Esperanto kaj esperantistoj
• Mulele Mbassa
Esperantistoj en Bunda (Tanzanio)
La genia ideo de d-ro L. L. Zamenhof krei Esperanton kiel pontolingvon por la homaro ne estis fakto simpla kaj facile kredebla ago por altiri atenton de la homoj el la tuta mondo, ke ili kuniĝu por lerni la lingvon kaj ĝin uzi por interkomunikado, sen antaŭvido pri avantaĝo de la lingvo mem.
La lingvo havas vivon kaj kreskas same kiel semo semita sur la terkampo. Antaŭ la semado la semanto (kultivisto) zorgeme laboras pri preparado de la kampo, kulturas por moligi la grundon, semas, akvumas, sterkas, ŝovelas, flegas la planton kontraŭ la maltaŭgaj insektoj kaj atendas ĝis maturiĝo de la rikolto. Post tio la kultivisto rikoltas la grenojn en la ĝus-
ta tempo kaj ilin konservas en la grenejo. Tiel samas ankaŭ la procedoj de la lingvokresko. La lingvo bezonas vivkreskon, prosperon ene de la homa komunumo, kaj akcepto de ĝi en la ŝtata administrejo gravas! La lernado de la lingvo ne estas simpla fakto, ĝi bezonas kostojn, postulas tempon, instruiston, lernomaterialon, koston por la Esperan-to-kursoj/seminario, kongresoj ktp.
Neniu volas perdi tempon kaj malprofiti el senutila projekto, pro tio antaŭ ol eniri en iun ajn projekton, la saĝulo antaŭvidas pri la estonta rezulto por ĝia efikeco kaj la utileco de la starigota projekto.
Kion mi volas diri? Mi komparas d-ron Zamenhof kun saĝa semisto, kiu antaŭ ol eklabori pri la projekto, faris kalkulon, kiu devus esti profitdona. La kreo de la Esperanta lingvo ne similas al iu alia lingvaĵo; Esperanto kunportas guston de la amo reciproka! Krom tio la lingvo koncernas bezonon de la homaro; ĝi alportas solvon de la lingva problemo, kaj Esperanto ankoraŭ enhavas eĉ familianiĝon, gefratiĝon ktp.
Esperanto diferencas de la aliaj lingvoj pro sia humana strukturo, kiu ne troviĝas en iu ajn mondlingvo, sed nur en Esperanto kaj tio estas la kaŝita trezoro, trovata en ĝi.
Esperanto kunligas la homojn el la tuta mondo kaj tiel evidentiĝas, ke la lingvo estas unika kaj universala, kaj indas nomi ĝin la internacia lingvo.
D-ro Zamenhof konstruis pramon kaj dungis esperantistojn por remi en ĝi, kaj ĉiam senlace transirigi la neesperantistojn, por ke ili alvenu al la Esperanta urbo Esperantujo per la pramo Esperanto. Pro tio ĉiu esperantisto volonte forte laboras, por ke ĝi kune kun la pasaĝeraj transportatoj atingu sekure la bordon. Sed nun mi miregas aŭdi pri enuo de la junuloj, ke ili ne ŝatas lerni Esperanton pro manko de profitdona rezulto post lingvolernado. Krom tio bedaŭrinde estas ankaŭ alia fenomeno: esperantistoj, kiuj jam perdis intereson esti (resti) esperantistoj aŭ korespondi; eĉ aliaj aparte klasigas la landojn, kie indas havi korespondantojn aŭ ne, kaj la ceteraj landoj estas konsiderataj, ke la tieaj esperantistoj estas nur monserĉantoj kaj ilia celo estas nur monpetado. La esprimo estas ŝoka kaj pezas al la adresitoj. Kaŭze de tio la nombro de la esperantistoj malaltiĝas kaj aliaj rezignas kaj perdas la emon esperantistiĝi. Imagu, ke ĉiufoje oni esperantistiĝas kaj deziras havi amikan rilaton, trovi korespondantojn, partopreni en Esperanto-aranĝoj/eventoj, sed por ili mankas eblo pagi por E-aranĝoj/eventoj. Aliokaze mankas la korespondantoj por la kompatindaj amikoj el la landoj pro evitado de la monpetantoj. “Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj”. Ni profunde pripensu pri la afero, por ke ne perdiĝu la sennombraj esperantistoj, kiuj silente forlasas la movadon.
Kion fari por helpi kaj savi la kreskantan grenon?
Tion vi legos morgaŭ.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la julia-aŭgusta numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.