Ni aŭskultu la indiĝenojn de nia mondo: indiĝenaj voĉoj en la Monda Festivalo de Esperanto

Okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9-an de aŭgusto 2020, la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) proponas al la publiko kelkajn videojn kaj legaĵojn.

En la jutubkanalo de UEA, UEAviva, Nicolas Viau, unu el la vicprezidantoj de la Loka Kongresa Komitato por la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, prezentas Georges Sioui, okaze de lia salutmesaĝo kadre de la Malfermo de la Virtuala Kongreso de Esperanto en la 1-a de aŭgusto 2020: https://youtu.be/glKIb1F8i7c.

Georges Sioui estas historiisto de Kanado, membro de la indiĝena hurona-ŭendata nacio de Nordameriko, kaj venas de Wendake, en la regiono de la urbo Kebeko. Li estas aparte konata pro siaj verkoj kaj kontribuoj al la filozofio kaj historio traktata el indiĝena vidpunkto. Georges Sioui akceptis esti membro de la Honora Komitato de la Universala Kongreso en Montrealo kaj sendis sian saluton al la Monda Festivalo de Esperanto 2020 por la Malfermo de la Virtuala Kongreso, kiu okazis samdate al la 105-a Universala Kongreso de Esperanto, planita por okazi en Montrealo kaj nuligita pro la KOVIM-19. UEA kore dankas al li kaj al la Loka Kongresa Komitato de Montrealo, kiu peris tiun saluton. La salutmesaĝon de Georges Sioui eblas spekti ĉi tie: https://youtu.be/Og1zHSMSVWk.

Ankoraŭ el Kanado, eblas konatiĝi kun la bunteco de la indiĝenaj kulturoj kaj havi gustumon de tio, kio atendas nin en Montrealo 2022 per la prezento de la Indiĝena Festivalo de la Unuaj Popoloj de Montrealo: Indiĝena Ĉeesto (29-a eldono, 2019). La organizantoj de festivalo pere de la LKK sendis al ni la reklamfilmeton de la festivalo. La Estraro de UEA nuntempe diskutas pri la temo de la 107-a UK, kiu povas ligiĝi al la Jardeko de la Indiĝenaj Lingvoj, kaj kiu okazos lige kun la 32-a eldono de la Montreala Indiĝena Festivalo. Ĉe: https://youtu.be/7Vey0jDNffI.

Ja inter la fundamentaj celoj de UEA estas la konservado kaj protektado de lingva diverseco. Tiu demando estis aparte traktita en la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj en 2019 kaj per la temo de la 104-a UK en Lahtio, Finnlando: “Vivanta naturo, floranta kulturo”. En sia fina rezolucio la Kongreso substrekis la rilaton inter daŭripova natura medio unuflanke kaj daŭripova kultura diverseco aliflanke. Ĝi atentigis ankaŭ pri la fakto, ke la urbo Lahtio estis nomita la Verda Ĉefurbo de Eŭropo en la jaro 2021. La Kongreso dediĉis apartan atenton al la laboro de la nordiaj nacioj en konservado de kultura kaj lingva diverseco inter siaj indiĝenaj popoloj kaj al la aparta agado de Finnlando tiurilate, proponante ĝin kiel modelon en la klopodoj konservi lingvan kaj kulturan pluralismon.

En la februaro 2019 UEA mesaĝis Uneskon kaj UN, gratulante pro ties kreskanta atento al lingva diverseco, emfazante, ke tamen oni ankoraŭ ne dediĉas sufiĉan atenton al la demando de lingvaj justeco kaj egaleco kaj instigante Uneskon kaj UN doni pli da atento al lingva justeco sur ĉiuj terenoj kaj tute aparte en klerigado. Feliĉe la januaro-marta numero 2019 de Unesko-Kuriero, publikigita en Esperanto de UEA, traktis la temon. Legu ĉe: https://uea.org/revuoj/unesko_kuriero.

Plu subtene al la agado de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko flegi diversecon de kulturoj kaj lingvoj, estas nature, ke la sama atento etendiĝas tra 2020 kaj same tra 2022, kun forta influo de la kanadaj kontribuoj. Danke al la spaco akirita per MondaFest' 2020 al Esperanto-komunumo povas cetere en 2020 konatiĝi kun la indiĝenaj temoj traktitaj en Kanado pere de la kina arto, nacia arto de la lando, en la Kanada Virtuala Kinejo. UEA aparte rekomendas spekton de kelkaj filmoj pri tiu temo per la "virtuala kongresejo", ĉar la Kanada Virtuala Kinejo estis la Antaŭkongreso de la Virtuala Kongreso de Esperanto: https://vk.retevent.com/programo (eblas aliĝi al la VK por spekti la tutan registritan programon per https://vk.mondafest.net).

