Lundo, Julio 15, 2024 - 11:44

• Zhang Changsheng (Longarko)

Vespere de la 24-a de majo 2024, paralele inaŭguriĝis la konsilia kunveno de Jiangsu-a E-Asocio (JSEA) kaj Seminario pri Esperanto kaj Grandkanala Kulturo ĉe la Universitato de Yangzhou, sude en Ĉinio. S-ro Tang Zhengang, prezidanto de JSEA, donis bonvenigan bankedon honore al anoj de la seminarioj kaj la konsilia kunveno. Post la bankedo la konsilia kunveno daŭris. S-ro Longarko, vicprezidanto de JSEA, gvidis la kunvenon, en kiu krom diskutado pri E-laboroj en Jiangsu-Provinco, ankaŭ la tagordo de la seminario estis diskutita entuziasme kaj diligente de membroj de JSEA. S-ro Jin Lijiu, ĝenerala sekretario de JSEA fine faris konkludon kaj bone aranĝis la tagordon de la seminario. La Granda kanalo estas fakte la plej longa artefarita kanalo el la mondo, kiu estas en la listo de mondaj kulturaj heredaĵoj de Unesko, kaj kiu ĉi tie renkontiĝas kun la rivero Jangzio. De Pekino al Hangzhou en provinco Zhejiang ĝi iras ĉirkaŭ 2800 kilometrojn kaj ekde la dinastio Sui (581-616) ĝi estis dum jarcentoj la ĉefa vojo por varaj transportoj inter la nordo kaj la sudo de la lando, estigante riĉan kulturon kun buntaj popolaj kreaĵoj. Malgraŭ la nuntempa ekzisto de pli rapidaj transport-manieroj, duone de ĝi estas ankoraŭ navigebla, kaj ankaŭ Prezidanto Xi Jinping substrekis ĝian daŭran gravecon por la ekologiema kaj daŭripova progreso de Ĉinio.

Mardo, Julio 9, 2024 - 08:57

La svahila (aŭ sŭahila, aŭ simple suahila) estas la plej parolata lingvo ne nur en Aruŝo kaj pli ĝenerale en Tanzanio, kie okazos la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), sed ankaŭ en granda parto de Orient-Afriko. Oficiala lingvo en Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj Ruando, ĝi estas vaste parolata krome en Demokratia Respubliko Kongo – kaj depost 2004 ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de Afrika Unio. En Tanzanio ekzistas pli ol cent lokaj lingvoj, sed la svahila ludas unuigan rolon kaj estas oficiala lingvo ankaŭ de Orient-Afrika Komunumo kaj de la Komunumo por Evoluigo de la Sudo de Afriko. Kun pli ol 230 milionoj da parolantoj, ĝi estas unu el la dek plej parolataj lingvoj en la mondo.

Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko solenas mondajn tagojn de kelkaj lingvoj, unuavice la ses oficialaj lingvoj de UN kaj Unesko, sed ankaŭ kelkaj pliaj: en 2021, Unesko proklamis la 7-an de julio Monda Tago de la lingvo “Kiswahili”. La prefikso ki- estas gramatika prefikso uzata (en la svahila lingvo) por ĉiuj nomoj de lingvoj. La 7-a de julio estis elektita memore al la dato, kiam en 1954 la partio de la unua prezidento de Tanzanio akceptis la svahilan kiel unuigan lingvon de la bataloj por sendependeco.

Ĵaŭdo, Julio 4, 2024 - 14:46

La Esperantista Virina Asocio en Afriko (EVAA) organizas la 2-an Afrikan Kongreson de Virinoj (AKVo), kiu okazos de la 30-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2024 en Aruŝo, Tanzanio, tuj antaŭ la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK). La 2-a AKVo okazos danke al subteno de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Esperantic Studies Foundation (ESF).

La kongresa temo estas “Virinoj: leviloj de daŭrigebla disvolviĝado”. Tiu ĉi temo fokusiĝos al la potencigo de virinoj. Ĝi emfazas la fakton, ke investado en la subteno kaj trejnado de virinoj estas disvolviĝa levilo por landoj kaj kontinentoj. Estas planataj multaj aktivaĵoj, inter ili prelegoj, kundivido de spertoj, artaj atelieroj, instruado de Esperanto kaj komunaj vizitoj.

