Dimanĉo, Junio 28, 2020 - 00:29


Malfermiĝis la reta aliĝilo por la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazonta kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto. Aliru ĝin per http://vk.mondafest.net/.

La aliĝo al la VK estas senpaga por Individuaj Membroj de UEA (kaj TEJO). Tamen, tiel ke la Asocio povu provizi la plej bonajn rimedojn kaj servojn, necesas aliĝi ĝis la 26-a de julio. Post tiu dato, estos antaŭvidata simbola kotizo por kontribui al kovro de la kostoj de la aldonaj laboroj pro malfruaj aliĝoj.

Por aliĝi al la VK, Individuaj Membroj de UEA devos provizi sian UEA-kodon. Se la sistemo ne rekonas la kodon, vi povas kontroli ĝin ĉe https://uea.org/via/persone. Se ĝi ĝustas, kaj vi aliĝis lastatempe, povas esti ke la sistemo de la VK ankoraŭ ne havas la plej ĝisdatan informon de la datumbazo de UEA pri via membreco en 2020. Tiuokaze, bv. signali tion al la indikota retadreso.

Sabato, Junio 27, 2020 - 14:38

Abonantoj jam povas elŝuti la juli-aŭgustan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la julia-aŭgusta numero:
147 | Monde festi, virtuale kongresi: realigoj de UEA por la Espe­ranto-komunumo en 2020
150 | Parolado de la Suba Ĝenerala Sekretario de UN F. Hochschild okaze de la Monda Festivalo
151 | Parolado de Humphrey Tonkin pri la festivala temo

Vendredo, Junio 26, 2020 - 20:15

Sonja Zaretskaia
SES-teamano


Ĉi-jare E@I preparas por vi specialan, unikan virtualan Esperanto-lernejon!
La pandemiaj obstakloj ne permesas, ke SES 2020 okazu fizike en Ĉeĥio, kiel antaŭe planite. Sed ĝi tamen ja okazos – virtuale kaj tutmonde! Tiu-ĉi SES okazos 18.-26.7.2020, kaj la ĉefa instruado okazos dum la du semajnfinoj (kun aldona libervola programo inter ili, ĉefe posttagmeze/vespere laŭ la mezeŭropa tempozono).
Dum SES okazos ne nur diversnivelaj kursoj de Esperanto, sed ankaŭ kurso pri Esperanto-literaturo kaj kulturo kaj plia kurso pri tradukado de kaj al Esperanto. La kursojn gvidos spertaj instruistoj. Pliaj detaloj pri ili: https://ses.ikso.net/2020/eo/instruado/. La plej altnivelan kurson de Esperanto gvidos ankaŭ fama aŭtoro de PMEG - Bertilo Wennergren kune kun Birke Dockhorn. Kurson pri la EO-literaturo gvidos sperta Oleg (Oĉjo) Ĉajka el Rusio, la kurson pri tradukado fama verkisto/tradukisto/bardo: Mikaelo Bronŝtejn. Krom tio la partoprenantojn atendas diversaj prelegoj, diskutoj, kvizoj, koncertoj kaj multe pli.

Vendredo, Junio 26, 2020 - 18:09


Kursoj de Esperanto en gravaj lingvoj

Jen konstruejo por nia estonto!

Por la hispana lingvo – servo al dudeko da landoj

Kun ĝojo mi diskonigas al la Amerika Komisiono, ke UEA, TEJO kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kunigis fortojn por liveri senpagan Esperanto-kurson al hispanparolantoj. La kurso okazas kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020). La programo proponas gvidatan studon de Esperanto dum du monatoj laŭ 16 sesioj (po 2 por semajno).

Pri la kurso oni povas legi ĉe https://esperanto.co/cursos/en-espanol. Aliĝado al la kurso restos malfermita ĝis la 26-a de junio. La lecionoj komenciĝos la 29-an de junio kaj daŭros ĝis la 22-a de aŭgusto. Kursfinintoj ricevos atestilon.

Ĵaŭdo, Junio 25, 2020 - 15:27

Kadre de “MondaFestʼ 2020”


Vendrede, la 26-an de junio 2020
09:00 – 13:00 : UTC
Virtuale per Zomo (Zoom) interrete [klaku por aliĝi]

Okaze de la Tago de Azio kaj Oceanio, Akademio Literatura de Esperanto elektis kelkajn librojn mendeblajn tra la libroservo de UEA. Tiu ĉi tago estas bona okazo por koni tiujn mondopartojn ankaǔ laǔ literatura vidpunkto. Akademio Literatura de Esperanto elektis kaj prozajn kaj poeziajn, sed, kompreneble, en la katalogo de UEA troviĝas pluraj aliaj verkoj kaj ni volonte invitas malkovri ilin.

