Kulturo
|
Mardo, Majo 7, 2019 - 18:21
• Humphrey Tonkin |
|
Merkredo, Majo 1, 2019 - 19:31
• Julian Modest Mi neniam forgesos Nikola Aleksiev, unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj. Mi memoras, ke unuan fojon mi vidis lin en 1962. Tiam mi estis dekjara. Mia patro, Ilia Mihalkov, kiu estis esperantisto, regule partoprenis en la kunvenoj de sofiaj esperantistoj, kiuj tiam okazis en klubejo sur bulvardo Tolbuhin, nun Vasil Levski. Foje-foje kun la patro mi estis dum la kunvenoj. Tie mi vidis unuan fojon Nikola Aleksiev. Li parolis al la ĉeestantoj klare, flue, elokvente Esperante. Tiam mi revis, ke iam, kiam mi bone ellernos la lingvon, mi ŝatus paroli kiel li. |
|
Lundo, Marto 18, 2019 - 23:37
• Gallardo Marc
Kune kun la flago kaj la verda stelo, nia himno estas unu el la ĉefaj simboloj de nia movado. Ĝi meritas pli ol simplan pianan akompanadon. Ni planas orkestri ĝin, sen ŝanĝi notojn aŭ vortojn, per latun-, kord- kaj frapinstrumentoj, kiuj donos al ĝi amplekson neniam konatan. |
|
Lundo, Marto 11, 2019 - 18:13
Revuo Esperanto: Laŭ la informo el Esperanta Vikipedio vi ellernis Esperanton en 1970. Kio instigis vin tion fari? P.J.: Jes, en 1970 mi lernis en la 9-a klaso de mezlernejo en Molėtai. Tiam en septembro en la lernejo aperis nova instruisto de la litovaj lingvo kaj literaturo Balys Matiukas, kiu estis esperantisto kaj anoncis pri fakultativa instruado de Esperanto. Mi iris tien pro simpla scivolemo, ĉar ĝis tiam mi aŭdis absolute nenion pri Esperanto. Mi ne tuj kaptiĝis, ĉar la instruado ne estis interesa kaj pri la Esperanto-movado al ni oni ne rakontis. Kompreneble, tiutempe en la soveta Litovio tio ne estis ŝatata temo. |
|
Lundo, Februaro 25, 2019 - 21:36
• Rob Moerbeek |
|
Lundo, Februaro 18, 2019 - 20:32
• Michela Lipari Andrea Bocelli estas tutmonde konata itala kantisto (blinda). Ni kuraĝis rekte kontakti lin kaj sendis ligon al Youtube, kie estas auskultebla la esprantigo de lia fama kanzono “Con te partirò” [kun vi mi forveturos]. |
|
Dimanĉo, Februaro 17, 2019 - 20:08
• Wu Guojiang Pri la libro Kritika Biografio de Song YunshengLastatempe estas legebla nova ĉinlingva libro, kiu nomiĝas Kritika Biografio de Song Yunsheng, en nemalmultaj bibliotekoj en Ĉinio. S-ro Song naskiĝis la 5-an de aprilo 1943. Li povoscias kvar eksterlandajn lingvojn: anglan, rusan, japanan kaj Esperanton. Per ili li prezentis amason da eksterlandaj kulturoj al Ĉinio. Ĝis nun li jam verkis, tradukis, ĉefkompilis kaj eldonis pli ol 100 librojn koncernajn al literaturo, eknomio, eduko kaj tiel plu. |
|
Sabato, Januaro 12, 2019 - 18:19
• Tim Owen |
|
Ĵaŭdo, Decembro 27, 2018 - 19:17
• Liven Dek
|
|
Dimanĉo, Decembro 9, 2018 - 08:50
|
Per la forpaso de Marjorie Boulton, la Esperanto-literaturo perdis unu el siaj plej elstaraj figuroj kaj la Esperanto-movado unu el siaj plej sindonaj aktivuloj. Ŝi naskiĝis en 1924 en Teddington, urbo apud Londono, en senpretenda familio kaj dum internacie malfacila ekonomia periodo; ŝi kreskis ĉefe en norda Anglio, kien la familio baldaŭ migris. Studema kaj impresiĝema knabino, sola infano, kiu vas-te legis kaj komencis verki ekde frua aĝo, ŝi venis sub la pozitivan influon de lerta literatura instruisto, kiu helpis ŝin kandidatiĝi al la Kolegio Somerville, tiutempe unu el tri virinaj kolegioj en la Oksforda Universitato. La Kolegio donis malavaran stipendion. En Oksfordo, bastiono de klasa privilegio, kiu tiutempe nur paŝete ekmalfermis sin al tiuj, al kiuj mankis tiaj avantaĝoj, la modesta knabino ne nur elstaris kiel studento sed ankaŭ verkadis talentan anglalingvan poezion, kiu estis kolektita nur du jarojn post ŝia diplomiĝo en propra libro, Preliminaries (antaŭpreparoj).
Nia himno plenumita de lirika kantistino, subtenita de simfonia orkestro, ĉu vi povas imagi? Ni faros tion!
La Redakcio de la revuo Esperanto ĉi-numere intervjuas la konatan litovan esperantiston Povilas Jegorovas.



Ja kadre de la Belartaj Konkursoj 2018 la nombro da konkursaĵoj ricevitaj – entute 134 – rekordis, kun konsiderinda diferenco, se kompari ĝin kun la nombro da verkoj konkursintaj en la lastaj 30 jaroj. La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA esprimas la grandan ĝojon tiukaŭze spertitan de la gvida BK-skipo kaj instigas beletremulojn superi tiun rekordon konkursante per altkvalitaj verkoj en ĉi nova okazigo de tiu kultura evento, unu el la jam tradiciaj kaj plej ŝatataj en Esperantujo. La rezultojn oni anoncos kadre de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio (Finnlando).