9-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

La 9-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kanto, aŭspiciita de UEA, kulminis per Koncerto de Premiitoj, la 12-an de septembro 2021.
(https://eventaservo.org/e/EFEKantoj2021)
Legu la rezultojn (https://revuoesperanto.org/9_kanta_festivalo), ankaŭ aperintajn en la novembra numero de revuo Esperanto.

Ricevinte kelkajn petojn, ni publikigas la tekstojn de kantoj, kiuj ne aperis en la filmo de la Koncerto de Premiitoj
https://www.youtube.com/watch?v=Eqru6imwOJc
Ĝuu - aŭ reĝuu - la spektadon.

Ĉu devas vin mi kredi

Muziko kaj teksto: Veliĉka Karparova

Matenon mi demandis: "Ĉu,
ĉu devas vin mi kredi?"
Tuŝante min per sia blu',
respondis ĝi, ke devas.
Refreno:
Per gracisalut', per gracisalut'
la brilanta herb'
ekripetis tuj, ekripetis tuj:
"Kredu kun esper'!"

Kaj al la tago turnis mi:
"Ĉu vin mi povas kredi?"
La tuta kosmo tuj per rid'
respondis: "Povas kredi!"
Refreno:
Plena je trankvil', plena je trankvil',
ĝojis suna bril'
kaj respondis ĝi, kaj respondis ĝi:
"Vi ekkredu lin!"

Malsupreniris la vesper'
sur nin, kiel feino,
al ĝi ekkrredis kaj al vi
la koro kaj l'animo.
Refreno:
Milde la vesper', milde la vesper'
ĉirkaŭprenis nin,
plena je esper' tuj ekkredis jam
l'koro kaj l'anim'.

La amo de la junmaristo

Muziko: Josif Cankov
Teksto: Vanja Petkova
Esperantigis: Asen grigorov

Hej, levu la ankron, signalas siren',
la ondoj glaŭketas en suna seren'.
Ĉe l'kajo singultas knabin' kun amar',
la suno rebrilas en ŝia harar'.
Refreno:
Junmaristo, ne iru nun for'!
Junmaristo, sopiras la kor'.
Junmaristo, retenos de l'start'
vin ŝia ama rigard'!

Sed tamen ekiras la ŝipo, ĉe l'kaj'
ŝi longe rigardas al li kun malgaj'.
La maro konsolas: "Memoru, knabin'!
Mi ĵuras, mi ĵuras, revidos vi lin!"
Refreno...

Unu bulgara rozo

Muziko: Dimitar Valĉev
Teksto: Najden Valĉev
Esperantigis: Kunĉo Valev

Bonan tagon, junul' kamarad',
bonan tagon, amiko!
Bonan venon en tiu ĉi urb',
bonan venon en Bulgari'!
Refreno:
Kaj vi en tiu bela tag'
prenu rozon bulgaran de mi!
Al vi rozo memorigu per aromo sia
pri l'Balkano, pri la maro
kaj pri ĉiuj ni, ĉiuj ni.

Kaj vi kiam, junul' kamarad',
kaj vi kiam, amiko,
forveturos el tiu ĉi urb',
forveturos el Bulgari',
Refreno:
vi prenu en ĉi bela tag'
unu rozon bulgaran de mi!
Al vi rozo memorigu per aromo sia
pri l'Balkano, pri la maro
Kaj pri ĉiuj ni, ĉiuj ni!

Mi petas, ne forgesu vi
tiun rozon bulgaran kaj min!
Al vi rozo memorigu per aromo sia
Pri l'Balkano, pri la maro
Kaj pri ĉiuj ni, pri ĉiuj ni, ĉiuj ni!

FORIRU

Muziko: Spartak Butanski
Teksto: Spartak Butanski
Esperanta teksto: Nikola Uzunov

Sur la kampoj nun falas la vesper’,
Ĉesas ĉiu voĉsonor’.
En malluma for’ urbo en mister’
Dormas jam en tiu hor’.
Vi silentas nun, Trista apud mi –
Ŝajne fremdaj sidas ni.
Senkulpigi nin dividiĝos kun vi.

Refreno:
Foriru, ne plu venu, ne venu al mi!
Promesis mi ami alian, iru for!
Foriru, ne plu venu, ne venu al mi!
Nun estas alia en kor’
Al ni nur larmojn portas nun la am’,
Ho kia estas la mond’, foriru vi!
Foriru, ne plu venu, ne venu al mi,
Ĉar restos la am’ sen respond’.

Falas en malhel’ stelo en ĉiel’,
Ien falas en la for.
Via siluet’, kiel al atlet
Malaperas kun angor’.
Malgraŭ kun dolor’ en ĉi tiu hor’
Novan vojon iros mi.
Sen melankoli’ nia amo iras for.

