Pri finna literaturo

Rob Moerbeek

Libroj kun Esperanto-tradukoj aperas ekde 1919. “La botistoj” de Aleksis Kivi formas 5-aktan komedion pri heredaĵo, kiun la patro donos al la unua el la infanoj, kiu edz(in)iĝos. La regema patrino Marta favoras la bofilinon kontraŭ neriĉa bofilo. (142 paĝoj, malgrandformata). Ĝin merite tradukis Hilma Hall. Ankaŭ “La fianĉiĝo” (1920) de la samaj aŭtoro kaj tradukintino, temas pri amrilatoj: tajloro helpas junulinon Eva eskapi el la domo de la sinjoroj, al kiuj ŝi servadas. Sed kiam ŝi vidas la malluksan vivcirkonstancon de la fianĉiĝema viro, ŝi bojkotas la fianĉiĝan ceremonion jam plene aranĝitan. Sufiĉe ironia teatraĵo, kiu en la baldaŭeta UK de Helsinko trovos bonan prezenton de profesiaj aktoroj kun klara Esperanto-prononco.
Pli emocia estas la drameto “Lea”, de tiuj aŭtoro kaj tradukintino. Ĝi priskribas la renkonton de Jesuo kun la riĉa impostisto Zakeo, kiun ni en la unua el 9 scenoj vidas manie monkalkulanta. Li forargumentas konsciencriproĉon, ke li fakte ruze postulis duoblan imposton de malriĉa vidvino: profesia tradicio. Sian filinon Lea li promesis kiel fianĉinon al la fariseo Joas. Tamen ŝi amas la malriĉan sadukeon Aram. La patro permesas al ŝi viziton al amikino, sed ŝi kaptas la okazon ĉeesti predikon de Galileano. Tiu tiel imponis al ŝi, ke ŝi abnegacie rezignas pri siaj sentoj kaj komencas obei sian patron rilate la fianĉiniĝon kun Joas. Ŝi rakontas pri la impreso, kiun faris al ŝi la predikisto, kun sia evangelio de spirita liberigo kaj paco. Ankaŭ la patron ŝi konsilas viziti tiun noblulon. Kaj hazarde tiu elektas lin kiel gastiganton kaj tute persvadas lin purigi sian spiriton: nun Zakeo volas repagi – eĉ laŭ Moseo kvaroble – al ĉiuj, kiujn li tropagigis. Tio protestigas Joas, kvankam tiu komence asertis ke li deziras Lea ne pro la heredaĵo. Nun li eĉ ame ĉirkaŭpremas la monkesteton de Zakeo, pretendante ke estas lia doto. Tamen siadome regas la dommastro kaj fine Joas malrespekte rompas la rilatojn kun “filinaĉo de uzuristo”. Tio feliĉigas Lea kaj Aram, sed ankaŭ la patron. Fine Joas fivorte malbenas ilin, sed renkontas nur aman reagon: feliĉu ĉiuj. Kaj enpensiĝe li foriras de la scenejo.
La tradukoj estas mirige bonaj kun malmultaj devioj de la Plena Gramatiko, kiu aperis nur en 1935.
(Nenio eksplicita kontrau judoj, sed eble iuj profitus de la verko de prof. Peter J. Tomson: “La afero Jesuo kaj la Judoj”)