Unue ni invitas spekti 3 filmojn el la serio Vistas (la serio mem konsistas el 13 mallongaj filmoj de 13 indiĝenaj filmistoj de Halifakso oriente ĝis Vankuvero okcidente). Ĝi estis kunlabora projekto inter NFO (Nacia Film-Oficejo de Kanado) kaj la indiĝena televidkanalo APTN por alporti indiĝenajn perspektivojn kaj rakontojn al internacia spektantaro. La Kanada Virtuala Kinejo proponis tiujn tri filmetojn okaze de la Nacia Tago de Indiĝenaj Popoloj, festata en Kanado por agnoski kulturojn kaj kontribuojn de la Unuaj Nacioj, Inuitoj kaj Métis. La festotago estis proklamita en 1996 de la tiama Guberniestro (vic-reĝo) de Kanado Roméo LeBlanc, kaj ĝi estas festata ĉiujare, la 21-an de junio. Ĉi tiu dato estis elektita kiel festotago pro multaj kialoj, inkluzive de ĝia kultura signifo kiel la tago de la Somera solstico, kaj la fakto, ke ĝi estas tago, en kiu multaj indiĝenaj popoloj kaj komunumoj tradicie festas sian heredaĵon.

(1) Ruĝa Flago/Vistas: Wave a Red Flag de Adam Garnet Jones (National Film Board of Canada):

En ĉi tiu mallonga filmo junulino malkovras la signifon de komunumo kaj kultura fiereco post kiam ŝia patrino insistas, ke ŝi surmetu ruĝan flagon dum sia vojo al lernejo. Ĉe: https://vk.retevent.com/prelegoj/MkFkoApFXRs7sg8zrTIa.

(2) Tondreto/Vistas: Little Thunder de Nance Ackerman & Alan Syliboy (National Film Board of Canada):

Ĉi tiu filmo, inspirita de la legendo de Mi’kmaq “La Ŝtona Kanuo” esploras indiĝenan humuron. Ni sekvas Tondreton, kiam li kontraŭvole forlasas sian familion kaj ekiras al tutlanda kanuado por fariĝi plenkreskulo. Ĉe: https://vk.retevent.com/prelegoj/d0HDJiLX9fQQ8weBmFLQ.

(3) Ŝaltilo/Vistas: Ignition de Doug, Jr. Smarch (National Film Board of Canada):

Ĉi tiu filmo elvokas la sperton de veturado sole nokte sur nelumigita kampara vojo. La mallumo estas rompita de la lumturoj, kreante dancajn ombrojn, kiuj obskuras tion, kio kuŝas preter la vojo. Ĉe: https://vk.retevent.com/prelegoj/Lyqly6AuczMy4w3M8y67.

Kaj speciale por la 9-a de aŭgusto, Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la montreala LKK preparis por ni kolekton de kelkaj signifaj senparolaj filmoj el Kanado:

(1) Mobiliziĝu (Mobiliser / Mobilize) de Caroline Monnet (l’Office national du film du Canada):

Tiu ĉi mallonga filmo de Caroline Monnet arte uzas la arĥivajn videojn de la Nacia Filmoficejo por montri ekscigitan vojaĝon, kiu gvidas nin de la Granda Nordo de Kanado ĝis la urba sudo. La filmo montras la tension inter la malnovaj kaj nuntempaj vivmanieroj. Ĉe: https://vk.retevent.com/prelegoj/7ZYO8oNfucITkdD1dqhT.

(2) Ŝamano (Shaman) de Echo Henoche (l’Office national du film du Canada):

Tiu ĉi filmo estas la unua filmo de inuita artisto de Labradoro, Echo Henoche. La filmo baziĝas sur la plej ŝatata legendo de Echo Henoche, de la polusa urso, kiun ŝamano transformas en ŝtonon – rakonto, kiun la artisto aŭdis de sia praavo en sia denaska vilaĝo en la nordo de Labradoro. Ĉe: https://vk.retevent.com/prelegoj/KmwUkzqPyhg4a2trDfAD.

(3) La Monto de SGaana (La montagne de SGaana / The Mountain of SGaana) de Christopher Auchter (National Film Board of Canada):

En tiu belega animacio, Christopher Auchter, de la Haida-nacio, proponas magian rakonton pri junulo, kiun oni forŝtelas en la spiritan mondon, kaj junulino, kiu savas lin. La filmo brile kombinas tradician animacion kun la formalaj elementoj de Haida-arto. Bazite sur Haida-fabelo. Ĉe: https://vk.retevent.com/prelegoj/kPf5Y6I8ZlnhZCZ6k3v2.

(4) Balado de Crowfoot (The Ballad of Crowfoot) de Willie Dunn (l’Office national du film du Canada):

Oni nomas tiun ĉi filmon (1968) kiel la unua kanada muzika video, La Balado de Crowfoot estas direktita de Willie Dunn, Mi’kmaq-Skota kantisto kaj aktivulo. Willie Dunn estis parto de la historia Indiĝena skipo de la Nacia Filmoficejo de Kanado (NFO), kies laborantoj estis ĉiuj indiĝenaj. Tiu ĉi filmo de 1968 estas la unua filmo de NFO, plene produktita de indiĝena filmfaristo. La filmo aliras koloniismajn perfidojn, uzante arĥivajn fotojn kaj kanton, komponitan de Willie Dunn mem. Ĉe: https://vk.retevent.com/prelegoj/Zq0DGg9PSoMSyaS0PFuK.

Ĉiuj filmoj troveblas ankaŭ ĉe: https://esperanto2020.ca/eo/kanada-virtuala-kinejo/

Ni invitas vin ankaŭ esplori filmojn de Wapikoni Mobile kun subitekstoj en Esperanto:
http://www.wapikoni.ca/films/en?nation=&community=&genre=&language=ed158...

Ni aŭskultu la indiĝenojn de nia mondo! - https://eventaservo.org/e/indighenaj-popoloj-2020