La 2-a AKVo okazos en la katolika loĝejo Catholic Archidiocese of Arusha Center House, Kanisa Road 9, Aruŝo, Tanzanio. La kongresejo havas belan ĝardenon, programsalonon, kuirejon kaj komfortajn dormoĉambrojn. La kongresejo estos poste uzata de la Internacia Infan-Adolesktanta Kongreseto (IIK).

Vendredo, Junio 21, 2024 - 22:25

Abonantoj jam povas elŝuti la juli-aŭgustan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la juli-aŭgusta numero:
147 | Aranĝoj omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton
149 | UEA: Nova Komisiono por Virina Agado
150 | Pri la multfaceteco de terminologia laboro: UEA renovigas siajn rilatojn kun Infoterm

Merkredo, Majo 22, 2024 - 10:54

Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la junia numero:
123 | Esperanto en la universitatoj de Ĉinio
126 | La 8-a KER-o kaj 109-a AMO-seminario: por interkultura kaj n la universitatoj tutamerika kunlaboro
127 | Strategia Laborplanado – Ĉu resumebla?
128 | Landa agado | Kulturo: Librexpo Livorno 2024: sukceso ĉe publiko kun ankaŭ Esperanto kiel “rolulo”

Mardo, Majo 14, 2024 - 20:37


Ĉar homoj unuiĝas en familioj, je pluraj formoj, esencas, ke ni pripensu la problemojn kaj bezonojn de familioj por vere konstrui mondon de rajtoj kaj evoluigo por ĉiuj. Ekde rajtoj de infanoj, virinoj kaj pliaĝuloj, ĝis laboraj kondiĉoj kaj protekto de naturmedioj, familioj ludas gravan rolon kiel antaŭenigantoj de pozitivaj ŝanĝoj.

Ĉar familioj konsistigas la fundamenton de socio kaj provizas ekonomie kaj emocie la venontan generacion, famili-celaj politikoj necesas, precipe por la plej vundeblaj. Politikoj devas rekoni familian strukturon kaj aliajn trajtojn, kaj subteni kaj plibonigi la materialan, interrilatan kaj subjektivan bonfarton de familioj.

Lundo, Aprilo 22, 2024 - 21:49

Abonantoj jam povas elŝuti la majan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la maja numero:
99 | Esperanto en Afriko, juna kaj vigla Movado
101 | Esperanto-Tago | UEA: La doto de Klara, la dinosaŭroj, Unesko, la Esperanto-tago: kion komunan ili havas?
102 | Eventoj: Kristanoj kunvenis en Madagaskaro kaj Germanio

Dimanĉo, Marto 24, 2024 - 11:24

Abonantoj jam povas elŝuti la aprilan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la aprila numero:
75 | Esperanto estis uzata en grava kunveno de gvidantoj de Unuiĝintaj Nacioj
77 | Universala Kongreso: La 109-a UK: Ethiopian Airlines oficiala gvidantoj de flugkompanio, antaŭ- post- kaj dum-kongresaj ekskursoj kaj aliaj gravaj informoj
78 | UEA: Komentario pri du artikoloj de la marta numero de RE, 2024

Sabato, Marto 23, 2024 - 17:16


Por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel kongreslandon. La bela Brno estos la kongresurbo.

Oni povas diri, ke la UK okazos en Ĉeĥio efektive la unuan fojon! Antaŭe dufoje ĝi okazis en Prago (1921 kaj 1996), sed tiam estante la urbo ankoraŭ ĉefurbo de la tiama Ĉeĥoslovakio. La gastiga urbo de 2024 tamen estos Brno: kun ĉ. 400 000 loĝantoj, ĝi estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, en la sudorienta parto de la lando. Brno fondiĝis en 1243 kaj do havas riĉan historion kaj interesajn vidindaĵojn. Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia Regiono.

La Esperanto-klubo de Brno estas la plej malnova en Ĉeĥio kaj eĉ en la tuta teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Jam en 1901 ekestis en Brno organizita grupo de esperantistoj, kiu estis la unua en la tiama Aŭstrio-Hungario kaj tial nomis sin Unua societo de aŭstriaj esperantistoj.

Paĝoj