Gazetara Komuniko 991. Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!

En 2022 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2022-2025. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art.24, https://uea.org/teko/regularoj/statuto#aF) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni elektos kvin komitatanojn B.

La Ĝenerala Regularo (art. 8, https://uea.org/teko/regularoj/ghenerala_regularo#a8) difinas: “Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.”

Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ĝis la 31-a de januaro 2022. Proponoj devas esti subskribitaj, do eblas uzi poŝton, fakson: +49 30 364 280 169 aŭ sendo de elektronike subskribita dokumento al la retpoŝtadreso: bkomitatanoj2022@co.uea.org

Por faciligi la kolekton de subtensubskriboj vi trovas formularon ĉe https://uea.org/l/teko/komitataj/Kandidatigilo_Komitatanoj_B_2022_2025.pdf

La uzo de formularo ne estas deviga. Eblas subteni per iu ajn subskribita dokumento.

Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum la du antaŭaj jaroj (t.e. 2020 kaj 2021) kaj, se elektita, resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2016-2021, ne estas reelektebla.

Se ne estos pli ol kvin kandidatoj, ili ĉiuj estos elektitaj sen voĉdonado. Se la nombro estos pli granda, la individuaj membroj elektos kvin komitatanojn B per reta / poŝta balotado.

El la Gazetaraj Komunikoj