Lundo, Augusto 1, 2022 - 15:29


La kontrakto kun Clay Magalhães, kiu laboris ĉe UEA kiel Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) dum 19 jaroj, finiĝas hodiaŭ, la 31-an de julio 2022. Clay ĉeforganizis la Universalajn Kongresojn (UK) ekde 2003, transpreninte la taskon de Nikola Rašić. Li estas la KKS, kiu dum plej longa periodo en UEA okupis tiun postenon, kaj jam antaŭe li volontulis por la Kongresa Fako.

Sabato, Julio 30, 2022 - 16:30

La 30-a de julio estas Amikeca Tago. Antaŭ dek unu jaroj, en 2011, la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris tiun tagon la Internacia Tago de Amikeco, surbaze de la alvoko de Unesko, dek kvar jarojn pli frue, ke oni kreu Kulturon de Paco, t.e. “aron da valoroj, vidpunktoj kaj kondutoj kiuj malakceptas perforton kaj celas malhelpi konfliktojn per alfronto de iliaj kaŭzaj radikoj.” La Internacia Tago de Amikeco memorigas nin, kiel grave estas, ke ni forte laboru por kultivi amikecon je tutmonda skalo – por engaĝi la problemojn kiujn la mondo frontas kaj kapti okazojn kiuj povas plibonigi la staton de la terglobo kaj ĉiuj ĝiaj enloĝantoj. Ĝi memorigas nin, ke kunlaboro plibonas ol konflikto, ke rekoni la bonon en aliaj plibonas ol batalado pri la malbono, kaj ke veraj internaciaj harmonio kaj kunlaboro postulas fidon.

Estas feliĉa koincido, ke la Internacia Tago de Amikeco kaj Esperanto-Tago okazas ene de kelkaj tagoj unu de la alia.

Merkredo, Julio 27, 2022 - 11:13


Naturista ekskurso dum la Universala Kongreso en Montrealo! INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista), faka asocio de UEA, organizos ekskurson al la belega naturista centro nur unu horon for de Montrealo, merkredon, 10 aŭgusto: foriro je la 10-a matene (akurate) kaj reveturo al la kongresejo. Ĉu vi pretas sperti naturismon en amika #Esperanto-etoso? Venu kun INOE al La Pommerie! Ĉiuj detaloj ĉe
https://www.esperanto-naturismo.org

Merkredo, Julio 20, 2022 - 20:12

La Kongresa Libro (KL) estas tradicia presaĵo de la Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu ankaŭ inspiras aliajn Esperanto-eventojn. Krom gravaj salutmesaĝoj kaj aldonaj informoj al tiuj antaŭe aperintaj en la Dua Bulteno, ĝi entenas la programon de la UK, kaj per ĝi kongresanoj povas organizi kiel ili planas ĝui la kongreson. Normale la Kongresa Libro haveblas nur papere kaj kongresanoj ĝin ekhavas nur surloke, kiam registrante sin ĉe akceptejo kaj prenante sian kongresan sakon.

En 2022 la Kongresa Fako de UEA, nuntempe ĉefreprezentata de la triopo Dorota Rodzianko, Sonja Zaretskaia kaj Petro Baláž, proponas du novaĵojn. Post pretigo de la presata Kongresa Libro (al kiu enorme kontribuis la Loka Kongresa Komitato/LKK, la Estraro de UEA kaj aliaj kolegoj – ne nur en UEA, sed ankaŭ en E@I), la Kongresa Fako preparis por ni ankaŭ la ciferecan Kongresan Libron, ekskluzivan version publike konsulteblan en 2 formatoj (kiel PDF, por elŝuto, kaj rete, por foliumo) ĉe http://uea.org/kongresoj/UK.

Dimanĉo, Julio 17, 2022 - 18:37

En 1887, L. L. Zamenhof publikigis la unuan libron pri Esperanto. Pro tio ni ĉiujare festas la 26-an de julio, la tagon de tiu eldono, kiel la naskiĝtagon de la internacia lingvo Esperanto. Zamenhof revis pri mondo kie la popoloj libere konatiĝu kaj komunikiĝu sur neŭtrala fundamento: "Terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas." Tamen, post 135 jaroj, kaj malgraŭ la laboro de Zamenhof, la muroj restas altaj kaj dikaj.

Malegaleco inter lingvoj estas inter tiuj muroj. Lingvo estas ĉie en nia ĉiutaga vivo. Ĝi estas la plej grava ilo por homa interrilato, eĉ se ni ne kutime pensas pri tio. Pro tio, ni ankaŭ festas la Esperanto-tagon kiel la tagon de lingva justeco.

