Festeno kun Gejŝo



Kimoto Yasuhiro

“Fuĵi-monto, Gejŝo” stereotipe estis la simboloj de Japanio. Gejŝo, mi devus klarigi enkonduke kio estas tio. Vortaro esperanta klarigas tiel, ke “En japanio, virino profesie disciplinita, por servi festenajn gastojn per sakeo kaj ilin amuzi per dancado, kantado kaj ŝamisenludo.” Ŝamiseno. Gi estas japana tradicia gitaro-simila muzikilo kun tri kordoj.

Geiŝoj estis aperintaj en la Edo-epoko (1603-1867). S-ino Tanaka Yuko, emerita profesoro de Hosei Universitao, rakontas tion en sia libro “La leviĝo kaj falo de japanstila salono-kulturo, geiŝo kaj ludo”. Kaj ĝi pereis komence de la Taisho-epoko (1912-1926). Tiel rakontas ŝi en la libro. Tamen, en Kioto, Tokio kaj kelkaj urboj gejŝoj ankoraŭ troviĝas.

Edo-epokon oni nomas Pax Tokugawana la paco de Tokugaŭa. Ŝoguno (Generalo) Tokugawa Ieyasu finis la batalo-epokon. Daŭris paco, progresis komerco, kulturo, arto kaj ankaŭ lokoj por amuziĝi. Samurajoj kies tasko estis ĉefe bataloj, fariĝis registaroficistoj. Tanaka Yuko mencias, ke dum tia epoko geiŝoj estis aperintaj. En 1853, usonanoj venis en Japanion kun feraj batalŝipoj por malfermi fermitan Japanion. Pax Tokugawana finiĝis. Post la tumulto, aŭ revorucio, Japanio ŝanĝiĝs ĝis la moderna formo. En 1868, nova Japanio naskiĝis. Samtempe fondintoj de nova Japanio, ĉefe de samurajoj, aperis. Dum kaj post la tumulto, gejŝoj estis en la loko. Loko de festeno, loko de komerco, loko de politiko. Jam tempoj ŝanĝiĝis. Jam Japanio estas libera demokratia ŝtato. Tanaka Yuko vidas, ke gejŝo, kiu estas difinita de ŝi mem, pereis.

Gejŝo, la vorto mem sufloras al nin, ke tio estas io alloga tamen multekosta, kio ne povas atingita sen enkonduko de persono jam familiara kaj taŭga por la salono. Do, la obstaklo antaŭ la unua vizito estas alta. Sed la situacio ŝanĝiĝis dank’ al interreto kaj kreditkartosistemo. La celo iĝis facile atingebla sen malfacila procedo. Lastatempe ni du maljnujaj esperantistoj japanaj iom scivolemaj, vizitis la lokon kaj okaze de tiu ŝanco, iom studis kaj pensis. Provu ni raporti tion.

Ni serĉis interrete planon. Trovis unu planon, en Gion, en Kioto, kiu enhavas 2 horojn de manĝado kaj unu gejŝo-kunsidon kontraŭ entute 110000 jenoj. Ni aliĝis rete ĉe agento, kaj atendis la akcepton. Venis akcepto. Ni pagis la kotizon rete per kreditokarto.

La loko por renkontiĝi estis sur la strato “Hanamikozi” antaŭ la japana granda restracio aŭ festenoloko “Ichiriki”, la centra parto de Gion. La stabo gvidis sur la strato suden. Ni atingis la Oĉaya, “Odamoto”. Oĉaya estas loko por festeno kun la servo de gejŝo. Tipe, knabinoj loĝas kaj trejniĝas en la Okiya. Knabino, laŭ la trejnado kaj progreso, fariĝas, gejŝo. Pli precize, la unua grado nomiĝas Maiko. Post pli da trejnado, ŝi fariĝas Gejŝo. En Oĉaja, gejŝo servas festenajn gastojn per sakeo kaj ilin amuzas per dancado. Se vi havas sufiĉe da buĝeto, ankaŭ oni povas venigi kantistinon-gejŝon kaj muzikiloludantinon-gejŝon. Kutime en Oĉaya oni ne kuiras. Manĝaĵojn oni portas el ekster kuirejo. Alia funkcio de Oĉaya estas sendi kien ajn gejŝojn laŭ volo de kliento, ekzemple al festeno en hotelo. Kaj ĉiu kaze monpago al Okiya estas farata de Oĉaya. Ni duope ekmanĝis kaj ekdrinkis. Baldaŭ poste aperis la Maiko. La stabo prezentis la Maikon al ni. Ne multe ni konversaciis kun ŝi. Ŝi estas 17 jaraĝa. Unue estis la danco kun KD-muziko Gionkouta. Ĝi estas normo de tiu ĉi situacio. La kanto priskribas scenejojn amindajn de Gion laŭ kvar sezonoj.

Nuntempe ne multaj knabinoj celas la profesion ĉi tian, kiu subtenas malnovan japanan tradician kulturon. La klientoj malpliiĝis, kaj dum la kovim-pandemio estis pli da malkresko. Des pli malpliiĝis laborantinoj gejŝoj. Aliflanke, grupoj de eksterlandaj turistoj multiĝis. Ni nur esperas, ke tiu speco de mondo, kie la japana tradicia kulturo estas heredita, neniam formortos. Fininte tiun ĉi malgarandan festenon kun gejŝo ni donis al ŝi kuraĝigajn vortojn.

La kanto Gion Kouta
https://www.youtube.com/watch?v=LQoYQ7Kqd-s
La ludo Konpira Fune Fune
https://www.youtube.com/watch?v=Tv0y8asP-lM