Dimanĉo, Januaro 23, 2022 - 19:51

• William Auld

Originale publikigita en la januara numero (n-ro 662) de 1961 de la revuo Esperanto kiel parto de la artikolo "Novaj libroj" (p. 14).

Nur tri kolorojn, de Eli Urbanová. Prezento de Julio Baghy. Ilustraĵoj de Karel Oberthor. Stafeto, Beletraj Kajeroj, n-ro 3. Eld. J. Régulo, La Laguna, Tenerifo, Kanariaj Insuloj, 1960. 140 p. 22 x 19 cm. Prezo: 1,80 €, triona rabato ekde 3 ekz. Aĉetu en la Libroservo de UEA!

[...] ni havas la unuan poemaron de la konata, plurfoje premiita, ĉeĥia poetino Eli Urbanová. Jam ne temas paroli pri majstreco de formo, estrado de la lingvo: ĉion ĉi oni povas sendiskute supozi ĉe la plimultaj nuntempe aperantaj poemaroj; anstataŭ tio ni rajtas senplue aŭskultadi al la individua voĉo de la poetino, enprofundiĝi en ŝian verkon por el ĝi ĉerpi la spertojn, kiujn al nia akceptema animo ŝi proponas.

Sabato, Januaro 22, 2022 - 20:33


En 2022 UEA memoras 125 jarojn de la naskiĝo de Eŭgeno Miĥalski kaj 85 jarojn de lia morto. Miĥalski naskiĝis la 21-an de januaro 1897 en Ukrainio. Poeto aktiva en la proleta Esperanto-movado, profesie li laboris kiel instruisto-bibliotekisto. Li eklernis Esperanton en 1911. En 1917 li fondis la literaturan revuon Libera Torento. Li frue aliĝis al SAT. Pro senbaza politika akuzo li estis kondamnita al morto, mortpafita la 15-an de oktobro 1937. La LibroservodeUEA proponas tri kolektojn el tiu brava aŭtoro, kiu estos omaĝata de UEA en la 135-jariĝo de Esperanto: https://katalogo.uea.org

Vendredo, Januaro 21, 2022 - 21:38


En 2022 UEA memoras 100 jarojn da ĉeesto kaj sopiras pro 10 jaroj de la forpaso de Eli Urbanová. Ĉeĥa poetino, kiu per multo kontribuis al la Esperanta literaturo, Eli Urbanová naskiĝis la 8-an de februaro 1922, antaŭ 100 jaroj, kaj forpasis la 20-an de januaro 2012, antaŭ 10 jaroj. Ŝi tamen estis tia verkistino, kiu per sia talento poreterne ĉeestos inter ni.

Profesie instruistino, ŝi esperantistiĝis en 1948 kun Štefo Urban, ŝia edzo ĝis 1955 kaj aŭtoro de la versa fablaro Nova Ezopo (1961). Ambaŭ membriĝis en la Praga Esperanto-Klubo en 1949 kaj baldaŭ ekverkis en Esperanto.

Jam en 1940 Urbanová aperigis poemaron en la ĉeĥa. En la periodo 1952-1957 ŝi ricevis dek premiojn, i.a. la unuan premion pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1954. Fortan impulson al Urbanová donis ŝia amikiĝo kun Julio Baghy, kun kiu ŝi ekkorespondis en 1952 kaj kiu vizitis Pragon en 1956.

Ĵaŭdo, Januaro 20, 2022 - 14:12

Abonantoj jam povas elŝuti la februaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la februara numero:
27 | Ĉielarkoj
28 | Universala Kongreso: La gasto el 1910
30 | UEA: Niaj blankaj kaj grizaj regionoj
31 | Recenzo: La Dia Komedio rakontata al la infanoj

Merkredo, Januaro 19, 2022 - 01:42

“Edukado estas la vojo el malriĉo kaj la fundamento por pli bona estonteco” – tiel diras unu el la multaj organizoj, kiuj festos la Internacian Tagon de Edukado la 24-an de januaro. La nuna estas la kvara jaro en kiu Edukada Tago estas observata de Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj.

Malgraŭ la salutindaj klopodoj de Unesko kaj aliaj internaciaj organizoj, la vojo al profunda kaj egaleca edukado restas blokita kontraŭ milionoj da junaj homoj tra la mondo. En la jaro 2018, proksimume 260 milionoj da infanoj de la koncerna aĝo ne frekventis lernejojn – kaj en aprilo 2020 dum furiozis KOVIM-19, tiu nombro saltis provizore al 1,6 miliardoj.

Se ĉiuj infanoj en la mondo ricevus klerigon en lingvoj kiujn ili plene komprenus kaj kun aliro al moderna teknologio, nia kapablo alfronti mondajn problemojn vaste pligrandiĝus, niaj rezervoj de homa kapitalo estus multe pli altaj kaj la Celoj de UN por Daŭripova Evoluigo estus multe pli proksimaj al plenumiĝo.

Mardo, Januaro 18, 2022 - 21:20

La 15-a de januaro estis la 400-a datreveno de la bapto de Molière: lia naskiĝdato ne estas konata! La Libroservo de UEA proponas de la franca teatra majstro Tartufo en traduko de A. Cherpillod (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8825), Kleraj virinoj (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4185), La nobela burĝo (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=2563) kaj dulingve La trudita edziĝo/Le mariage forcé (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8197), ankaŭ en traduko de Cherpillod. Brokante estas ekzempleroj de Georgo Dandin, en traduko de L. L. Zamenhof: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?st=brok&tit=dandin&listigu=Trovu.

Lundo, Januaro 17, 2022 - 01:23


Spektu ekde la 16-a de januaro je 12h00 UTC: Neforgeseblaj kamaradoj en la 100-jariĝo de SAT. La verkisto Miguel Fernández, i.a. prezidanto de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj de UEA, prelegis pri pioniroj de la laborista Esperanto-movado en Hispanio, okaze de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en julio 2021. La prelego omaĝas la centjaran jubileon de la fondiĝo de SAT kaj re-spekteblas ĉe UEAviva:
https://youtu.be/oF2pbC7ZWHo

Dimanĉo, Januaro 16, 2022 - 19:27


3.362 eŭroj, diplomoj, publikigo de la premiitaj verkoj en la ĉiujara volumo "Belarta rikolto" kaj aparta mencio en la Ceremonio de disdono de premioj...
Ĉu vi emas?
Partoprenu en la Belartaj Konkursoj de UEA 2022.

Sabato, Januaro 15, 2022 - 22:56


Danke al UEA de jaroj la Universitato de Amsterdamo (UvA) prezentas Esperanton sub ĝusta perspektivo al siaj studentoj. Ĝi estas studobjekto elektebla por la jaro 2022, instruata de Prof. Federico Gobbo. Jen paĝo de la universitato prezentanta la kurson (en la angla):
https://www.uva.nl/en/discipline/languages/languages/esperanto.html?cb&f...

Paĝoj