Intervjuo kun Povilas Jegorovas

La Redakcio de la revuo Esperanto ĉi-numere intervjuas la konatan li­tovan esperantiston Povilas Jegorovas.

Revuo Esperanto: Laŭ la informo el Esperanta Vikipedio vi ellernis Esperanton en 1970. Kio instigis vin tion fari?

P.J.: Jes, en 1970 mi lernis en la 9-a kla­so de mezlernejo en Molėtai. Tiam en septembro en la lernejo aperis no­­va instruisto de la litovaj lingvo kaj literatu­ro Balys Matiukas, kiu es­tis es­perantisto kaj anoncis pri fakul­tati­va in­struado de Esperanto. Mi iris ti­en pro simpla scivolemo, ĉar ĝis ti­am mi aŭdis ab­so­lute nenion pri Es­peranto. Mi ne tuj kaptiĝis, ĉar la ins­truado ne estis in­tere­sa kaj pri la Espe­ranto-movado al ni oni ne rakon­tis. Kompreneble, tiu­tempe en la so­veta Litovio tio ne estis ŝatata te­mo. Dank’ al la instruisto mi vintre de 1971 en Panevėžys partoprenis tutres­publikan kunflugon de lernantoj, kiuj studis Es­peranton fakultative. Tie par­toprenis multaj tiutempaj Espe­ranto ve­te­ranoj de Litovio kaj tiam mi iom kaptiĝis. Tamen definitive mi en­sor­biĝis en Espe­ranton kaj la movadon nur so­me­re de 1972, kiam mi denove dank’ al la instruisto povis partopreni SEJT-on (Sovetian esperantistan junu­la­ran tendaron) en Apudmoskvo. Tie mi ko­na­ti­ĝis kun la ĉefaj gravuloj de la tut­sove­tia Esperanto-movado, konvin­kiĝis, ke Es­peranto bonege funkcias, ekparolis mem kaj, plej grave, mi komprenis kio estas la Esperanto-movado kaj la ĉefa ideo de esperantismo. Nome la ideo de Es­pe­ranto por mi ĉiam estis multe pli grava, ol la lingvo mem. Tiam mi kom­prenis, ke Esperanto estas afero de mia tuta vivo.

Revuo Esperanto: Vi diplomiĝis en universitato kun temo rilata al Espe­ranto. Ĉu vi povas iom rakonti pri tio?

P.J.: En 1973 mi finis la mez­ler­nejon kaj eniris studi en la Juran fakultaton de la Vil­niusa universitato. Mi tuj ali­ĝis al la ju­­nu-lara Esperanto-klubo „Juneco“, kiu fun­kciis en la urbo. Ki­am venis la tempo por kursaj kaj dip­lomaj verkoj mi elek­tis temon ne el la proponata lis­to, sed proponis verki diplomprojekton laŭ la temo „In­ternacia jura statuso de Uni­versala Espe­ranto-Asocio“ kaj ĝi estis akcep­tita. Do, mi multe interesiĝis pri UEA (eĉ kun Ivo Lapenna korespon­dis, tamen li ti­am jam ne plu estis pre­zidanto de UEA) kaj verkis tiun pro­jekton kaj per­fekte ĝin defendis. Mi dum la studjaroj jam tre aktivis en la mo­vado, tuj fariĝis prezidanto de la ju­nulara Esperanto-klubo „Juneco“ kaj en 1976 – sekretario de la neoficiala kaj eksterleĝa SEJM (So­vetia esperantista junulara movado). La scienca gvidanto de la diplomverko es­tis sciencisto prof. habil. d-ro Pra­nas Kūris, kiu estis tre konata kaj estis preskaŭ la sola specialis­to pri inter­nacia juro en la tiutempa Li­tovio. Li ege subtenis mian laboron kaj mult­foje helpis en la vivo. Oni po­vasdi­ri, ke mi ĉefe dank’ al li post la fino de universitato fariĝis advokato en Kau­nas. Tuj li faris grandan karieron – fa­riĝis ministro pri justico de la soveta Litovio, post la sendependiĝo de Lito­vio li fariĝis ministro de justico de la jam sendependa Litovio, poste es­tis pre­­zidanto de la Litovia Supera Kortu­mo, poste li estis ambasadoro de Lito­vio en la beneluksaj landoj (Belgio, Ne­­derlando, Luksemburgo) kaj fine li estis juĝisto en la Eŭropa kortumo de Homaj rajtoj. Mi kun li ĉiam havis di­­versajn kontaktojn. Interalie, li estis membro de la Honora komitato de la 90-a Universala Kongreso de Esperan­to en Vilno en 2005 kaj persone par­topre­nis la inaŭguron de la kongreso.

