoX6xI2GCc. Morgaŭ aperos la dua parto: landaj raportoj kun koncerto de Jomo.

Vendredo, Julio 10, 2020 - 16:59

En Kontakto! estas oficiala programero proponita de TEJO por la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020). Ĝi estas serio de vivelsendaj babiladoj kun la redaktoro de la revuo Kontakto kaj kunlaborantoj/aŭtoroj de la revuo.

Por tiu ĉi nuna En Kontakto, kiu okazis lige kun NASK, Rogener Pavinski invitis la katalunon Viktoro Solé, kiu respondecas pri "la Blaga Blogo", konstanta ero de la revuo Kontakto kaj unu el la plej karaj eroj. Gvidis la programeron Luis Obando el Kolombio.

Ĵaŭdo, Julio 9, 2020 - 23:29


Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen kaj Stano Marček decidis donaci al la esperantistaro, en tiu ĉi malfacila tempo, kiam multaj el ni devas esti hejme, novan Aŭskultejon, kie oni povas trovi libere aŭskulteblajn sonlibrojn kaj kantojn:
https://t1p.de/auskultejo1
Vi jam povas aŭskulti La Neĝan blovadon de Aleksander Puŝkin, La Strangan Butikon de Raymond Schwartz, fabelojn de fratoj Grimm kaj de Andersen kaj multajn aliajn tekstojn kaj kantojn.

Merkredo, Julio 8, 2020 - 23:02

La Redakcio

Dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto ekzistas jam la multjara tradicio eldoni la Kongresajn Ku­rierojn. Ĉi-jare plu portas la torĉon la Festivala Kuriero. Ĝi aperas ne nur dum la semajno de la Virtuala Kongreso, kiu okazos de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto (datoj de la Montreala UK, kiu estis pro la tutmonda pandemio transmetita al 2022), sed ankaŭ ĉiusemajne dum la tuta periodo de la Monda Festivalo (inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro). Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!
https://mondafest.net/kuriero/

Mardo, Julio 7, 2020 - 13:27

Jam eblas aliĝi al VEKI 2020 (Virtuala Esperanto-konferenco ILEI), kiu pasos de 25-a ĝis 31-a de julio 2020.
La aliĝilo

Paĝoj