Dimanĉo, Septembro 6, 2020 - 17:02

Kulmina momento de la plej klasika manifestiĝo de la Esperanta kulturo!

La gvida BK-skipo rigardas la ceremonion de disdono de la BK-premioj kiel eron de spektaklo konceptata por kunĝuado de la E-kulturo. Tial ĝi parolas pri BK-Festo.

Ĉi-jare la BK-Festo, samkiel preskaŭ ĉiuj E-aranĝoj, nepre okazas virtuale. Tial oni devis adapti ĝin al tiu prezent-maniero.

Sabato, Septembro 5, 2020 - 11:51

• La Redakcio

Aperis la deksesa numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Vendredo, Septembro 4, 2020 - 20:14

Mikaelo Bronŝtejn kantas sian kanton "Bonjour Paris". Spektu ĉe Jutubo.

Vendredo, Septembro 4, 2020 - 19:35

Tio estas la 4-a prelego de la 64-a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO-Seminario), "Korona Viruso kaj Esperanto", de Amri Wandel, estrarano de UEA pri Scienca kaj Faka Agado. La prelego okazis kadre de la temo de la seminario, "Niaj Fakaj Asocioj levas sin: la rolo de la Fakaj Asocioj en la nuntempo de la pandemia epoko", kaj okazis la 9-an de majo (sabaton), kun teknika prizorgo de la Irana Esperanto-Asocio (IrEA), pere de Zoom. Ĝian kaj la aliajn prezentitajn materialojn en la seminario oni povas konsulti ĉe la retejo de UEA, Aktivulo.net: http://aktivulo.net/eo/enhavo/amo-virtuale-64

Vendredo, Septembro 4, 2020 - 15:00

• La Redakcio

Aperis la dekkvina numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Merkredo, Septembro 2, 2020 - 16:02

Abonantoj jam povas elŝuti la septembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la septembra numero:

171 | Malferme: De somero al printempo: kie ni en la mondo, kien ni en la tempo
173 | Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
174 | Virtuala Kongreso: Unua reta versio de la Oratoraj Konkursoj de UEA
175 | Unesko: Unesko eldonis unuan libron en Esperanto: “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
176 | TEJO: Kursaro de latinidaj lingvoj

Mardo, Septembro 1, 2020 - 22:29

Mikaelo Bronŝtejn kantas sian kanton "Gulĉataj". Spektu ĉe Jutubo.

Lundo, Augusto 31, 2020 - 20:20

• Adjé Adjévi

Malgraŭ kelkaj defioj lige al la reto disvolviĝis kontentige ĉ. 7 horojn la Tago de Afriko kadre de la MondaFest’ de UEA la 23-an de aŭgusto 2020. La evento estas la plej granda virtuala Esperanto-renkontiĝo iam okazinta en Afriko laŭ la reprezentitaj landoj kaj nombro de aliĝintoj. Aliĝis oficiale 131 homoj – kvankam en la Zoom-vidbabilejo alvenis homoj, kiuj antaŭe ne registris sin per la retaliĝilo – el 46 landoj de 4 kontinentoj. Plej multnombris afrikaj landoj 18, sekvis eŭropaj landoj 16, Azio estis reprezentitaj per 6 landoj kaj Ameriko per 5.

Dimanĉo, Augusto 30, 2020 - 19:22


Karaj partoprenantoj en la Tago de Ameriko,

Pro aliaj devoj mi ne povas partopreni en la hodiaŭa programo, sed mi deziras kapti la okazon por sendi al vi miajn salutojn. La nunaj monatoj bremsis multajn niajn agadojn kaj fizike dividis la tutmondan movadon kiun ni kiel esperantistoj tiel alte taksas kaj forte amas. Ni ne trinkas kafon kune en niaj lokaj kluboj, ne ekskursas kune, ne vojaĝas por partopreni landajn kongresojn, nek eksterlanden por ĝui internaciajn rekontiĝojn. La Universala Kongreso de Esperanto ne okazas – kaj sekve ni ne renkontas novajn geamikojn nek pridiskutas en kongresaj salonoj la problemojn kaj perspektivojn de la Esperanto-movado.

Paĝoj