Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj 70-jara

Prof. J. W. Haazen
Okaze de la 70-jara ekzisto de la "Deklaracio pri Homaj Rajtoj" dirindas ke tiu ĉi ĉarto meritas nian plej grandan atenton. Tamen kelkaj observantoj levas la demandon kial la Deklaracio ĉefe citas "rajtojn" kaj preskaŭ ne parolas pri "devoj" aŭ "respondecoj". Ĉu respondecoj estas malpli gravaj, malpli valoraj? Ĉu "rajtoj" kaj "devoj" ne kongruas en la vivo kiel enspiro kaj elspiro, tago kaj nokto, doni kaj ricevi, varmo / malvarmo k.t.p., konforme al la leĝo de l' dualismo kiu celas al ekvilibro en la naturo? Kial la hodiaŭa socio ĝenerale parolas pri "rajtoj" multe pli ol pri "devoj"? El psikologia vidpunkto tia pensmaniero estas "introverta", "egocentra" (-), kontraŭe al "ekstroverta" sinteno (+) karakterizita de komprenemo pri respondecoj aŭ "devoj". Komprenante la valoron de "homaj devoj" oni montras intereson pri individuaj kaj sociaj bezonoj kaj pri la neceso de harmonio kaj paco en la mondo. Se la "Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj" ne sufiĉe substrekas la valoron de "homaj devoj" - malgraŭ la opinio de kelkaj juristoj - la ĉarto, pro manko de grava morala aspekto, ŝajnas al mi ne ekvilibra.

Foto de Anna Striganova