Vendredo, Aprilo 10, 2020 - 18:58

Mireille Grosjean

Pro la malkovro de novaj dokumentoj kaj arkivoj aperas novaj facetoj de la personeco kaj agado de tiu granda majstro. Majstro, ĉar post la genia ideo de Zamenhof, la fondinto de Esperanto, Hodler vidis la bezonon de tutmonda strukturo por efikigi la agadon de la esperantistoj. Li evoluigis la ideon de «konsuloj» en diversaj landoj, kiuj nun nomiĝas delegitoj kaj agadas tra la mondo, konsistigante reton. En 1908 dank’ al liaj klopodoj estis fondita Universala Esperanto-Asocio, UEA. Tiu tute juna institucio povis tuj ek­agi dum kaj post la unua mondmilito kune kun la Ruĝa Kruco por helpi al retrovo de familiaj membroj disŝiritaj tra Eŭropo pro la bataloj, fuĝoj kaj migradoj. La fakto, ke la Centraj Oficejoj de UEA kaj de la Ruĝa Kruco situis ambaŭ en Ĝenevo, kontribuis al tiu efika kunlaboro. Ankaŭ la neŭtraleco de Svislando helpis.

Ĵaŭdo, Aprilo 9, 2020 - 19:10

* Ĉi tio estas resumo de la artikolo de Ulrich Lins. La plenan tekston legu en la ĉi-jare aperonta libro Hector Hodler, pacisma sinteno. Pliajn informojn pri ĝi trovu en la sekva artikolo. (Red.)

Hector Hodler, kiu antaŭ 112 jaroj fondis Universalan Es­peran­to-Aso­cion, estis la filo de svi­sa pent­ris­to kun intertempe monda fa­­­mo. La patro, Ferdinand Hod­ler (1853–1918), deve­nis el malriĉa fa­milio, kiu loĝis en vilaĝeto proksime al Bern, do la germanlingva parto de Svislando.
En Ĝenevo, la 1-an de oktobro 1887, naskiĝis Hector. Lia patro tiu­tempe ankoraŭ ne estis fama pentris­to, kia li iĝis estontece. La patrino de Hec­tor, Augustine Dupin, estis modesta kudristino. Privat jene priskribis sian unuan renkonton kun Hector:

Kiam mi dekdujare eniris la gim­nazion, mi tuj rimarkis tiun no­van ka­maradon, altan, malgrasan, malri­ĉan, kun mirindaj okuloj kaj senordaj bru­naj haroj kronantaj lian belan grekan frun­ton. Lia neforgesebla figuro aperis sur pli ol unu pentraĵo de l’ patro. Ki­am ni kune elkuris el klaso je la kva­ra post­­­tagmeze, Hector Hodler mal­ga­je rapidis al la patra pentrejo sub teg­men­to por sidadi aŭ staradi terure senmove dum horoj kiel modelo.

Merkredo, Aprilo 8, 2020 - 20:20

Fernando Pita
Pluhař, Zdenĕk (red.). 2009. Esperanto –
in­strumento de fakuloj
. Dobřichovice: KAVA-PECH. 133 p.
Prezo ĉe UEA: 13,80 €.

Homo, kiu kutime tralegas la (ne nepre paperajn) ĵurnalojn, facile kon­kludas ke kaŝita sub ĉiutagaĵoj kaj kve­rel(aĉ)oj inter ĉiukoloraj politi­kistoj, estas vera konflikto inter civilizo kaj barbareco. Jen, pinĉebla el inter ĉiu­specaj paroladoj, diversaj rektaj aŭ ne­rektaj atakoj kaj al la intelektularo, kaj al la Sciencoj (ĉu homaj, ĉu aliaj) mem. Nia historia momento vidas kres­kon de ob­skurantismaj sintenoj, ki­uj minacas retroirigi nian mondon al stato simila al tiu travivita antaŭ la al­veno de la Klerismo.

Merkredo, Aprilo 8, 2020 - 19:09
Mardo, Aprilo 7, 2020 - 19:34

Publikigita en julia-aŭgusta numero de 2019
Dum du oficperiodoj Mark Fettes estas la Prezidanto de UEA. Dum la 104-a Universala Kongreso en Lahtio la Komitato elektos novan Estraron kaj Prezidanton. La redakcio de la revuo Esperanto faris kel­kajn demandojn al Mark.

Revuo Esperanto: Kion vi lernis dank’ al tiuj du oficperiodoj kiel la Prezidanto de UEA?

