Dimanĉo, Septembro 18, 2022 - 15:40
Inter la 9-a kaj 17-a de julio 2022 en Klaipėda, Litovio, okazis la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La redakcio de Esperanto turnis sin al Saŝa Pilipoviĉ, Mikaelo Bronŝtejn kaj Ulrich Brandenburg por ekscii pri iliaj impresoj pri la aranĝo, kie ĉi-foje esperantistoj povis kunveni ĉeeste. • Mikaelo Bronŝtejn Bedaŭrinde, spite sincerajn kaj daŭrajn klopodojn de la organizantoj, neniu el la rusiaj aliĝintoj ricevis enirvizon por partopreni en la ĉi-jara BET en Klaipėda. Ankaŭ mi. |
Sabato, Septembro 17, 2022 - 12:42
Abonantoj jam povas elŝuti la oktobran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj |
Vendredo, Septembro 16, 2022 - 14:25
La mondo bezonas novajn pacajn atestojn de registaroj kaj konfliktantaj partioj, kiuj montras ilian pretecon solvi konfliktojn kaj malakordojn per pacaj rimedoj, protekti civilulojn, kaj kunlabori por la ĝenerala bonfarto de la homaro. Inter multaj iniciatoj, ni kune kun Unuiĝintaj Nacioj alvokas al tutmonda batalhalto. Estas tempo por komuna klopodo por repacigo, novaj vojoj al diplomatio, kaj novaj ŝancoj por helpi la plej vundeblajn. Universala Esperanto-Asocio daŭre kaj insiste laboras por paco. La internacia lingvo Esperanto estas parolata tra la tuta mondo, kreante amikecon kaj komprenemon inter homoj el diversaj sociaj sistemoj kaj ofte el konfliktantaj landoj. Ni kunlaboras kun civilsociaj organizoj kiuj celas pacon. Niaj landaj asocioj, niaj lokaj kaj rete bazitaj grupoj, niaj profesiaj organizoj aranĝas specialajn programojn kaj interparolojn kiuj celas pacon – ekzemple la Internacia Esperanto-Koruso, kun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo, kiu ĉi-jare kantos en la festado de la Internacia Tago de Paco organizita de la Eŭska Registaro en oficiala partnereco kun Unesko en Tolosa. |
Ĵaŭdo, Septembro 15, 2022 - 17:16
La saluto de la sekretario de la Belartaj Konkursoj, Miguel Gutiérrez Adúriz, por la BK-Festo (Ceremonio de disdono de premioj), en la UK 2022 en Montrealo. |
Ĵaŭdo, Septembro 8, 2022 - 00:41
Antaŭ 50 jaroj, la 10 de septembro 1972, forpasis la majstra tradukanto el la ĉeĥa en Esperanton |
Merkredo, Septembro 7, 2022 - 01:57
• Liba Gabalda |
Mardo, Septembro 6, 2022 - 12:49
Abonantoj jam povas elŝuti la septembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj |
Lundo, Septembro 5, 2022 - 21:31
Duolingo havas eblecon, kiun malmulte da homoj konas: la retajn kunvenojn. Se vi lernas Esperanton per Duolingo kaj volas plibonigi vian kapablon paroli en la lingvo, profitu de tiu ĉi nova agado de UEA kaj TEJO: ni okazigos paroligajn renkontiĝojn per la sistemo de Duolingo, en kiuj vi povos partopreni ĉiusemajne kaj babili pri malsamaj temoj kun aliaj Esperantistoj el diversaj landoj. Se vi bone parolas Esperanton, sin proponu por helpi kungvidi la babilkunsidojn en Duolingo. La paroligaj kunsidoj daŭros 30 minutojn kaj okazos per Zoom. Vi povas kontroli la eblecojn ĉe http://classes.duolingo.com. La nomo de niaj kunvenoj estas "Babilu kun amikemaj esperantistoj" kaj dum 10 sinsekvaj semajnoj estas planataj kunvenoj, kiuj komenciĝos la 12-an de septembro. Ĉiuj, kiuj partoprenas en tia sesio, ricevas 250 poentojn per la sistemo de Duolingo! Aldone estas diversaj aliaj kunvenoj por lernantoj de Esperanto, kiel la lecionoj pri gramatiko gvidataj de Anna Lowenstein nome de la Londona Esperanto-klubo (tiuj okazas en la angla) kaj multaj aliaj. La lecionoj de la klubo ligiĝas al alia grava agado lanĉita ankaŭ ĉi-monate: la retaj Esperanto-kursoj por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1): http://londonaesperantoklubo.com/Online EsperantoCourses.html. |
Dimanĉo, Septembro 4, 2022 - 12:34
En la lasta semajnfino de novembro la KER-Ekzamena Centro de UEA kunlabore kun Edukado.net okazigos la 10-an Tutmondan Ekzamentagon pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Ĉiuj aliaj estis sukcesaj aranĝoj, kiuj signife kontribuis al tio, ke ĝis nun jam 2558 atestiloj estas disdonitaj al la sukcesintoj, kiuj devenas el 81 landoj: http://edukado.net/ekzamenoj/kandidatoj. La ekzamenoj povos okazi en via urbo, ekz-e en klubo, kondiĉe, ke vi trovos minimume 5 personojn por ajnaj niveloj sume kaj estos disponeblaj ekzamenloko kaj minimume 2, prefere 3 organizantoj. La detalan priskribon de la bazaj kondiĉoj vi povos legi ĉi tie: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/organizantoj. La ekzamenoj estos je ĉiuj KER-niveloj, B1, B2, C1 kaj eĉ je C2. La KER-Ekzamena Centro de UEA proponas kaj skribajn kaj parolajn ekzamenojn, sed lokoj, kie ankoraŭ ne estis KER-ekzameno, eble unue okazigu nur skribajn partojn, por kiuj ne necesas teknikaĵoj, kiel ekz-e retkonekto. Sciu, ke en la sama tempo eblos trapasi ankaŭ rete ekzamenon, sed nur je C2-nivelo. |