Tamen nialiterature la majstroverko de Aleksis Kivi sendube estas "Sep fratoj", Rakonto, verve tradukita de Ilmari Ekström, sed kun zorga polurado helpe de lingvistoj (Collinson, Milos Lukac) kaj grupo en Helsinki, gvidata de Setälä. El 1947.
La sep ĉasemaj junuloj, komence 18-25-jaraj, multe interkverelas, sed finfine restas solidaraj. Vane la zorgema patrino provas ilin eduki, ankaŭ pune. Ili malkapablas alfabetiĝi, asertas ke ili sufiĉe lernis de sia blinda onklo, kiu ilin fascinis per siaj rakontoj el la marista vivo kaj la Biblio. Kaj ili eĉ cedas sian biendomon Jukola por ekloĝi izole en arbara parto de sia vasta bieno. La domon ili ludonas por 10 jaroj al tanisto, konstruas mem novan domon kun saŭnejo. Harstarigaj aventuroj ĝisrande de la morto retenigas la spiradon al la leganto.
Kivi surscenigas ankaŭ la novan preposton, kiu postulas ke ili lernu legi kaj koni la dogmaron ĉe kantoro, same punema kiel la patrino. Ne mankas sangaj interbatiĝoj kun vilaĝanoj.
Kivi interese priskribas iliajn reagojn al diversaj peripetioj, ĉiu laŭ sia karaktero. Juhani, la plej aĝa, regema, ofte misplanas (interalie pri brandofarado), korektata de pli junaj fratoj, precipe Aapo kaj Lauri, kolerema al la plej juna, la iom mokema Eero. Okazas terura incendio, kiam ili trohejtas sian memkonstruan saŭnejon; foje ili preskaŭ malsatmortas rifuĝe sur ŝtonego antaŭ trideko da furiozaj bovoj. Interesa estas ankaŭ Simeono, tre devote diotima, sed pekema (drinkema) kaj tro severa al siaj nevinetoj en posta fazo. En unu el tiuj peripetioj, kiam ili tute perdas la esperon kaj volas soldatiĝi, ilin savas la Komisaro: ili mortigis neniun el la batalemaj vilaĝanoj, mem ankaŭ kulpaj. Ili rekonstruas Jukola kaj invitas ĉiujn konatojn kaj nekonatojn al repaciga festeno. La kantoro klarigas, ke satano ilin preskaŭ ruinigis, sed ke ĝustatempe ili ĉesigis sian drinkadon kaj fariĝis solidaj kristanoj. Dume ili ja lernis la alfabeton, kio kostis al ili plurajn jarojn, sed fine eĉ Juhano regas la religian dogmaron kaj per tio meritas ankaŭ la manon de la najbara junulino, kiun ili demokrate komence svatis por ĉiuj sep samtempe. En la fino Kivi priskribas ĉies edzan vivon: la plimulto restas regema, sed ĉe kelkaj regas la robusta dommastrino-edzino. Nur Simeoni ne edziĝas kaj kontentas vegeti ĉe Juhani.
La lingvaĵo estas bonega, la rakonto flua, fascina ĝis la fina punkto. Kaj klariga vortlisto de Setälä helpas kompreni lokajn esprimojn, bibliajn citaĵojn, fabelajn aludojn.
Bona ekzemplo por la posta eldono de Kalevala.

Vilho Setälä ankau cetere grave kontribuis al la konigo de la finna kulturo.
Jam samjare kun “La botistitoj” li publikigis sian tradukon el Linnankoski “La batalo pri la domo Heikkilä” (1919). Ĝi prirakontas la puraniman junan mastrinon de la bieno, kiu per la propraj laborego kaj laborigo prosperigas sian bienon. Tamen la edzo, evidente trudita al ŝi je la kosto de ŝia juna amiko, diboĉas ruinige. Necesis forigi el lia mano skurĝon per kiu li mistraktis la ĉevalon. Ŝia rokfirma sindediĉo klariĝas al ni el la reagoj de la personaro kaj ĉirkaŭuloj: mem ŝi enfermas ĉiujn malbelaĵojn endome kaj severmiene. Tamen, foje li kaptas sian ŝancon kaj miskondutigas eĉ ilian filon. Ŝi edukigas do tiun ĉe alia familio granddistanca. Unua romantika sceno en la libro montras ŝian amrilaton kun tiu juna amiko. Tiu post ŝia tro subita forpaso – neatendita – spertas mem frustriĝon kaj, malgraŭ sia abomeno al la drinkema mastro, li ekkomprenetas kial tiu tiel miskondutas. Kaj tiam – Linnankoski priskribas ĉion kiel realaĵon, sed iel ni konscias ke povus miksiĝi Faktoj kaj Fantazioj – aperas ŝia spirito kun nur unu peto: savu la bienon. Tio post ripeto de la aperaĵo retenas lin de plia porviva ŝtelado kaj de drinkado.
Fine li povas eltrovi ŝian mortokauzon kaj lasas sin forkonduki samĉare kiel la fia mastro, por prizone prirezoni siajn proprajn pekojn. Por medite liberiĝi de la ronĝanta konscienco.

