Prezento de Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaj Kolektantoj (ELF/AREK) partnere Kun Esperanto-Numismatika Asocio (ENA) por la Virtuala Movada Foiro (ViMF).
Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): https://vk.mondafest.net
• Sara Spanò
Hodiaŭ, la 11-a de julio, estas la naskiĝdatreveno de la ruman-hungara verkistino, redaktorino kaj pupteatra aktorino Júlia Sigmond, forpasinta ĉi-jare, pro la nuntempa pandemio, la 23-an de marto.
Ŝia lasta naskiĝdatreveno, pasintjare, estis la 90-a, kaj "90" estas la titolo de la lasta rakontkolekto kiun ŝi publikigis (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9751): ĝin konsistigas mallongaj rakontoj, leteroj, memoroj, pripensoj, kiuj mozaike skizas multfacetan portreton de la Aŭtorino.
Kiel eta omaĝo en la tago de ŝia naskiĝdatreveno, en la 11-a tago de julio, en la suba ludlisto disponeblas 11 sonregistritaj rakontoj el "90": https://soundcloud.com/saraspano/sets/julia-sigmond-rakontkolekto-90/s-u8eiSfWfwkv
Voĉlegis por vi, kaj voĉlegos pliajn dum la venontaj semajnoj, Sara Spanò.
Aŭskultu ilin por interkonatiĝi kun Júlia, kun fragmentoj de ŝia vivo, kun ŝiaj pensoj; aŭskultu ilin por vidi la mondon tra la speciala prismo de ŝia verkado
Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen kaj Stano Marček decidis donaci al la esperantistaro, en tiu ĉi malfacila tempo, kiam multaj el ni devas esti hejme, novan Aŭskultejon, kie oni povas trovi libere aŭskulteblajn sonlibrojn kaj kantojn: https://t1p.de/auskultejo1
Vi jam povas aŭskulti La Neĝan blovadon de Aleksander Puŝkin, La Strangan Butikon de Raymond Schwartz, fabelojn de fratoj Grimm kaj de Andersen kaj multajn aliajn tekstojn kaj kantojn.
UEA lanĉis la sonlibron “Vi estas mia heroo” (https://youtu.be/piFWPLjglCg) kiel tre speciala kaj kortuŝa okazaĵo de #mondafest2020! Ĝi aperis la 3-an de julio kiel simbola omaĝo al la 49-a Internacia Infana Kongreseto, planita por okazi en Montrealo kaj nuligita pro la pandemio. Ankaŭ ĝi estas la unua en serio de sonlibroj, kiujn UEA preparas en kunlaboro kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) por diskonigo de literaturo en Esperanto al blinduloj.
Vendrede, la 26-an de junio 2020
09:00 – 13:00 : UTC
Virtuale per Zomo (Zoom) interrete [klaku por aliĝi]
Okaze de la Tago de Azio kaj Oceanio, Akademio Literatura de Esperanto elektis kelkajn librojn mendeblajn tra la libroservo de UEA. Tiu ĉi tago estas bona okazo por koni tiujn mondopartojn ankaǔ laǔ literatura vidpunkto. Akademio Literatura de Esperanto elektis kaj prozajn kaj poeziajn, sed, kompreneble, en la katalogo de UEA troviĝas pluraj aliaj verkoj kaj ni volonte invitas malkovri ilin.
Skolta Esperanto-Ligo (SEL), internacia faka asocio fondita en 1918 kaj kunlaboranta kun UEA, decidis fari senpaga la jaran membrecon. La estraro konsideras, ke la Ligo kalkulas je multaj volontuloj kaj la nuntempe disponeblaj rimedoj povas kovri la kostojn de la baza agado. La membroj povos pagi por aldonaj servoj, je la kosto. Por difinitaj agadoj kaj konkreta bezono oni starigos kampanjon por kolektado de laŭcelaj rimedoj.
(3,00 €) Kia estus la nuna Eŭropo sen EU? (How would Europe look today if there were no EU?) Sub eldono de EEU kaj redakto de Zlatko Tišljar tiu 231-paĝa impona verko kunigas la diverstemajn prelegojn de la Eŭropa Konferenco de Triesto en 2012, okazintaj en Esperanto kaj aliaj lingvoj. Produnda, provoka kaj eĉ profeta, ĝi estas leginda kaj ekzemplo de uzo de Esperanto por unuiĝo de popoloj. En la jaro, kiam la Deklaro de Schuman 70-jariĝas, ĝi estas perfekta legrekomendo: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9649. Akiru nun: nur 3,00 € kaj sesona rabato ekde 3 ekzempleroj. Bonan legadon!