Esperanto kaj esperantistoj (daŭrigo)
• Mulele Mbassa
Kion fari por helpi kaj savi la kreskantan grenon? Ni proponas, ke UEA nun okulorigardu la estontajn esperantistojn kaj kreu strategion, kiu veku intereson ĉe la junaj esperantistoj ŝati la lingvon; ankaŭ UEA trovu pli da eblo servi kaj flegi ilin. UEA ne nur konsideru la statistikon pri la parolantoj de la lingvo, sed ankaŭ atentu la novbakitajn esperantistojn en la kluboj/grupoj kaj asocioj, kiuj aniĝas aŭ membriĝas, por ilin progresigi.
Korespondamikoj estas bezonataj!
UEA starigu kampanjon por parigi korespondamikojn; la ideo povus esti ridinda fakto en oreloj de la legantoj, kiuj eble povas trakti la aferon en simpla maniero; tamen gravas, kiam ĝin oni traktos pozitive! Esperanto estas lingvo, kiu kunligas la homojn el la tutmondaj regionoj. Ne ĉiuj havas tiun eblon. Kial mi venigas ĉi tiun ideon antaŭ vi? Ĉar preskaŭ ĉie oni plendas aŭ pro manko de korespondantoj, aŭ pro rezigno pri eltiriĝo de la amika korespondado kun esperantistoj el iuj landoj aŭ por eviti monpetantojn. Se vi bone komprenis min, ĉu tio kongruas kun la ideo por gefratiĝo en la mondo per Esperanto? Imagu, ke estas komencantoj ĉie, kiuj arde deziras trovi amikon/inon el eksterlando por lia/ŝia lingva koresponda ekzercado, sed bedaŭrinde mankas korespondantoj por li/ŝi. Ĉu tio ne estas afero malesperiga? Kion fari? Ni profunde pripensu la aferon kaj juĝu home! La mondo estas plena je malfacilaĵoj, kiujn la homoj renkontas; dume la sorto homa estas kreita kun kapablo de pensado pri io dum iom da tempo, oni ĝemas, afliktiĝas, ĉagreniĝas, turmentiĝas, ploras, zorgas pri io, amas, decidas ktp. Tiam oni bezonas amikan akompanon, ĉu ne?
Pri korespondado: inter amikaj korespondantoj la ĉefa parto de la mesaĝoj estas el rakontoj pri travivaĵoj kaj foje eblas, ke oni legas peton pri mono aŭ io alia. Tiel evidentiĝas, ke la petantoj ne mankas inter la amikoj-korespondantoj; pro tio la petatoj ne konsideru neglekti la peton aŭ la petanton, sen esplori la bazan kondiĉon kaŭzitan de tio. Poste oni decidu ĉu helpi aŭ ne! Ĉar la petoj ne devigas la petiton donaci ion sen sia volo, oni donacas libervole. La petoj pri la mono aŭ io alia ne supozeblus esti kiel ĉantaĝo inter la korespondantoj; sed unue oni povus morale trakti la afe-
ron; poste oni volonte agu kun la petinto per jesa respondo aŭ ne; gravas aŭskulti, diskuti, decidi, tamen ne rompu vian korespondadon kun la
amiko pro monpetado, ĉar la korespondado ne celas kontentigi iun per mondonaco.
Mi proponas starigi kampanjon por faciligi la kreadon de paroj de korespondaj amikoj. La propono parte povas esti konfuza kaj mirigus multajn esperantistojn, kiuj pensas, ke la servo jam ekzistas kaj funkcias: ekzemple la perkoresponda servo mond-
skala, koresponda servo universala, www.edukado.net k.s., efektive la servoj jam estas starigitaj kaj funkcias; ĉu bone? Sed fakto estas la malŝato korespondi; ĝi jam kovris la koron de esperantistoj ne korespondi.
Por komenci ĉi kampanjon pri korespondaj amikoj, ĉiu leganto sciigu al sia plej proksima konatulo jene: trovu amikon, instruu Esperanton al li/ŝi kaj korespondu.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la septembra numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.