Sed ankaŭ pri ia “Donĵuano” verkis Johannes Linnankoski: kuraĝega junulo, Olavi, savas trunkflosistojn de embarasa nokta ŝtopiĝo de la trafluejo, vere heroe. Sed li ne rezistas kontraŭ brilaj knabinaj okuloj, malgraŭ la adiaŭa admono de la patrino, ke li almenaŭ restu fidela al sia unua amrilato, kiu perdigas al li la hejmon kaj apogon de la patro. Lirika priskribo de la natura ĉirkaŭaĵo faras la libron kvazaŭ pentraĵo. Sed tio draste kontrastas kun la fortostreĉa rivalado. Tion ni povas ĝui en “Kanto pri fajroruĝa floro”en bela traduko de Kuokkola kaj Jäntti (1968).

Mendi en la katalogo de UEA

Ni revenu al Vilho Setälä. Tuj post la dua mondmilito, li adapte tradukis la verketon de Erkko: “Spegulo Homarana”; la finna originalo “Finna hejma regularo celis reziston kontraŭ la Rusia Imperio ĉirkaŭ 1900 kaj post la milita tempo alvokis al tutnaciaj kunlaboro kaj paco, vastigante tion al perspektivo de tutmondaj justeco kaj paco. La legaĵon belpresan pliagrabligas ilustraĵetoj de Akseli Gallen-Kallela, kiu poste famiĝis ĉe ni pro desegnaĵoj en Kalevala (1964).
Frapis en la “Spegulo” la verso “Serĉu la forton de'l Vivo”, kiun ni revidas en eldontitolo de kompilaĵo kiun Strelälä prezentis en 1967: “La Forto de la Vivo”, en kiu aperis malnovaj kaj novaj tradukoj.
Jam en 1950 la fotisto Setälä montris sian talenton en bildlibro pri infanoj Nederlandanoj certe memoras “Infanoj ne konas limojn” el 1962, sed ĉi tiu grandformata libro enhavas ankaŭ belajn poemtradukojn.
Ni vidas i.a. la nomon de Erkko.


Mendi en la katalogo de UEA


KALEVALA, la ĉefverko el la finna literaturo, aperis en 1964 kiel n-ro 4 de la serio “Oriento Okcidento”, kiun Unesko-programon por reciproka aprezo de kulturoj UEA daŭrigas ĝis nun (55 numeroj plus eksterseriaj verkoj). Oni reeldonis ĝin en 1985 pro la 150-jara memorfesto pri la originalo (1835). El nenombreblaj popolkantoj ĝin kompilis la kuracisto Elias Lönnrot, kiu kolektante travojaĝis 20 000 kilometrojn, ĉefe en Karelio. Lia kompono el la amasaj variaĵoj fariĝis impona epopeo, iel komparebla kun la homeraj Iliado kaj Odiseado (ĉ. 700 a. K.).
Admirindaj ilustraĵoj de Akseli Gallen-Kallela ankaŭ ĉi tiun verkon ekstre interesigas. La tradukanto E. Leppäkoski majstre prezentis la enhavon kaj la formon: inter la multaj stilfiguraj frapas surbaze de la konstanta ritmo, tre oftaj aliteracioj, agordo kaj asonanco, foje puraj rimoj. Svarmas la ripetoj (eble origine por magia efiko). Epikaj formuloj kaj fiksaj epitetoj regule aperadas. Unu ekzemplo de anagramo plenmeritus lokon en la verko de Till Dahlenburg “Figuroj retorikaj en la beletro Esperanta” (2013). Vizite en la Regno de Morto, la bardo ricevas kruĉon da trinkaĵo. Li rifuzas, “ĉar en bier' ebri' kaŝiĝas”.