Io stulta

Mi tenos vin ĉe l' telefono ĝis vi
diros: "Kunestos ni dum vesper",
sed timas mi ke por vin akompani
hejmen el dancejo vanas l' esper.

Prefere en drinkejo ĉarma sidos,
frandos glason ni da dolĉa vin
kaj poste ĉion fuŝos mi, dirante
ion stultan, "kiel mi amas vin".

Jes, mi scias, ke vi malestimas preskaŭ
ĉion, kion faras mi por vi.
Vi volas nur novaĵojn kaj vi diras,
ke al mi eĉ mankas fantazi'!

Senĉese mi baraktas por elpensi
por vi frazojn de belega signif
kaj poste ne kuraĝas ilin diri,
eble taŭgas kelka nova modif'.

Perfektas nun l' etos, magia nokt',
parfum de floroj ebriigas min,
sed eble ĉion fuŝos mi dirante
la stultaĵon, ke mi amas vin
mi amas vin, mi amas vin,
mi amas vin

Kial por ni maltrankvil’? (What are we worrying for?)

Cally Berry (Britio)

Kial por ni maltrankvil’? x 2
Manĝaĵo sufiĉas, en varma sekur’.
Kial por ni maltrankvil’?

Brulegas veprej’ malgraŭ inund-abund’,
homamasoj rifuĝas de milita profund’.
Ŝanceliĝas la mondo pro vesperta malsan’ -
tio ne estis parto de l’ granda homplan’.

Pluvarbaroj nun ŝrumpas, sed arboj ĉe ni
mankas jam de tre longe, abeloj – rara speci’.
Ĉu ni ĉiuj veganiĝu sen karno por manĝ’?
Sed el Kenjo la pizoj, sudafrika l’oranĝ’.

Degelas glacio; altiĝos la mar’,
minace al bordoj kaj l’ tuta vivar’.
Post karbo kaj gaso en la estontec’
nin la nepoj ne benos pro nuklea la prez’.

Ekzilitoj

Populara melodio
Teksto: P'K' Javorov
Esperantigis: Stefan Kiraĝiev

De sunsubiro orumitaj
ruĝetas vastoj de la mar';
en danco ŝtorma lacigita
ripozas pace la ondar'.

La ŝipo per facila vento
sin portas, portas al la for'
kaj malaperas firmamenten
Vi, karpatruja bord'.

Kaj jam por ni por rea vojo
neniam eble venos tag'.
Akvar' kaj ter' - la mondo ĝoja
por ni estiĝos sonĝimag'.

Kaj Vardar, Struma kaj Marica,
Balkano, Stranĝa kaj Pirin
brilados astroj - longa vico -
por suferigi nin.

KARA PANJO, SE vi SKRIBOS AL MI

Muziko: Humgara romanso
Teksto: Hungara romanso
Esperanta teksto: Atila Varro

Panjo, se vi skribos al mi,
Pri l’ vilaĝo skribu,
Kaj de nia robinio
Floron kunhavigu!
Skribu, kiel la konatoj
Prenis mian devan forvojaĝon?
Ĉu pro tio ĉe ajn iu
Vidis vi eĉ ununuran larmon?

Ĉu ankoraŭ staras tiu
Poplo ĉe la domo?
Kiun kanton plej volonte
Zunas tiu homo?
Ĉu muzikas la cigano,
Ĉu virinoj ŝpini kunvenadas?
Nur pri certa junulino
Plu neniam skribu! Mi ne ŝatas.

Jen, fileto, nun mi skribas
Pri nia vilaĝo,
Kun sendante floron el la
Robinia arbo.
La cigano ne plu vivas,
Ne plu oni emas kune ŝpini,
Ankaŭ tiu junulino
Devis sian finan lokon iri.

Jes, la poplo ĉe la domo
Daure bone statas
Ĉiu en la kuntrinkejo
Samajn kantojn ŝatas.
Sed vin oni tuj forgesis,
Krom ke iu ĉiam vin revolis.
Sole tiu junulino
Nur ŝi estis, kiu vin priploris.

SIDAS, SIDAS ĜORE DOS

Bulgara popola kanto

Sidas, sidas Ĝore dos,
Sidas ĉe la pordo.

Refreno:
Gaja estas, Ĝore vi,
gaja estas, Ĝore!

Buntan ŝtrumpon trikas vi,
Buntan ŝtrumpon trikas.

Refreno.

Al kiu donos ŝtrumpon vi,
Al kiu ĝin vi donos?

Refreno.

Kiu amas, amas min,
Al tiu ĝin mi donos.

Refreno.

Sidas, sidas Ĝore dos,
Sidas ĉe la pordo.

Refreno.