Gazetara Komuniko 993. Reprezentanto de UEA inter la ĉefaj parolantoj en la pintkonferenco de CoNGO (UN), la 25-an de oktobro


CoNGO estas la Konferenco de la Ne-Registaraj Organizoj en Konsulta Statuso kun Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ekde 2018 UEA partoprenas en ĝia estraro. Ĉi-jare CoNGO organizas pintkonferencon kunlige kun la nuna sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, kiu celas informi NRO-ojn pri la ĉefaj prioritatoj kaj helpi ilin kune plani kaj kunlabori. UEA estas aparte honorata de la fakto, ke inter la kvar ĉefaj parolantoj estas Francis Hult, unu el la reprezentantoj de UEA ĉe UN.

La pintkonferenco okazos lundon, la 25-an de oktobro 2021, inter la 13h00 kaj 20h30 UTC (9h00 kaj 16h30 EDT), ĉeeste en Novjorko kaj rete, per Zoom. La evento okazos per la angla. Interesatoj partopreni rete povas senpage aliĝi. Necesas aparte registriĝi por ĉiu el la diversaj prezentrondoj. Por tio oni bonvolu viziti la retejon de CoNGO: http://bit.ly/3ATUeFz. Ĉiu prezentrondo, inkluzive de la ĉefa, havos sian propran Zoom-ligon. Bonvolu registriĝi en ĉiuj aŭ en tiom da ili laŭ interesiĝo kaj ebloj.

La ĉefa prezentrondo malfermas la pintkonferencon je la 13h00 UTC per bonvenigaj vortoj de la prezidanto de CoNGO, Liberato Bautista. Partoprenos Irina Bokova (antaŭa Ĝenerala Direktoro de Unesko), apud kiu parolos Prof. Francis Hult (Profesoro pri Eduka Lingvistiko ĉe la Universitato de Maryland, Baltimore), aldone al Radhika Coomaraswamy kaj Garry Jacobs.

Humphrey Tonkin, Honora Prezidanto de UEA, estas unu el la ĉefraportantoj de la evento, nome de nia Asocio.

UEA dankas al Francis Hult kaj al Humphrey Tonkin pro iliaj laboroj kaj al ĉiuj aktivuloj en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj kaj reprezentantoj de UEA ĉe UN kaj Unesko.

El la Gazetaraj Komunikoj