En la enkondukaj versoj ni vidas la celon de la bardo: instrui la junan generacion pri la tradicia kantokulturo: t.e. animisma ŝamanismo sub kristana influo.
Kelkaj el la temoj traktotaj: la zono de la olda Väinämöinen, la ferforĝejo de Ilmarinen, glava pinto de Lemminkainen, saga spuro de Joukohainen, la longa landlimo de la nordo, kampoj Kalevalaj, la mistera Sampo (origine ĉiel-apoga kolono, el kiu evoluis feliĉalporta muelilo), Louhi, la mastrino de la Nordo, Vipunen, la giganta hommanĝanto. Jam komence ni ekscias, ke multaj el la herooj pereis. Ni povus aldoni la lastan idon de ekstermita familio, Kullervo, tragika heroo, kiu eĉ kontraŭvole fatale fuŝas.
Trudiĝas multaj paraleloj kun aliaj literaturoj:
En la unua el la 50 kantoj suferadas la patrino naskonta Väinö, longe preter la akuŝa tempo: simile kiel Hera por prokrasti la sorton de sia patronata urbo Argoso prokrastas la naskiĝon de Herkulo, suferigante Ismene. (La pli frue naskita Euristeo tiel ricevis la rajton taski al Herkulo la famajn 12 penlaboregojn.)
Kiam la forĝisto Ilmarinen perdas la edzinon pro la fuŝheroo Kullervo, li forĝas oran belulinon, sed ŝi restas metala (vendota al Rusio), malkiel la fama statuo de Pigmaliono.
Ankaŭ la biblia rakonto pri Jona en la baleno havas siajn variantojn: Kiel dancparoj devigas balenon elŝprucigi englutitajn dancantojn en la “Vojaĝoj kaj aventuroj de sinjoro Longkrurulo” de Dreves Uitterdijk, 1927, same sorĉvortojn serĉante Väinö tedas inteste sian glutinton Vipunen, kiu fine havigas al li multege da sorĉformuloj, bezonataj por finkonstrui sian ŝipon.
La ĉefa merito de Väinämöinen estas kantado, kiun li aplikas por magiaĵoj, sed ankaŭ artiste por ravi sian publikon: alvenadas ĉiaj vivaĵoj, eĉ supernaturaj estaĵoj, por aŭskulti lin, samkiel okazis al Orfeo ĉe la pragrekoj.
Kaj pro emocio multaj ploras, ankaŭ la bardo mem, el kies enmariĝintaj abundaj larmoj ekestas perloj por la potenculoj. (etimologia mito: klariganta la 'aitia', kialon, la fonton de konata fenomeno).
Sed li ofte devas sin elsorĉi el malfacilaĵoj: Tio okazas per sorĉkantoj, magiaj formuloj. Li ja havas konstantan epiteton: praŝamano de eterno. Kante li konstruas ŝipon, kiel Orfeo la murojn de Tebo. Sed subite mankas al li tri magiaj vortoj kaj li serĉas ilin ĉie ajn, eĉ en Manala, la Mortejo. Tie li devas eskapi aliformante sin en ermenon. Poste elnaĝas el la reto de la regno de Tuoni, la mastro de la Mortolando.
Li ankaŭ kreskigas altan alnon, sur kiu ekpendas la luno, suno kaj sepstelaro. Tio logas la scivolan forĝiston Ilmari. Kiam tiu suprengrimpas, laŭpete de Väinö Ukko, la ĉefdio, sendas ŝtormon, kiu portas lin, Ilmarinen, al la malluma nordo. Tie la mastrino Louho atendas lin por fabriki Sampon. Kaj li pene meritas sian fianĉinon Kyllikki, plenumante daŭre pliajn herkulajn laborojn ne plenumeblajn sen magio aŭ asisto de supernaturaj povoj, sed konsilas ankaŭ lia fianĉino plurfoje. Fakte Väinö kompense pro vivosava gastigado post multediurna mardrivado devis promesi al Louhi, ke li sendos la faman forĝinton de la monda firmamento Ilmari. Kaj telepatie Ilmari tion jam antaŭvidis, kiam Väinö alprokismiĝis...
Sed ankaŭ aliaj, i.a. Louhi, ekzakte el la vizaĝo legas ies intencon kaj povas senmaskigi mensoganton: ĝuste Väinö plurfoje estas kaptata je freŝa faro tiurilate. Amuze li konfesadas tion per epika formjulo (16-a kanto, p. 105/125): Tiam diris Väinämoinen: “Nu, se mi mensogis iom, pasis preter puran veron, nun por fino mi konfesos...”
Herooj ankaŭ ofte devas migri enormajn distancojn, per sledo, ŝipo, foje rajde. Kompreneble okazas bataloj, masakroj, herooj ploras, samkiel en la antikvaj epopeoj. Ili plendas pri sia sorto, petas helpon de elfoj, nimfoj kaj aliaj naturelementoj, fine kiel “Dio el la maŝino/aparato” de Ukko mem. Sed tiu scipovas delegi taskojn, interalie al sia filo (kiu eble studis naturmedicinon). La rilato de Väinö al la naturo estas iom ambivalenca: foje li ekstermas tutajn gregojn por kapti sorĉvortojn, sed forhakante arbaron por fari brulsarkaĵon, li tamen lasas unu altan betulon “por la birdoj sursidi” (jen ofta pragramatikaĵo en Kalevala). Kaj tio havigas al li la simpatian helpon de aglego, kiu savas lin el danĝero.
Ofte la naturo mem parolas averte aŭ sindefende: kiam Väinö bezonas lignon por konstrui ŝipon, la hakotaj arboj mem klarigas ĉu ili taŭgas por la longa kilo: kurba arbo sufiĉus memdeklare nur por sesripa boato. Sed dikega altega kverko volonte sin proponis. Amuze korniko kvakas averte... (eble lernis la lingvon de anasoj?)

