La vizaĝoj de TEM-oj

Mikaelo Bronŝtejn

La esperantistoj de la antikva rusa urbo Tiĥvin ja havas sperton pri allogaj kaj programriĉaj amasaj aranĝoj. La unua el tiuj estis SEJT (Sovetia Esperantista Junulara Tendaro), organizita en 1976 malgraŭ malpermeso de tiamaj oficialuloj; ĝi kunvenigis pli ol 250 gejunuloj el ĉiuj regionoj de Sovetio – de Kamĉatko ĝis la Ĉebaltiaj respublikoj. Sekvis longa paŭzo, sed ekde 1999 la renkontiĝoj en Tiĥvin iĝis pli-malpli regulaj kaj internaciaj, akirinte en 2009 la nomon “Tiĥvinaj Esperanto – Metiejoj” (TEMoj).

Efektive, la tradician kernon de la programo formas diversaj metiejoj, gvidataj de fakuloj: lingva, movada, traduka, komputika, kanta, danca, pentroarta, kelkaj sportaj ktp. Aparte interesa montris sin Vivo-metiejo, kie famaj personoj rakontas pri siaj vivospertoj kaj respondas al abunda demandaro de la publiko. La programon digne kompletigas festoj kaj ludoj, koncertoj de famaj artistoj kaj de esperantaj bardoj, ekskursoj al la urbaj vidindaĵoj kaj al proksimdistancaj urboj – Velikij Novgorod, Vologda k.a. Ankaŭ la proksima Sankt-Peterburgo logas resti por kelktaga umado antaŭ aŭ post TEMoj.

Sed, kompreneble, la plej grava riĉaĵo de la programo estas homoj. La amika kaj amikema kolektivo de Tiĥvina Esperanto-Klubo havas bonajn ligojn kun la rusiaj esperantistoj kaj kun multaj alilandaj adeptoj de la lingvo internacia. Tial venas en nian amikan rondon nur bonaj homoj. Simple - rigardu la helajn vizaĝojn de TEMoj-2014 - eble tio vekos vian deziron aliĝi al ni por TEMoj-2019 ĉe http://temoj2019.online