La Tago de Eŭropo

ALeks Kadar

Fermiĝis la aliĝo al la Tago de Eŭropo. Dankon al ĉiuj 100 aliĝintoj, ili jam ricevis la ligilon al la kunsidejo.

Ĉiuj ceteraj interesiĝantoj estas bonvenaj spekti la eventon en Jutubo en la kanalo de UEA, UEAviva.
Jen la rekta ligilo al la Tago de Eŭropo: youtu.be/gQTaPzdcgsw

Ni invitas vin inviti ĉiujn aboni la kanalon de UEA en Jutubo kaj tiel neniam perdi elsendaĵon de novaj eventoj.
Ĉiuj rajtas spekti, eĉ sen ensalutado.

La plej ĝisdata versio de la programo estas en Eventa Servo: eventaservo.org/e/Tago-Europo

La kerna programo : de la 13:00 ĝis 17:00 UTC.
La koncerto de Kajto: de 17:00 ĝis 17:50 UTC.

Koran dankon al :
- la Irana Esperanto-Asocio (IREA), partnero kaj gastiganto de la evento.
- la Eŭropa Komisiono de UEA pro organizado de la enhava programo;
- Luis Obando, volontula teknika prizorganto de la evento;
- ĉiuj kontribuantoj al la programo,
* ĉu per prezento de agadraporto por la sekvaj landoj:
Albanio, Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Danio, Francio, Germanio, Hispanio,
Hungario, Italio, Kroatio, Latvio, Nederlando, Pollando, Rumanio, Rusio, Ukrainio
* ĉu per prelego (Eŭropaj subvencioj, Lingvo-Festivalo, PIV-ido)
* ĉu per muziko.
* ĉu per partopreno al la Eŭropa forumo.