Esperanto en la projekto de BBC

Tim Owen

Aŭdiĝis ĉe la BBC en januaro la vortoj "Hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj". Ĉu temas pri tempo-maŝino? Iusence, jes.

La vortoj estas de Ludoviko Zamenhof, sed la voĉo apartenas al Jano Carter, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Britio. En nova televida serio Back in Time for School (Retroe en la tempon por iri al lernejo), modernaj lernejanoj spertas la vivon de 1918. En la dua elsendo, la instruistino aŭdigas al ili voĉon de gramofono. Tiel komenciĝas leciono pri Esperanto.

Baldaŭ poste la lernejanoj kunkantis infanan rimon en la internacia lingvo, spertinte intertempe rapidan kurseton de Esperanto, kiun preparis por ili Tim Owen, direktoro de EAB. La spektantoj simile eksciis ion pri Esperanto pere de rakontanto, kiu klarigis, ke Esperanton oni nomis "la lingvo de paco" pro sia interna ideo.

Poste la lernejanoj pridiskutis la ideon kaj povis kompreni la kuntekston, kiuj en tiuj tagoj kuraĝigis manplenan de lernejoj instrui la lingvon. Ĝenerale ili ŝajnis ĝui sian sperton kaj foriris, dank' al EAB, kun kurslibroj kaj ŝildoj por espereble provi iom pli pri Esperanto lerni.