La Tago de Afriko

Adjévi Adjé

Fermiĝis hieraŭ la aliĝoj por la Tago de Afriko, kaj ĉiuj, kiuj sukcese aliĝis, ricevos baldaŭ unuope per la retpoŝto la alirajn informojn al la zoom-vidbabilejo, kie disvolviĝos la tuta programo.

La aranĝo okazos inter la 11-a kaj 17-a horoj laŭ UTC dimanĉe, la 23-an de aŭgusto 2020.

Se vi deziras aliĝi kaj partopreni, sed pro iu kialo ne sukcesis aliĝi akurate bonvolu ne zorgi, la tuta programo elsendiĝos realtempe (laŭ la tempo de via komputilo aŭ poŝtelefono) per la jena ligilo https://youtu.be/4fXPa76i6jQ. Vi povos do spekti kaj re-spekti la eventon per la jutuba kanalo UEAViva de UEA.

Intertempe la programo de la Tago ĝisdatiĝis kaj nun afiŝeblas la plej freŝa versio per https://eventaservo.org/e/tagodeafriko

Dankon al ĉiuj aliĝintoj kaj aparte al Irana Esperanto-Asocio kaj al Luis O., kiuj akceptis volonte prizorgi la teknikajn aspektojn de la evento.