Merkredo, Junio 24, 2020 - 14:28


Fernando Maia Jr.
#MondaFest2020
La Seminarioj por Aktivula Maturigo de Universala Esperanto-Asocio (nuntempe organizataj kun ILEI), mallonge AMO-seminarioj, estas trejnokazoj kadre de la programo por Aktivula Maturigo (mallonge AMO) de UEA. La programo celas altigi la konojn kaj kapablojn de Esperanto-aktivuloj pere de intensa serio da seminarioj, longaj de 1 ĝis 7 tagoj, kun sesioj inter 4 kaj 8 horoj tage. Ili kutime okazas paralele aŭ sinsekve kun aliaj aranĝoj. La 1-a AMO-seminario okazis en 2014. La 65-a AMO-seminario aŭ AMO 65 (kunorganizata kun ILEI) okazos rete, kiel oficiala evento de la Monda Festivalo de Esperanto 2020 - MondaFest', sabaton, la 27-an de junio, ekde 11:00 UTC.

Lundo, Junio 22, 2020 - 15:53

Fernando Maia Jr.

#MondaFest2020
La 22-an de junio ni vizitu kaj subtenu Montrealon 2022: eĉ se la koronvirusa epidemio haltigis la Universalan Kongreson 2020, ĝi ja ne haltigis montrealanojn! Kun preskaŭ la sama teamo, la Loka Kongresa Komitato (LKK) daŭrigas sian laboron por 2022 kaj esperas ke la evento, pri kiu ili revas jam de pluraj jaroj, okazos eĉ pli bele, grande kaj memorinde!

La LKK de Montrealo, ni amike diras, estas inter la plej spertaj LKK de la historio de Esperanto kaj certe ankaŭ inter la plej persitaj, plej esperaj. Esperohava kaj esperodona estas ilia montreala mesaĝo “Ĉio iros bone”, kiu tuŝis Esperantujon kaj fariĝis parto de la spirito de MondaFest’ 2020, kune kun la ĉielarka simbolo. Tial, hodiaŭ, la 22-an de junio, la Festivalo oficiale alvokas subteni Montrealon 2022 per la Poŝtkarto de Espero: https://esperanto2020.ca/eo/posxtkarto.

Lundo, Junio 22, 2020 - 01:01


La Loka Kongresa Komitato (LKK) de Montrealo (105-a kaj 107-a Universalaj Kongresoj de Esperanto) proponis al la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) starigon de Virtuala (Kanada) Kinejo: https://esperanto2020.ca/eo/kanada-virtuala-kinejo.

La Virtuala Kanada Kinejo okazigis antaŭfestivalan malfermon la 19-an de junio per la filmo "Nigra Animo", de Martine Chartrand (NFO), okaze de la Junideka Festo, kontraŭ sklavismo kaj kontraŭ rasismo en Norda Ameriko: https://esperanto2020.ca/eo/nigra-animo.

Dimanĉo, Junio 21, 2020 - 23:09

Fernando Maia Jr.

Hieraŭ, la 20-an de junio 12:00 UTC, UEA komencis la vivelsendon de la Somera Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto. La programo daŭris 2:30 horojn kaj spekteblas i.a ĉe UEAviva, jutubkanalo de UEA: https://youtu.be/SCMdxEIu128. Sub reĝisorado de la Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia, kaj kun paroladoj de Duncan Charters (Prezidanto de UEA), Margaret Zaleski-Zamenhof (ano de familio Zamenhof), Humphrey Tonkin, Sara Spanò kaj Rakoen Maertens (laborgrupo Esperanto por UN, kunlabore kun UEA kaj TEJO), Orlando Raola (Estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj) kaj Jérémie Sabiyumva (Estrarano de UEA pri Afriko), la programo ankaŭ enhavis riĉan muzikan ludadon, kun partopreno de Fransoazo, Kriztoff, jOmO, Manno Montanna, Joel Muhire kaj Amira Chun, kiu ferme kantis la himnon de Esperanto, “La Espero”, sur aranĝo de la Sankt-Peterburga Gubernia Simfonia Orkestro, gvidita de Igor Ponomarenko, produktita de la esperantisto Jo Haazen kaj de li donacita al UEA en 2019. Tiu ero jam troviĝas en la jutubkanalo de UEA, UEAviva: https://www.youtube.com/embed/gTY1qdcFGjY.

Paĝoj