Liaj kantaj sukcesoj jam en la tria kanto enviigas junan laponon Joukohainen, kiu volas lin venki kaj krude ofendas lin. Ili decidas sorĉkanti unu kontraŭ alia. Väinö sukcesas enmarĉigi la troriskeman junulon kaj kiam tiu sentas la ŝlimakvon buŝalte, tiu komencas proponi ĉiam pli grandajn valoraĵojn por elaĉeto. Nenion Väinö bezonas, kaj pli kaj pli ensorĉas lin en la ŝlimon. Lastrimede Joukohainen proponas sian fratinon. Tion la maljunulo ja akceptas. Jouko kapaltere revenas hejmen kaj devas konfesi sian pekon. Surprize-komike, la patrino ĝojegas pro la akiro de fama bofilo. Sed Anniko mem tute ne entuziasmas, kaj tragike sin dronigas. Kiam Väinö poste retkaptas per enorma reto, li ja trovas ŝin fiŝforman, sed la fiŝo komprenigas lin ke neniel ŝi cedus edziniĝi al maljunulo, kaj denove eskapas.
Kiam poste Väinö migras norden por akiri belulinon, Jouko lin insidas kaj pafas finfaran sagon, kiu faligas lin de la mortigita ĉevalo en la maron.
Ankaŭ alifoje Väinemöinen malbonŝancas: kiam li por akiri belulinon el la nordo devas tajli ŝipon, la demono Hiisi elglitigas la feran ĉizilon. Rezultas nehaltigebla sangado de la genuo, por kies sanigo nia heroo devas klopodi ĉe multaj pordoj. Ĉio vane. Ĝis li sin direktas al Ukko mem, kies filo preparas absolute fidindan ŝmiraĵon, kiun li moderne testas per eksperimentoj: alnon li klivas kaj poste retutigas dank' al la ŝmiraĵo. Eĉ eroziitan rokon li riparas. Fine kontenta – imagu la suferodaŭron de Väinö! Fakte tradicia epika tradicio – li venas helpi al Väinö, kiu sufere sendas la dolorojn al Dolormonteto.

Tre simpatia estas la patrino de la fia labilmensa Lemminkainen, virinĉasisto. Li rabas elstaran belulinon Kyllikki, kiu restas plendanta. Li promesas riĉan militakiron, sed tion ŝi abomenas kaj cede al kompromiso, li ĵuras ne militi, ŝi ke ŝi ne dancos kun fremduloj. Nu, ŝi unua perfidas, kiam Kauko, Lemminkainen, longe forestas por fiŝkaptado kaj tuj li decidas ree militi. Kiam li por akiri pli indan junulinon el la Nordo survoje ekstermas tutan familion, ŝparante nur blindan maljunulon, ĉi tiu insidas lin revene el malsukcesa svatekskurso. Li puŝas lin en la mortriveron, kie lian korpon dismordas rabofiŝoj. La patrino iras lin serĉi, pene trovinte lian spuron, ŝi per rastilo elsarkas la riveregon kaj post vanaj provoj fine trovas la korpon minus iom da gravaj partoj. Do denove ŝi elsarkas ĉiudirekte kaj povas kompletigi la filan korpon “kun malmulte da vivo”. Helpas ĉiaj supernaturaj potencoj, tiel ke fine eĉ la parolon li reakiras.
Poste li ankoraŭ partoprenos la rabon de la Sampo, kie li denove grave fuŝas.

