![]() Vendredo, Oktobro 1, 2021 - 19:22
|
![]() Vendredo, Oktobro 1, 2021 - 12:19
La 30-a de septembro estas la Internacia Tago de Tradukado, kiam Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn tra la mondo, esprimante subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla, aŭ eĉ mistraktata, laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo. Lingvoj gravas ĉar homoj bezonas kompreni kaj esti komprenataj. Ili gravas por ke neniu restu forlasita, por ke ni ĉiuj parolu kune kaj aŭskultu ĉiujn. Ili gravas por ke ĉiuj havu voĉon en konstruado de pli bona mondo. Sed sen transpontado inter la diversaj lokaj kaj naciaj lingvoj, lingvoj povas tro facile apartigi kaj izoli la homojn. Tradukado kaj interpretado estas esenca laboro por unuigi naciojn kaj alproksimigi homojn -- kaj por faciligi dialogon, komprenon kaj kunlaboron. Lingvoj havas fundamentan rolon en kultura diverseco, interkultura dialogo kaj edukado. Per lingvoj, ni povas plifortigi kunlaboradon, konstrui pli inkluzivajn sociojn, konservi kulturan heredaĵon kaj kunvoki politikajn volojn. Sed ĉio ĉi povas okazi nur se okazas dialogo ankaŭ trans lingvaj diferencoj. |
![]() Lundo, Septembro 27, 2021 - 12:01
La esplor-kampoj estas: • Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj |
![]() Dimanĉo, Septembro 26, 2021 - 18:28
Ekde 2001 la Konsilio de Eŭropo, en kiu membras 47 ŝtatoj kun 800 milionoj da loĝantoj, ĉiujare je la 26-a de septembro okazigas "Eŭropan tagon de lingvoj". La celo estas instigi al malkovro de pliaj lingvoj, ĉar lingva diverseco estas rigardata kiel ilon por atingi pli grandan interkulturan komprenon kaj kiel kernan elementon de la kultura heredaĵo de la kontinento - kialo por subteni la plurlingvecon en la tuta Eŭropo. Ĉi-jare post la pandemia periodo rekomenciĝas kun prudento eventoj okaze de la tago de lingvoj en multaj landoj de la mondo, ne nur en Eŭropo. Informoj en multegaj lingvoj troveblas ĉe http://edl.ecml.at. Se vi estas instruisto tre verŝajne okazos evento ankaŭ en lernejo de via urbo. Se estos ebleco, partoprenu kaj profitu la okazon por prezenti Esperanton kiel lingvon efektive parolatan de vasta komunumo kaj lernata pli kaj pli, kun preskaŭ unu miliono lernantoj nuntempe en Duolingo, kaj tiu estas nur unu el la kursoj retaj kaj ĉeestaj en la mondo. |
![]() Merkredo, Septembro 22, 2021 - 19:44
|
![]() Merkredo, Septembro 22, 2021 - 19:20
La enhavlisto de la oktobra numero: |
![]() Mardo, Septembro 21, 2021 - 16:07
Konfido kaj solidareco estas la bazo por paco. Pro tio 2021 estis deklarita Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. En tiu ĉi jaro ni celas antaŭenigi la kulturon de paco per, interalie, politika dialogo, reciproka kompreniĝo kaj, plej grave, konkreta kunlaboro. Paco estas kerna valoro, kune kun homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo, por la plua prospero, eĉ por la pluvivo, de nia planedo. La ĉi-jara temo de la Tago de Paco, "Resaniĝi pli bone por egala kaj daŭripova mondo", montras la gravecon de konfido konstruata per agoj kaj ne per nuraj vortoj. Saĝaj decidoj kaj forta solidareco fronte al la krizo de KOVIM-19 konstruos konfidon en la internacia komunumo, kaj antaŭenigos la pacon. |
![]() Merkredo, Septembro 15, 2021 - 00:56
• CHO Sung Ho, Sillok estas kolekto da kronologiaj arkivoj, kiuj enhavas la historion de la Joseon Dinastio de Koreio dum 472 jaroj (1392–1863), de la periodo de la unua reĝo Taejo ĝis la 25-a reĝo Cheoljong. La arkivoj de la lastaj du reĝoj (1863–1910) ne estas formale agnoskitaj kiel parto de Sillok, ĉar ilia historio estis distordita de japanoj post la aneksado de Koreio al Japanio. Sillok, konsistanta el 888 volumoj, estas la plej ampleksa el la arkivoj de unuopaj regnoj tra la historio kaj enlistiĝis kiel la Monda Heredaĵo de Unesko en 1997. Ĝi estas alte aprezinda ne nur pro sia amplekso sed ankaŭ pro objektiveco kaj justeco. |
![]() Mardo, Septembro 14, 2021 - 18:26
Premioj, deklamoj, novaj kantoj... vere ĝuinda spektaklo! |