Revuo Esperanto: Vi aktivis en la li­tova kaj sovetunia Esperanto-movado dum la sovetia tempo. Kio por vi estas la plej me­mo­rinda el tiu ĉi periodo?

P.J.: Kompreneble, la agado en SEJM, SEJT-oj kaj dum la lastaj jaroj de Sovetio (ĝis la sendependiĝo de Litovio) jam la aga­do en ASE (Asocio de sovetiaj es­perantistoj). Tiutempe mi pli multe agis en tutsovetia skalo, ol en Litovio. Tiam mi tre ofte veturadis al Moskvo, tie renkontiĝadis kaj kun Esperanto-gravuloj kaj kun diversaj oficialuloj en SSOD (Unio de sovetaj societoj de ami­keco kaj kulturaj ligoj kun eksteraj landoj), en kies strukturo funkciis ASE. Tiam en la aero pendis sento, ke finfi­ne Esperanto en Sovetio fariĝos vere oficiala afero kaj eĉ estos subtenota de la ŝtato. Bedaŭrinde, tiuj esperoj ne re­aliĝis. En la jaroj de Perestrojko anko­raŭ antaŭ la sendependiĝo de Litovio mi iniciatis restarigon de Litova Es­peranto-Asocio, kiu funkciis dum 1919–1940, kaj tion en 1988 realigis. En 1989 Litova Esperanto-Asocio jam aliĝis al UEA, kvankam la lando Litovio anko­­raŭ ne ekzistis sur la politika mondmapo.

Revuo Esperanto: Bonvolu rakonti iom pri la Zamenhof-objektoj (ZEO-j), kiujn oni inaŭguris laŭ via iniciato en la urboj de Litovio.

P.J.: Mi iniciatis, realigis aŭ aktive par­toprenis en kelkaj tiaj agadoj:
a/ en 1987 okaze de la 100-jariĝo de Es­peranto laŭ mia iniciato en la urbeto de suda Litovio Veisiejai sur la loko, kie iam staris la domo, kie dum kvar mo­natoj en 1885 loĝis kaj laboris Ludo­viko Zamenhof, estis inaŭgurita me­morŝtono por tiu fakto.
b/ en 1993 Litova Esperanto-Asocio eniris funkcii en la domon Nr. 5 sur la strato de L. Zamenhof en la malnova urboparto de Kaŭnas. La historio de tio estas tre longa kaj interesa kaj bezonas apartan artikolon. La domo Nr. 5 estas la domo, kies posedanto estis la bopat­ro de Ludoviko Zamenhof Aleksandro Zilbernik, kiu estante kapabla kaj ri­ĉa entreprenisto, dum multaj jaroj fi­nancis la komencan periodon de Es­pe­ranto kaj la movado. Do, ĝi estas la ĉefa ZEO konserviĝinta ĝis la nuna tempo. Ĝuste pro tiu kaŭzo la domo estas en la listo de kultura heredaĵo de Litovio pro sia historia signifo. Esperantistoj de Kaŭnas dum jardekoj revis ricevi al­­menaŭ unu ĉambron en tiu domo por esperantista agado. Tamen nenio reale estis entreprenita. Post studoj en 1978 ve­ninte labori kaj loĝi en Kaŭnas mi tuj entreprenis la agadon por realigi tion, sed mi, estante ne tiom modesta, celis la tutan domon aŭ minimume unu eta­ĝon (la domo estas trietaĝa). La lukto por tio daŭris pli ol 10 jarojn kaj la 10-an de marto 1992 per registara decido de la jam sendependa Litovio la do­mo es­tis senpage transdonita al Lito­va Esperanto-Asocio. Poste ankoraŭ ja­ron daŭris riparo kaj ni eniris en ĝin dum la Zamenhofa tago de 1993. Ta­men pasis jam 25 jaroj kaj la domo denove bezonas fundan renovigon kaj antaŭ mi estas ege malfacila tasko trovi mo­non por tio.
c/ en 1998 en Veisiejai dum la vica BET-34 (Baltiaj Esperanto-Tagoj) estis inaŭ­gurita tre impona monumento al Lu­doviko Zamenhof. La iniciatinto de tio es­tis la katolika pastro Pranas Gavėnas kaj sur min trafis la ĉefa organiza kaj fi­nanca pezo de la afero. Laŭ mia opinio ĝi estas la plej solida kaj impona mo­numento al L. Zamenhof en la tuta mon­do, kio estas plene komprenebla, ĉar ĝuste en Veisiejai estis finpolurita la unua lernolibro de Esperanto.
d/ en 2005, okaze de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en la ĉefurbo de Litovio Vilnius laŭ mia iniciato unu strato estis nomumita per la nomo de Ludoviko Zamenhof.
En Litovio estas ankoraŭ kelkaj ZEO-j (strato de L. Zamenhof en Veisiejai, strato de Esperanto en Kazlų Rūda, strato de L. Zamenhof en Kaŭnas), ki­uj aperis multe pli frue.

