Bonvenon en la 2-a Afrika Kongreso de Virinoj (30.07-1.08) en Aruŝo, Tanzanio. Komuniko 1173

La Esperantista Virina Asocio en Afriko (EVAA) organizas la 2-an Afrikan Kongreson de Virinoj (AKVo), kiu okazos de la 30-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2024 en Aruŝo, Tanzanio, tuj antaŭ la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK). La 2-a AKVo okazos danke al subteno de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Esperantic Studies Foundation (ESF).

La kongresa temo estas “Virinoj: leviloj de daŭrigebla disvolviĝado”. Tiu ĉi temo fokusiĝos al la potencigo de virinoj. Ĝi emfazas la fakton, ke investado en la subteno kaj trejnado de virinoj estas disvolviĝa levilo por landoj kaj kontinentoj. Estas planataj multaj aktivaĵoj, inter ili prelegoj, kundivido de spertoj, artaj atelieroj, instruado de Esperanto kaj komunaj vizitoj.

La 2-a AKVo okazos en la katolika loĝejo Catholic Archidiocese of Arusha Center House, Kanisa Road 9, Aruŝo, Tanzanio. La kongresejo havas belan ĝardenon, programsalonon, kuirejon kaj komfortajn dormoĉambrojn. La kongresejo estos poste uzata de la Internacia Infan-Adolesktanta Kongreseto (IIK).

EVAA kaj UEA ĝoje invitas vin veni kaj partopreni. Jam 50 esperantistinoj de diversaj aĝogrupoj aliĝis el pluraj landoj. La organizantoj nun aparte bonvenigas virinojn ekster Afriko. Konsideru partopreni! Por aliĝi bv. kontakti Miora Raveloharison (le.myrhe(a)gmail.com) kaj Alexandrine Omba (alexandrine.omba7(a)gmail.com). Pli da informoj ĉe Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/VirinaKongreso.

Oni bonvenas ankaŭ partopreni en la 109-a UK kaj en la 52-a IIK. Se vi intencas ilin partopreni, nepre aliĝu ĉe: https://uk.esperanto.net/2024; https://iik.uea.org/2024.

El la Gazetaraj Komunikoj