M.F.: Mi lernis aprezi la fidelecon de nia membraro. Pagi sian kotizon jaron post jaro, regule donaci al niaj fondaĵoj, aranĝi siajn feriojn ĉirkaŭ la kongre­so – tiaj ordinaraj agoj estas la esenca, nemalhavebla bazo por ĉio alia. Nia granda defio estas nutri tian fidon kaj fidelecon en la novaj generacioj.
Mi lernis ankoraŭ pli pri la bunteco de nia movado, la ideoj kaj metodoj kiujn oni konstante elpensas por kun­ligi esperantistojn, plibonigi la ling­vo­­nivelon, varbi novulojn kaj uzi la lingvon bele kaj kree. Ni devas tro­vi pli da manieroj diskonigi tiajn mal­grandajn venkojn kaj miraklojn.
Mi lernis, aŭ eble pli ĝuste spertis, ke por fundamentaj ŝanĝoj oni devas labori pacience, jam preta por diversaj elreviĝoj kaj malsukcesoj survoje. En la lastaj ses jaroj mi sukcesis nur parte pri miaj renovigaj celoj. Tial mi volas kuraĝigi kaj subteni miajn posteulojn, ĉar pliaj ŝanĝoj necesas.

Lundo, Aprilo 6, 2020 - 23:19

Inaŭguro de nova ludlisto en la jutubkanalo de UEA: voĉlegitaj artikoloj de la aprila numero 2020 de la revuo Esperanto

Saluton, karaj esperantistoj,

La jutubkanalo de UEA, UEAviva, inaŭguris novan ludliston. Temas pri la voĉlegitaj artikoloj de la aprila numero 2020 de la revuo Esperanto. La unua artikolo, de Ulrich Lins kun voĉo de Marianne Pierquin, prezentas pri la klarvido de Hector Hodler. Aŭskultinda!

Ni kore invitas ankaŭ aboni la jutubkanalon UEAviva. Laŭ la plano ĉiutage aperos du sonartikoloj. Bonan aŭskultadon!

Temas pri tre bona materialo por instrui. Mi bonvenigas vastan diskonigon en viaj aliaj platformoj.

Kore,
Fernando Maia Jr.
Vicprezidanto de UEA

Lundo, Aprilo 6, 2020 - 19:18

Bernhard Tuider
Antaŭ 90 jaroj, la 1-an de aŭgusto 1929, okazis la solena inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Ekde tiam ĝi ĉiujare informas kaj surprizas milojn da personoj el la tuta mondo per la fascino de Esperanto. Inter 2016 kaj 2018 la Esperanto-Muzeo bonvenigis pli ol 55 000 vizitantojn.

En 1927 Felikso Zamenhof (1868–1933) donis la ideon por sistema Es­peranto-dokumentado, kiam li pro­ponis dum la 19-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig fondi inter­nacian Esperanto-bibliotekon okaze de la 50-jara jubileo de la lingvo en 1937. Hugo Steiner (1878–1969), entu­zi­as­ma esperantisto, ĉeestis la kon­gre­son en Danzig, transprenis la ideon, sed ne volis atendi 10 jarojn. Tial li kre­is tuj post sia reveno al Vieno mu­zeon, bibliotekon kaj arkivon pri Es­peranto kaj planlingvoj, la asocion “In­ternacia Esperanto-Muzeo en Wi­en”. Pro tiu frua fondo ĝi nun estas la plej tra­diciriĉa Esperantomuzeo kaj unu el la plej longdaŭre ekzistantaj lingvomu­zeoj en la mondo.

Dimanĉo, Aprilo 5, 2020 - 17:51

Tobiasz Kubisiowski
La vivo de orkestromuzikisto / La ar­ĉinstrumentoj. Eddy Raats. Em­b­res-et-Castelmaure: MAS, 2018, 56 p.
Prezo ĉe UEA: 9,90 €.

La objekto de tiu ĉi recenzo es­tas libro de Eddy Raats. Libro kiu mem ne havas titolon, sed konsistas el du titolitaj partoj: La vivo de orkes­tromuzikisto kaj La arĉinstrumentoj, kaj estis eldonita lastjare de Monda Asem­bleo Socia. Temas pri unu el la mal­multaj esperantlingvaj libroj pri mu­ziko kaj ĉirkaŭmuzikaj temoj, preci­pe se oni konsideras nur tiujn eldo­nitajn en la lastaj jaroj.

Sabato, Aprilo 4, 2020 - 23:29

De la antaŭa komuniko pri la koronvirusa krizo, http://uea.org/gk/855a1, okazis grandaj ŝanĝoj. Interalie, Kanado malpermesas ne-esencajn enirojn de eksterlandanoj ĝis la 30-a de junio kaj el Usono ĝis almenaŭ la 21-a de aprilo (http://decrets.canada.ca/attachment.php?attach=38990). Pro la rapide evoluanta situacio, malfacilas antaŭvidi, kiam la registaro repermesos la eniron de eksterlandanoj. La disvastiĝo de la epidemio tutmonde montriĝas multe pli granda ol oni antaŭe taksis. Pli kaj pli evidentiĝas, ke la medicinaj, ekonomiaj kaj aliaj implicoj povas daŭri longe post la estingiĝo de la epidemio.

Paĝoj