Revuo Esperanto: En 2005 vi estis pre­zidanto de LKK de la jubilea 90-a Uni­versala Kongreso, kiu interalie estis unu el la plej grandaj dum la lastaj dudek jaroj. Kiuj laŭ via opinio estis la plej malfacilaj taskoj por la organizantoj dum la preparoj kaj dum la kongreso mem?

P.J.: Mi ne dirus, ke io estis speciale malfacila. Kiam oni entreprenas ion se­rioze, eblas atingi ĉion. Laŭ mia ima­go, kaj tion mi realigis, UK estas ne nur simpla aranĝo, sed multe pli vasta projekto, kiun oni devas fari okaze de UK. Por Litovio tio estis unue vastega informado kaj tre abunda eldonado. Ni uzis tiujn eblojn kaj lerte eluzis tiun ŝancon. En Litovio aperis centoj da artikoloj pri Esperanto, multaj ra­dio- kaj televidaj elsendoj. Antaŭ kel­kaj jaroj antaŭ la UK en Litovio gastis kelkfoje gvidantoj de UEA. Ni organizis por ili aŭdiencojn ĉe la superaj gvi­dantoj de Litovio. Tio havis vastan re­eĥon en la socio. Dum kelkaj jaroj an­taŭ UK ni sukcesis eldoni pli ol 100 librojn pri Esperanto kaj en Esperanto, inter ili fundamentajn librojn pri la mo­vado kaj lingvo en la litova. Nur pri L. Zamenhof aperis ses libroj (ĉiuj plej gravaj, kiuj tiam ekzistis en la mon­do). Tio estis multe pli, ol aperis dum 1918-1940, kiam funkciis Li­to­va Esperanto-Asocio. Ni strebis kaj atin­gis, ke la kongreso estu ne nur afe­ro de esperantistoj, sed ke ĝi estu grava evento ĝenerale en Litovio. Laŭ mi, ĉiam oni devas kunlabori kun ŝta­taj instancoj kaj atingi ĉiuflankan sub­tenon.
Ni povis tiom vaste eldoni, ĉar ni ri­cevis vere tre grandan financan sub­tenon de ŝtataj instancoj – entute ni ri­cevis pli ol unu milionon da tiutempaj lidoj (ĉirkaŭ 300 000 eŭroj) el diversaj fontoj, ĉefe de la Litovia registaro, ur­baj municipoj Vilnius kaj Kaŭnas. Kompreneble, tio ne eblas, se asocio ne estas aktiva, ne estas vaste konata en la lando, se ne estas klare videbla ĝia utila agado.
La grandan kvanton de aliĝintoj, ver­ŝaj­ne, influis ankaŭ la fakto, ke la UK en Vilnius estis la unua (kaj ĝis nun sola) UK en la postsovetia teritorio.

Revuo Esperanto: La Universala Kon­greso unuavice estas la partoprenantoj. Kion vi rekomendus al la estontaj LKK kaj UEA por ricevi pli da kongresanoj?

P.J.: Estas malfacile doni tiajn kon­silojn, ĉar la kondiĉoj en ĉiu aparta lan­do diferencas, ankaŭ diferencas kuti­moj, tradicioj, la nivelo de esperantis­ta agado k.s. Mia ĉefa konsilo estas adaptiĝi al surlokaj kondiĉoj kaj fa­ri ĉion mak­simume eblan en tiuj kon­diĉoj. Iom da konsiloj mi jam donis en respondo al pli frua demando.

Revuo Esperanto: Ĉu litovaj espe­ran­tistoj estonte planas inviti la Uni­versalan Kongreson ankoraŭfoje?

P.J.: Laŭ la ekzistanta praktiko, UK po­vas reveni al la sama lando (urbo) nur post proksimume 20 jaroj. Do, du­me ni ne pensas pri invito de UK al Litovio. De la alia flanko, en la mon­do ankoraŭ estas amaso da urboj kaj landoj, kie UK ankoraŭ ne okazis. Es­tus bone kongresi tie.

Revuo Esperanto: Nuntempe oni mul­te parolas, ke la tradicia (kluba, asocia ktp.) Esperanto-movado stagnas. Kio pri Litovio?