Alia fuŝ-heroo, Kullerva, Kalervido, scias ke li estas orfo: la onklo Untamo, kiu nur lin ŝparis por sklavi, murdis la tutan familion. Verŝajne oni misedukis lin: ĉiuj liaj faroj fiaskas. Iam servante ĉe Ilmarinen, li suferas kiel paŝtisto de la bovogrego de ties edzino mistrakton: ŝtonoj en la lunĉa pano: venĝe li lasas la bovojn formanĝi per lupoj kaj ursoj, tiujn en mallumo prezentas al sia mastrino, kiu pereas. Necesas fuĝi. Poste li devas porti impostopagon (felojn kaj grenon en sako) al la urbo. Reveture li renkontas sinsekve tri junulinojn, kiujn li am-invitas. Ĉiuj lin rifuzas, sed la trian li perfortas. Tiam evidentiĝas sangadulto: ŝi estis lia fratino. Fakte li retrovis la gepatrojn vivaj, kvankam forpelitaj de Untamo, la onklo. Kaj ĝuste la fratinon ili serĉadis. Sed jam antaŭe, kiam li iras kaj volis militi, li demandis sinsekve la patron, fraton, fratinon, patrinon ĉu ili plorus se li pereos: Neniel. Do – reciproke. Nur la patrino rediras ke mankas al li kompreno pri patrina koro. Dum la militirado li ja ekstermas la familion de Untamo (do eble malprave!), sed atingas lin sciigoj de sinsekve la forpaso de la patro, la frato, la fratino kaj fine la patrino. Unue venĝinte sin kontraŭ la familio de Untamo, revene li trovas la domon malplena kaj senespera sin mortigas, kiel pli frue la mistraktita fratino.
Morallecionojn ofte donas Väinö post lernige malsukcesa strebado: lernu la juna generacio, precipe, kion ne entrepreni.
Ne mankas spritaj partoj: gravas ironio, troigoj kaj maltroigoj. Entute fascina serio da aventuroj ne sen lecionoj por la junularo. La materialo en Kalevala estas tiel riĉa, ke eblus elteni ĝis la fino de la longelonga mallumo de la vintra Finnlando.


Mendi en la katalogo de UEA

Brila grandlitera infanlibro kun invite paroligaj kolor-ilustraĵoj estas dankinda al Markku Tapio-Saarastamo kaj la tradukinto Saliko (Raita Pyhälä). Ĝi aperis en 2006: “La grafino kaj ŝia fantasta vivo”. Knabino helpas vunditan leporidon, kiu montriĝas feino home parolanta. Nun ŝi rajtas prezenti plenumotan deziron. La etulino fine elektas esti grafino.
Komikas la rezonadoj de la knabino. Sed la tuta rakonto spiras amon al la naturo.
Ŝia renkonto kun timida kavaliro aldonas la necesan romantikon, kiun iom spicas lia komenca emo resti enkirase. Tamen por la geedziĝa festo li kuraĝas elrampi. Rolas iuj Flarsuloj kaj Kisruloj, la grota hundo Reks plus ankoraŭ liliputoj, ĉi-foje ne etul-landoj sed loĝantetoj, kaj hejmratoj, kiujn iom timigas la alporto de bebo. Divenu fare de kiu...


Mendi en la katalogo de UEA

E. Rasku en 8 ĉapitroj rakontas pri “La frato” Esko, bonkora elektroinĝeniero kiu devis el pacama familio oficiriĝi fine militmortonta (1991). Kaj ekde 1994 eblis konatiĝi kun originalaĵo de Eija Salovaara, kies “Kie boacoj vagadas” bonlingve prezentas interesajn epizodojn el la norda vivo.