Merkredo, Junio 22, 2022 - 13:36

Abonantoj jam povas elŝuti la juli-aŭgustan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la juli-aŭgusta numero:
147 | Malferme: Pluraj historiaj jarkolektoj de la revuo Esperanto estas elŝuteblaj!
148 | La spirito de Esperanto en Unuiĝintaj Nacioj
149 | Landa agado: Eirenefest – festivalo de la libro por la paco kaj kontraŭ la perforto

Mardo, Junio 21, 2022 - 13:22


Tutmonda Arbo-Plantado (TAP) estas kampanjo de UEA komenciĝinta fine de 2020 kun la celo plantigi minimume 1000 arbojn ĝis 2030 en ĉiuj kontinentoj. TAP ekis okaze de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj ĝia celo ligiĝas al la Tagordo 2030 de UN rilate la 17 Celojn por Daŭripova Evoluigo. Pri TAP aperis artikoloj en la revuo Esperanto, oficiala partnero de la kampanjo, kaj raporto pri la unua jaro 2021 (ĉiuj estas kuraĝigataj legi ĝin): https://uea.org/l/teko/komitataj/Tutmonda_Arbo-Plantado_Raporto_2021.pdf.

En 2021 jam ĉ. 700 arboj estis plantitaj de esperantistoj kaj amikoj kadre de TAP. Pri la kampanjo okazis interŝanĝoj kun aktivuloj de ILEI, AVE, la Esperanto-urbo Herzberg am Harz kaj esperantistoj tutmonde. En 2022 TAP havas la celon daŭre kunlabori kun individuoj, sed ankaŭ kun grupoj, kiuj potencialigas la atingojn de la kampanjo. Se vi mem plantis arbojn, sciigu la organizantojn de la kampanjo (detalojn ĉe la raporto). Se vi povas donaci por plantigi arbojn, viaj donacoj bonvenas al la Fondaĵo Klimato: http://uea.org/alighoj/donacoj/co2.

Mardo, Junio 14, 2022 - 13:39

La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 107-a Universala Kongreso, kiu okazos en Montrealo (6-13 aŭgusto, antaŭkongreso 2-5 aŭgusto, postkongreso 13-16 aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: http://tinyurl.com/volontuloj2022. Bv. noti, ke nia buĝeto estas tre limigita kaj ke ni bedaŭrinde ne povos pagi al volontuloj aŭ plene subvencii la partoprenon. Subvencio por ĉeesti la UK-on estos havebla per la fondaĵo "Partoprenu UK-on". Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.

Kondiĉoj por ĝui la subvencion estas:

1) Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2021 kaj en 2022;
2) Vi pretas ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK (plenigu la volontula formularon supre);
3) Vi aldone plenigas la jenan formularon ĝis la 30-a de junio 2022: formularo por subvencipeti al Fondaĵo “Patroprenu UK-on”.

Sabato, Junio 11, 2022 - 11:46

Georgo Handzlik ludas kun la publiko per sia amuza movadeca kanto "Dek klubanoj", en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Comillas (Kantabrio) de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022.

Lundo, Junio 6, 2022 - 20:43

Laŭ lastatempa pritakso de Unuiĝintaj Nacioj, la nombro de rifuĝintoj kaj dislokitaj personoj en la mondo nun superas 100 milionojn. Tio estas pli ol iam ajn antaŭe. Ili troviĝas en ĉiuj mondopartoj – ekzemple en Eritreo kaj Etiopio, en Jemeno kaj Sirio, en Mianmaro, en Kolombio, en Ukrainio kaj en ties najbaraj landoj. Oni fuĝas pro persekutoj (raso, religio, nacieco, socia identeco), militoj kaj naturaj katastrofoj. Oni ofte fuĝas sen mono, sen nutraĵoj, kaj al lokoj sen sanaj servoj, sen edukado, sen konata lingvo. Tiuj elradikigoj ne nur kaŭzas nuntempajn personajn katastrofojn, sed montras al akumuliĝantaj estontaj problemoj.

Universala Esperanto-Asocio, kiel tutmonda neregistara organizo, memorigas, ke sekureco estas fundamenta homa rajto, kaj ke rifuĝintoj estas inter la plej vundeblaj homoj tiurilate. La Konvencio pri Rifuĝintoj, de 1951, konfirmas la bazajn rajtojn al laboro, loĝado, edukado, asistado, aliro al dokumentoj kaj al justeco. Sed eĉ en plej bonaj cirkonstancoj la nombro de rifuĝintoj tra la mondo superas la kapablon de la ŝtatoj (kiuj ofte mem kulpas pro la problemo) prizorgi ilin kaj garantii iliajn rajtojn. Inter la pluraj malfacilaĵoj por plene aliri tiujn rajtojn, estas lingvaj baroj.

Dimanĉo, Junio 5, 2022 - 12:28

Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, MONATO kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos 4-monatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj senpagan membriĝon al TEJO dum unu jaro se vi loĝas en unu el la koncernaj landoj*. Monato estas ĉiumonata magazino fondita en 1979 de Stefan Maul kaj raportas pri nuntempaĵoj el ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estas presata en Belgio kaj havas legantojn en 65 landoj. Monato estas ekzemplo de civitana ĵurnalismo, ĉar por ĝi raportas nur korespondantoj el la lando mem, kiuj do bone konas la lokan situacion.

La sugestitaj temoj por kontribuoj estas:

• Malfacilas esti najbaro de potenca (granda) lando.
• Ĵurnalismo kaj libero en via lando.
• Aktivismo pri indiĝenaj, homaj, aŭ lingvaj rajtoj en via lando.

Vendredo, Majo 27, 2022 - 21:43

Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, parolas ĝenerale pri la konkurso, kadre de la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Comillas de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo.

Merkredo, Majo 25, 2022 - 13:23

Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la junia numero:
123 | Kelkaj demandoj al So Jinsu
128 | Greziljono sepdekjara!
129 | Oficiala Informilo

Dimanĉo, Majo 22, 2022 - 22:22

Lorenzo Noguero prelegas pri la unu kompleta ŝipvojaĝo ĉirkaŭ la mondo, en la 80a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Comillas en 2022.

Paĝoj