|
Vendredo, Septembro 20, 2024 - 16:41
195 | Raporto pri antaŭkongresa ekskurso (AK2) |
|
Merkredo, Septembro 11, 2024 - 20:15
|
|
Mardo, Septembro 10, 2024 - 14:39
KAEST estas la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. En 2024 KAEST estas i.a. subtenata de UEA kaj ĝia ĉeftemo estas “Esperanto kaj lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala realo”. Pro la subteno de UEA individuaj membroj de UEA/TEJO ĝuas rabaton dum aliĝo. Sufiĉas dum la aliĝo informi vian UEA-kodon! La dua aliĝperiodo daŭros ĝis la 13-a de septembro. Por aliĝi vizitu https://kaest.ikso.net. Kaj se vi pretas gvidi programeron (ekz-e prelegi, gvidi seminarion, trejnadon aŭ diskuton), pliriĉigu la programon per la programproponilo: mallonge.net/programproponokaest2024. |
|
Mardo, Septembro 10, 2024 - 11:34
La premio Onisaburo Deguchi estis fondita en 1987, okaze de la Centjara Jubileo de Esperanto, kaj tiel titolita honore al la japano Deguĉi Onisaburo, kunfondinto de la Oomoto-movado, kiu en 1923 enkondukis en sian agadon Esperanton kiel internacian komunikilon por la disvastigo de la ideoj pri universala homamo kaj monda paco. Spegule al la ideoj de Zamenhof kaj Deguĉi la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo. Pri la aljuĝo respondecas sola la Estraro de UEA laŭ specifa regularo. Ĉi-jare la elekto ne estis facila: estis multaj meritoplenaj kandidatoj kaj fine la Estraro de UEA decidis elekti du meritoplenajn aktivulojn. La premio Deguĉi por 2024 estas aljuĝita al Mramba Simba Nyamkinda (Tanzanio) kaj Ilia Sumilfia Dewi (Indonezio). |
|
Sabato, Augusto 24, 2024 - 23:18
Renato CORSETTI taskigis min, Françoise NOIREAU, instrui por komencantoj de afrika universitato unue per Zomo (Zoom). La duan jaron, mi utiligis Vacapon (WhatsApp), kaj la aliĝantoj venis pli kaj pli de aliaj afrikaj landoj. Tiel kreiĝis la fakultato pri lingvoj, Esperanto kaj interlingvistiko kun Renato CORSETTI kiel direktoro kaj Aĥmad Mamduhi kiel ĉefa helpanto de ILEI. La tuto estas komuna projekto de UEC, UEA kaj ILEI. Universitata kadro • Registrilo: |
|
Vendredo, Augusto 23, 2024 - 22:29
171 | Universala Kongreso, Unuafoje en Afriko. Reve kaj Reale |
|
Merkredo, Augusto 14, 2024 - 10:54
La 854 kongresanoj de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), venintaj el 65 landoj al Aruŝo, Tanzanio, inter la 3-a kaj 10-a de aŭgusto 2024, traktis la temon "Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo". La partoprenantoj de la kongreso ne nur diskutis la temon, sed samtempe prezentis modelon por pli bona mondo, en kiu homoj el multaj diversaj landoj povas pace kunvivi kaj interkomuniki sen tradukistoj per la internacia lingvo Esperanto, kiun ĉiuj kongresanoj parolas. Kun ĝojo la partoprenantoj konstatas, ke tiu unua Universala Kongreso en Afriko plene sukcesis. Ĝi pruvis, ke en Afriko la movado por neŭtrala internacia lingvo, nome Esperanto, estas vigla; ke ĝi aktivas en multaj landoj de la afrika kontinento; kaj ke la afrikaj esperantistoj liveras valoran kontribuon al la universaleco de la tutmonda Esperanto-movado. Kun sama ĝojo la partoprenantoj observas, ke multaj junaj homoj en afrikaj landoj lernas Esperanton en kursoj kaj ke en multaj afrikaj landoj estas planite organizi pli da kursoj por ebligi al pli da homoj personajn internaciajn kontaktojn per Esperanto. |
|
Merkredo, Augusto 14, 2024 - 10:51
La partoprenantoj de la 57-a Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), okazinta hibride – ĉeeste en Maceió, Brazilo, kun 27 partoprenatoj, kaj virtuale kun 57 partoprenantoj el 27 landoj tra la mondo – de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2024, kun la ĉeftemo "Esperanto por justa edukado", KONSCIANTE pri la fundamenta rolo de edukado en konstruado de pli justa kaj pli paca estonteco, kaj rekonante la gravecon de promocio de interkulturaj komunikado kaj interkompreno inter popoloj, |
|
Sabato, Augusto 10, 2024 - 11:48
|
Abonantoj jam povas elŝuti la oktobran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: 

• Françoise Noireau
Abonantoj jam povas elŝuti la septembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita:
En 2024 Esperanto-Asocio de Britio gajnis la premion Infanlibro de la Jaro en la Belartaj Konkursoj de UEA pro la libro Doktoro Zamenhof kaj la lingvo de espero, pro kio EAB rajtas je premio de 546 €. Nome de EAB la eldonisto Tim Owen decidis donaci tiun premion al la Fondaĵo Afriko por subteni la distribuadon de libroj al Afriko.