Merkredo, Decembro 15, 2021 - 19:48

Abonantoj jam povas elŝuti la januaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la januara numero:
3 | Kio estas progreso por UEA?
6 | Koncerto Nokta ŝoforo: jarfina donaco al membroj de UEA
7 | Afriko brilas: Komputiloj por ĉiuj membroj de la Afrika Komisiono de UEA
8 | Lastatempa agado de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj

Merkredo, Decembro 15, 2021 - 19:30


Hodiaŭ UEA ŝatus aparte omaĝi al Hans Jakob. Naskiĝinta samtage kiel nia majstro, 2021 markas lian 130-an datrevenon. Plej longtempa oficisto de UEA kaj honora redaktoro de la Revuo Esperanto, li estis unu el la plej atentindaj gvidantoj de la E-movado. La #LibroservodeUEA proponas de li “Servisto de l’ ideo”, liajn legendajn rememorojn, kompilitajn de Mark Fettes, indan akiraĵon en tiu ĉi tago, kiam oni ankaŭ omaĝas la libron en #Esperanto: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4822.

Mardo, Decembro 14, 2021 - 01:28


La 12-a de decembro markis la 200-an naskiĝtagon de Gustave Flaubert, konata kiel la plej granda stilisto de la franca literaturo. La Libroservo de UEA ofertas "La Legendo de Sankta Juliano Helpema", en traduko de Hector Hodler (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3819) kaj "Simpla koro/Herodiasa", en tradukoj de L. Bourgois/P. Combot (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3525).

Ni kuraĝigas akiri la verkaĵojn kaj antaŭdeziras bonan legadon!

Lundo, Decembro 13, 2021 - 21:13

Ĉiun 15-an de decembro ni festas la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de tiu internacia lingvo, sed precipe liajn homamajn principojn. Per liaj streboj, krom la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, Esperanto estas ankaŭ klopodo por kompreniĝo inter homoj el diversaj kulturoj.

La mondo trapasas krizon de malkonfido. Tutmondaj multdimensiaj krizoj subfosas nian kapablon unuiĝi por solvi komunajn problemojn. Tamen ĝuste alfronte al krizoj ni devas memori, ke ni estas unu sola homaro, ke ni estas egalaj en digno kaj rajto. Ni devas alproksimiĝi kaj rekoni unu la aliajn, kaj helpos por tio konscia atento al lingvoj, al la kultura diverseco kaj al tiuj aliroj, kiujn ni elektas por komuniki unuj kun la aliaj.

Merkredo, Decembro 8, 2021 - 21:36

Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2021. Homrajta Tago festas la akcepton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1948.

Kiam Hector Hodler fondis Universalan Esperanto-Asocion en 1908, homaj rajtoj formis parton de la internaciista tagordo de la Asocio ekde la komenco: Hodler forte kredis je toleremo, egaleco (inkluzive de genra egaleco) kaj pacaj rilatoj inter nacioj. Li konsideris Esperanton ilo por realigi tiujn idealojn.

Respekto de homaj rajtoj estis formale inkluzivita en la bazajn principojn de Universala Esperanto-Asocio kiam, en sia unua kongreso post la Dua Mondmilito, en Berno en julio-aŭgusto 1947, ĝi aprobis rezolucion kiu deklaris, ke respekto de homaj rajtoj estas esenca kondiĉo por la laboro de la Asocio. Sekve, unu jaron poste, ĝi entuziasme bonvenigis la novaĵon, ke akceptiĝis la Universala Deklaracio.

Merkredo, Decembro 8, 2021 - 01:22


https://uea.org/revuoj/sono/2021/12
Aŭskulteblas la sonversio de Esperanto n-ro 12 (2021). Aŭskultu kaj praktiku pri la 15-jara jubileo de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, la Esperanto-paradigmo en Berlino, Spaca Konferenco en Dubajo kaj Klimata en Glasgovo, la Baltiaj Esperanto-Tagoj, Afriko brilas, la Esperanto-Kvizo, recenzoj kaj multe pli! Unuafojaj vizitantoj bezonas registriĝi.

Kunordigas la voĉlegadon Luis Obando. Afable fotis Ron Lach.

Lundo, Decembro 6, 2021 - 20:30

Miguel Fernández deklamas sian poemon "Klimatŝanĝo. Alispeca pluvo" (aperinta en Beletra Almanako - 36), en la Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI en 2020.

Sabato, Decembro 4, 2021 - 17:00

Tiu prezento estis pretigita okaze de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en julio 2021.

Ĵaŭdo, Decembro 2, 2021 - 23:43


Okaze de la naskiĝmonato de L.L. Zamenhof (1859), ni ekskursu en lia devenurbo per belaj desegnaĵoj de Henryk Wilk: Bjalistoko, la urbo de Zamenhof. Aĉetu dum la tuta decembro la desegnokolekton kun triona rabato sendepende de la mendata kvanto:
https://katalogo.uea.org/?inf=3034

Paĝoj