Klerige: KER-ekzamenoj kun Katalin

#mondafest2020

Katalin Kováts, komisiita de UEA, estas la ĉeforganizanto de la KER-ekzamenoj. Dum 10 jaroj sukcese ekzameniĝis jam 2407 personoj el 75 landoj (https://edukado.net/prie/sinprezento/...).

La ekzamenoj okazas dum grandaj aranĝoj kun la ĉeesto de la ekzamenantoj, tamen pli oftas KER-sesioj en urboj, kluboj, kie la organizajn taskojn devas fari lokaj respondeculoj.

Nun Katalin informos volontulojn por ke ili povu facile okazigi ekzamenojn en sia loko. Gravas tia formado precipe kiam temas pri la Tutmonda Ekzameno, kiam jare unufoje, samtage, en dekoj da landoj tutmonde estas sesioj, kiel ankaŭ ĉi-jare estos en nombro.

Vi povos ekscii detalojn ankaŭ pri nova plano de la ekzamena sistemo, nome, ke tre baldaŭ eblos ekzameniĝi ankaŭ tute rete, eĉ individue en la propra hejmo. Kompreneble por tio estos rigoraj teknikaj kondiĉoj, sed tamen ekestos la eblo, kiun oni delonge atendas. La programo estas bona eblo starigi demandojn ankaŭ pri la lanĉota nova nivelo, C2.

Estus bone se la partoprenonto antaŭ la programo elŝutus kaj eĉ presus la memtaksilon: https://edukado.net/ekzamenoj/referen... kaj plenigus tiun ĉi formularon: https://forms.gle/jen3cknLtmrExhXh9