Nia asocio disvastigas kaj antaŭenigas Esperanton, ne nur ĉar ĝi estas taŭga ilo por internacia komunikado, sed ĉar ĝi alproksimigas nin en paco. Por ni, la spirito de Esperanto estas amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiun spiriton ni kunligas kun la celoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

Mardo, Julio 12, 2022 - 18:56

Okaze de la 75-jariĝo de la naskiĝo (21 julio 1947) de Morice Benin (m. 2021), dum la tuta julio ni ofertas lian kompaktdiskon In-spir‚ kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto:
https://katalogo.uea.org/?inf=6620

Vendredo, Julio 8, 2022 - 18:29

La Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), institucio de UEA, estis fondita de Ivo Lapenna en 1952. La Esperantologia Konferenco (EK), organizata de CED kaj unuafoje okazigita en 1978, estas grava programero de la Universala Kongreso de Esperanto (UK). Dum tiuj 7 jardekoj, dekoj da esploristoj estis subvenciataj de CED kaj pluraj aliaj kontribuis al la konferencoj kaj publikaĵoj. Tamen, kio ŝanĝiĝis en Esperantologio kaj Interlingvistiko intertempe? Kiaj estis la teoriaj kaj analizaj kontribuoj de Esperantologio al Lingvistiko kaj aliaj studkampoj?

La 44-a EK, okazonta en 2022 en la Universitato de Kebekio en Montrealo (UQAM), kadre de la 107-a UK, elstarigos la 70-jariĝon de CED per la temo “CED 70-Jara: Bilanco pri la Kontribuoj de Esperantologio al Sociaj, Politikaj kaj Lingvistikaj Fakdebatoj”. La 44-a EK okazos ĵaŭdon, la 11-an de aŭgusto, la tutan tagon, de la 9h00 ĝis la 18h00 EDT (UTC-4). Ĉeforganizas ĝin d-roj Guilherme Fians (Universitato Saint Andrews, Skotlando) kaj Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Kanado). La organizantoj bonvenigas al ĉiuj ĉeesti la prelegojn kaj partopreni la publikan debaton. Aldone al la EK ankaŭ okazos publika kunsido de CED, vendredon, la 12-an de aŭgusto.

Merkredo, Julio 6, 2022 - 20:03

En 2021 la Komitato de UEA akceptis la rekomendojn de la Estraro, Komisiono pri Financo kaj konsilantaj komisiitaj fakuloj, ke la Arkivo de UEA kaj neduoblaĵoj de la Biblioteko Hector Hodler, kiuj troviĝas en la Centra Oficejo (CO) en Roterdamo, estu transdonotaj al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB) en Vieno. La CO ne havis fizikajn kondiĉojn tiajn, kiajn havas profesia institucio kiel ANB por la konservo de tiuj materialoj, nek disponas fakulojn por ilia katalogado kaj traktado.

En la unua semestro de 2022 UEA kaj ANB kompletigis la unuan etapon de tiu laboro, nome la unuan identigon kaj transporton de la materialoj de Roterdamo al Vieno. La transdono okazis surbaze de donackontrakto, kiu certigas la konservadon de la donitaĵoj fare de ANB por ĉiam kaj laŭ la internaciaj normoj adoptitaj por la administrado de palpeblaj moveblaj kulturaj heredaĵoj, kiel estis identigitaj la arkivo kaj ĉiu donacitaj materialoj fare de UEA. Laŭ agnosko de ANB la Arkivo de la UEA estas “mondskale unu el la plej ampleksaj kaj gravaj arkivoj pri Esperanto kaj la internacia Esperanto-movado. ! [...] La UEA-arkivo elstaras per sia abundeco kaj diverseco. Ĝi enhavas arkivaĵojn same kiel ampleksajn kolektojn de afiŝoj, fotoj kaj aŭdvidaj dokumentoj. Tiel ĝi ebligas profundajn kultursciencajn kaj filologiajn esplorojn pri Esperanto”.

Lundo, Julio 4, 2022 - 21:21


UEA estas la plej granda membroasocio de la Esperanto-movado. Ĝi plenumas ege multajn kaj plej diversajn taskojn en diversaj laborkampoj. Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj. Ĉu vi pretas transpreni iun taskon en la Esperanto-movado? Jen la ŝanco!

La laboro ne dependas de loko. Vi povas fari ĝin hejme. Nur bona retkonekto kaj komputilo estas bezonata. La loĝlando ne gravas. Ĉu vi ankaŭ pretus vojaĝi (ekzemple por instrui Esperanton)? Bv. aldoni tiun informon en via kandidatiĝa letero.

Bv. verki kandidatiĝan leteron en kiu vi klarigas viajn motivojn. Pri kiuj laboroj kaj taskoj vi speciale interesiĝas? Bv. mencii en la koncerna letero, ĉu vi deziras labori volontule, ĉu vi ŝatus ricevi honorarion (aŭ alían kompenson, ekz-e senkostan membrecon) aŭ ĉu vi nur interesiĝas pri dungo-rilato. Bv. mencii ankaŭ kiom da horoj vi ŝatus labori por UEA semajne.

Paĝoj