Gazetara Komuniko 990. Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2021


La 24-an de oktobro 2021, ni festas 76 jarojn de Unuiĝintaj Nacioj, la plej ampleksa internacia organizo, la plej ambicia elpaŝo por internacia diplomatio kaj nuntempe la plej grava institucio por trovi kaj antaŭenigi tutmondajn solvojn por tutmondaj problemoj.

La nuntempaj defioj, ekde klimatŝanĝiĝo ĝis genra malegaleco, ekde malpaco ĝis malsato, ekde deviga migrado ĝis maljusta diskriminacio, ekde KOVIM-19 ĝis malsanaj vivkondiĉoj, ekde misinformado ĝis malriĉeco, montras, ke la mondo bezonas multe pli da multflankismo kaj kunlaborado. Kaj por tio ni devas konstrui la UN-on kiun la popoloj de la mondo bezonas.

Konfido kaj solidareco konsistigas esencan vojon por resanigi la mondon kaj konstrui pli bonan estontecon. Ni bonvenigas la vortojn de la Ĝenerala Sekretario António Guterres, en sia Komuna Tagordo, ke ni estas en turnopunkto de la historio: la alpaŝo al pli daŭripova kaj paca estonteco por la popoloj de la mondo kaj por la mondo kiel tuto dependas de ni, la nuna homaro – kaj de niaj decidoj. Post kelkaj tagoj, malfermiĝos en Glasgovo la Konferenco de UN pri Klimatŝanĝiĝo, en kiu oni pridiskutos ne iujn lokajn problemojn aŭ regionajn malfacilaĵojn, nek tutmondajn problemetojn, sed la efektivan estontecon de la planedo kaj, kun ĝi, de la homa specio. Ĉu ĉi-foje, ĉu en tiu ĉi Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, UN kaj ties membroj trovos la kuraĝon rekte alfronti tiun demandon? Ĉu la voĉoj de la homoj, en ĉiuj ties lingvoj, estos aŭskultataj de UN kaj la diversaj ŝtatoj?

Ni speciale atentigas pri la fundamenta rolo de lingvoj, en atingo de la Celoj por Daŭripova Evoluigo. Ni bezonas aŭskulti ĉiujn voĉojn kaj paroli kun ĉiuj. Tio eblos nur en mondo en kiu la diversaj lingvoj kaj iliaj parolantoj estos plene respektataj kaj UN praktikos maksimuman multlingvecon kaj elserĉos ĉiujn rimedojn por superi lingvajn barilojn. Diskriminacio kontraŭ unuopaj lingvoj kaj ties parolantoj estas neakceptebla.

La Esperanto-movado, kaj ene de ĝi Universala Esperanto-Asocio, antaŭenigas internacian kunlaboron, komprenemon kaj amikecon. Per la lingvo Esperanto ni disvastigas la mesaĝon de UN al ĉiuj anguloj de la mondo kaj per uzo de la lingvo ni praktikas aŭtentikan tutmondan dialogadon. Esperantistoj aktive partoprenas en internaciaj iniciatoj, kaj Universala Esperanto-Asocio, en sia konsulta statuso kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN, klopodas disvastigi, pere de la Internacia Lingvo Esperanto, informojn pri UN, kaj varbi subtenon por ĝi. Ni favoras multlingvismon kaj ankaŭ klopodojn komunikiĝi trans la diversaj lingvoj.

En ĉi tiu tago plena je espero, ni invitas ĉiujn kuniĝi por realigi la celojn de UN: tutmondan pacon, tutmondan aplikon de homaj rajtoj kaj tutmondan daŭripovan evoluigon.

El la Gazetaraj Komunikoj