P.J.: Tiu tendenco estas tutmonda. La re­­ta epoko influis esence la antaŭajn ku­timojn kaj tradicioj. Ankaŭ en Litovio nur kelkaj kluboj iom agas. La asocio an­­koraŭ rezistas kaj agas sufiĉe nor­ma­le. Tamen mi ĉiam pensis tiel, ke la membreco en kluboj, asocioj ne es­tas la ĉefa afero. Pago de la kotizo ne estas la ĉefa afero. En Litovio ni neniam faris ian esencan diferencon inter for­malaj membroj kaj nemembroj de la asocio. Partopreno en ia kolektiva or­ganizaĵo ne estas nepra por la agado. Mi konas multajn homojn en Litovio, kiuj neniam vizitis ajnan Esperanto-klu­bon, kiuj neniam iel partoprenis en la vivo de la asocio, tamen ili trankvile kaj silente faris grandiozajn aferojn por Esperanto. Ĉiuj esperantistoj es­tas konsiderataj kaj traktataj same. Organizaĵo, kiu vivas nur el kotizoj, ris­kas malaperi. La tradicia sistemo de mem­briĝo ne plu funkcios kaj la kvanto da membroj konstante malkreskos, ĉar tiu formo de agado jam estas arkaika kaj neniu povas revivigi ĝin. La monon oni devas serĉi en eksteraj fontoj. Ti­el funkcias nuntempa la mondo kaj tiel funkcias ĉiuj seriozaj neregistaraj orga­nizaĵoj. Kompreneble, tio rilatas ankaŭ al UEA.

Revuo Esperanto: Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) okazas ĉiujare laŭvice en Latvio, Litovio kaj Estonio. Tiuj en Litovio lastatempe estas la plej amasaj. Foje oni eĉ nomis ilin “malgranda UK”. Ĉu vi povas iom rakonti pri tio?

P.J.: La tradicio de BET-oj aperis en 1959. Laŭ la origina koncepto BET-oj estis io alternativa al UK, ĉar en la sove­ta periodo praktike sovetiaj es­pe­rantistoj ne povis kaj ne rajtis partopre-
ni UK-ojn. BET-oj aperis en la tiutempaj Baltiaj respublikoj de Sovetunio, ta­men ili tuj fariĝis tutsovetiaj, ĉar tiu­tempe en la vas-ta Sovetio ne ekzistis io simila. Nur post multaj jaroj aperis SEJT-oj ks. Ĝus­te pro tio BET-oj tre similas al UK-oj laŭ la strukturo de la programo, daŭ­ro ktp. De la alia flanko BET en la so­vetia periodo estis la sola organiza kun­labora formo de la esperantistoj en Bal­tio, ĉar tiutem­pe asocioj ne rajtis ek­zisti. Do, BET-oj estis multe pli vasta projekto ol simpla esperantista aranĝo. En la nuna tem­po BET fariĝis jam multlanda, prak­tike tuteŭropa aranĝo. Tio donis al BET no­vajn kolorojn kaj aspektojn. La his­toria signifo de BET-oj estas gran­dega, ĉar de ili praktike en la tuta So­vetio komenciĝis iom organizita Es­peranto-
mo­vado post la granda silento. Ankaŭ SEJT-oj evoluis el BET-oj, ĉar en 1967 BET-9 okazis en Vilnius kaj samtempe en Kaltanėnai junuloj organizis apar­tan, la unuan esperantistan aranĝon, kiu ekhavis la titolon SEJT-9. BET jam de­longe fariĝis ne simpla esperantista aranĝo, sed tuta fenomeno en Espe­rantujo, kiu en si mem havas grandan internan forton.

Revuo Esperanto: En 2019 la Baltiajn Es­peranto-Tagojn denove gastigos Litovio en la urbo Panevėžys. Ĉu vi jam komencis prepari la aranĝon?

P.J.: Jes, kompreneble. BET-55 okazos en Panevėžys la 6-14 julio 2019. Estas jam solvitaj la ĉefaj organizaj afe­roj (BET-ejo, loĝado, manĝado). Estas ko­mencita kunlaboro kun la urba mu­ni­cipo Panevėžys kaj ricevita ĉiu­flanka subteno. La urbo eldonos en Espe­ranto je sia kosto libreton pri Panevė­žys por ĉiu partoprenonto. Urbaj ar­taj kolektivoj kontribuos al la kultura pro­gramo de BET-55. La urbestro aranĝos akcepton por la ĉirkaŭ 100 plej gra­vaj gastoj de BET-55. En procedo de solvado estas ankaŭ eventuala fi­nan­ca subteno de la urbo al BET-55. Jam funkcias retejo de BET-55 (http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET55), kie eblas trovi ĉiujn aktualajn infor­mojn. Estas presita faldfolio pri BET-55, kiu es­tos distribuata dum la plej dive­r­saj so­meraj ĉi-jaraj Esperanto-aranĝoj (UK en Lisbono, SES en Slovakio, BET-54 en Estonio ks.). Estas pripensata pro­gramo de BET-55, kiu esence estas tra­dicia. Komencis veni la unuaj aliĝoj.

Revuo Esperanto: Dankon pro la res­pondoj!

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la julia-aŭgusta numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.