Dimanĉo, Majo 30, 2021 - 10:20
La ateliero daŭros ekde la 20.00 ĝis la 21.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon, |
Merkredo, Majo 26, 2021 - 22:33
Enhavliste: P.1 Salutvortoj de la redakcio La bulteno mem estas senpage elŝutebla per https://www.esperanto-afriko.org/Esperanto%20en%20Afriko%20n-ro%2043.pdf |
Lundo, Majo 24, 2021 - 21:04
Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj La enhavlisto de la junia numero: |
Sabato, Majo 22, 2021 - 22:17
Kajto prezentis la kanton Bela Marieto en la festo de disdono de premioj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020. |
Vendredo, Majo 21, 2021 - 07:04
Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2021. La pandemio de KOVIM-19 forte kaj negative efikis sur la kulturan sektoron: aranĝoj nuligitaj, kulturaj organizoj fermitaj, komunumaj kulturaj praktikoj malebligitaj kaj aliaj defioj trafis la loĝantarojn per sociaj, ekonomiaj kaj politikaj damaĝoj ĉie. En la Konstitucio de Unesko oni legas, ke "[...] reciproka nescio pri la moroj kaj vivoj de aliaj personoj estis ofta kaŭzo, tra la historio de la homaro, de suspekto kaj malfido inter popoloj de la mondo [...]". Fakte, la plejmulto de la konfliktoj ĉirkaŭ la mondo enhavas kulturan dimension. Pro tio, malferma interkultura dialogo necesas por paco, stabileco kaj evoluigo. La kultura diverseco estas gvida forto por evoluigo, ne nur ekonomia sed ankaŭ socia, intelekta, emocia, morala kaj spirita. Kulturo influas ankaŭ niajn rilatojn kun la natura medio. Pro tio, Unesko jam subskribis multajn konvenciojn, deklaraciojn kaj rekomendojn por antaŭenigo de kultura diverseco. Kelkaj disponeblas ankaŭ en Esperanto, kiel ekzemple la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco. |
Lundo, Majo 17, 2021 - 20:39
|
Sabato, Majo 15, 2021 - 18:55
[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj paperaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ] Ni etendas niajn sentojn de solidareco al ĉiuj familioj kiuj perdis familianojn aŭ kies familia vivo suferas pro la nunaj eksterordinaraj cirkonstancoj. |
Merkredo, Majo 12, 2021 - 21:55
• Fernando Maia Jr. Google Brazilo la 12-an de majo 2021 aperigis kiel tributon al la 100-a naskiĝtago de Ruth de Souza specialan doodle (festilustraĵo) sur sia ĉefpaĝo. La ilustraĵo montras la aktorinon pli juna, vestita en bluo kaj portanta kolringon, situanta antaŭ ruĝaj moviĝantaj kulisoj de scenejo en klasika teatro. Aldone, en la serĉpaĝo de Google, ankaŭ aperas alia versio, ĉe la supera maldesktra angulo: la sama juna aktorino, antaŭ la nomo de la entrepreno, skribita laŭ bruna koloro; malfermita kuliso ornamas la angulon. |
Lundo, Majo 10, 2021 - 14:43
Estimataj TEJO-membroj kaj abonantoj de Kontakto, |