Sekvu Jutuban kanalon "Ekstremoj", kie vi povas trovi interesajn videaĵojn en Esperanto. Hodiaŭ vi povas ĝui plenumon de la kanto Gvantanamino (Guantanamera).
Gratulon, Trevor Steele! Hieraŭ, la 14-an de majo 2020, unu el la plej famaj verkistoj de nia lingvo 80-jariĝas: Trevor Steele. Okaze de lia naskiĝtago ni bondeziras al li por plena sano kaj multe da ĝojo kaj espero – kaj invitas al ĉiuj relegi la intervjuon kun li aperinta en la marta numero de Revuo Esperanto en 2015: https://uea.org/l/?prenu=eo_mar15 – la revuo elŝuteblas senpage!
2020 estas la 100a datreveno de la 12a Universala Kongreso en Hago (1920). Julia Isbrücker kunorganizis ĝin. La realigo de tiu kongreso pruvas, ke ankaŭ granda milito ne povas neniigi nian lingvon. Julia kunfondis Internacian Esperanto-Instituton kaj Universalan Ligon kaj kuneldonis la metalajn Stelo-monerojn, kies nominaloj estas 1, 5, 10 kaj 25 Steloj. Sur la monero Julia Isbrücker, desegnita de mag. Helmut Andexlinger, la ĉefdezajnisto de Münze Österreich (la ŝtata monerfarejo de Aŭstrio), 2020.
2020 aperis arĝenta 50-Stela monero por la honoro de Julia Isbrücker:
Maso 30 gramoj da arĝento 925/1000, diametro 40 mm, eldonkvanto 300.
Surfaco: Polurita (PP proof). Prezo 60 € plus sendokostoj (validas por eŭro-landoj).
Ankoraŭ livereblas la arĝenta 100-Stela monero „René de Saussure”. Eldonkvanto: 1000.
Maso: 1 unco da arĝento 999/1000 (31,1 gramoj). Pro la leĝa situacio en Aŭstrio la arĝentostampo estas 925. Diametro: 37 mm. Surfaco: Polurita (PP proof). Prezo 50 € plus sendokostoj (validas por eŭro-landoj).
Bonvolu sendi al mi tekstojn kaj fotojn de kaj pri Julia. La kolektita materialo aperos kaj en la formo de vikipediaj artikoloj en diversaj lingvoj kaj kiel broŝuro. En la fina eldonaĵo via nomo estos menciita.
• Bernhard Tuider Antaŭ 90 jaroj, la 1-an de aŭgusto 1929, okazis la solena inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Ekde tiam ĝi ĉiujare informas kaj surprizas milojn da personoj el la tuta mondo per la fascino de Esperanto. Inter 2016 kaj 2018 la Esperanto-Muzeo bonvenigis pli ol 55 000 vizitantojn.
En 1927 Felikso Zamenhof (1868–1933) donis la ideon por sistema Esperanto-dokumentado, kiam li proponis dum la 19-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig fondi internacian Esperanto-bibliotekon okaze de la 50-jara jubileo de la lingvo en 1937. Hugo Steiner (1878–1969), entuziasma esperantisto, ĉeestis la kongreson en Danzig, transprenis la ideon, sed ne volis atendi 10 jarojn. Tial li kreis tuj post sia reveno al Vieno muzeon, bibliotekon kaj arkivon pri Esperanto kaj planlingvoj, la asocion “Internacia Esperanto-Muzeo en Wien”. Pro tiu frua fondo ĝi nun estas la plej tradiciriĉa Esperantomuzeo kaj unu el la plej longdaŭre ekzistantaj lingvomuzeoj en la mondo.
Kadre de la 55-jariĝo de la esperanta disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) kaj de la agado por Ĝemelaj Urboj de UEA, ĈRI kun UEA lanĉas la filman konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”. La konkurso celas diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj de la mondo samkiel la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie situas la E-asocioj. Por partopreni kandidatoj devas provizi al la organizantoj mallongan filmon kaj artikolon prezentantajn la E-asocion kaj kelkajn kulturaĵojn de sia urbo ĝis la 30-a de novembro. La filmoj kaj la artikoloj devas esti en Esperanto, kaj la plej bonaj ricevos premiojn, kiuj povas inkluzivi repagon de vojaĝo al Montrealo, Kanado, por la 105-a Universala Kongreso, kie la premiotaj filmoj estos prezentitaj.
La 9-an de junio 2019 membroj de klubo E-mental´ kreis en Prago reklamon por Esperanto. Ili pentris ĝin sur barilo ĉirkaŭ konstruata domo en vigla strato de Prago. Posedantoj de la barilo – la konstrufirmao – mem proponas al homoj, ke ili laŭplaĉe kreu.
Ĉi-numere la Redakcio decidis paroli kun Jo Haazen. Li estas konata flandra muzikisto kaj esperantisto. Li ege famiĝis kiel kariljonisto kaj instruisto. Jo Haazen ricevis plurajn premiojn, distingojn kaj dekoraciojn, inter kiuj: la ordenon “Honors of Music” (Universitato de Kaliformio, 1980), Civilan Ordenon Unuaklasan (Belga Ministerio pri Internaj Aferoj, 1995,), Honora Eŭropa Senatano Pro Pace et Unitate, e meritu et honoris causa (BVSE-UEF, 2000), honorigan diplomon de la urbo Sankt-Peterburgo (2004), “Ordenon de la Amikeco” pro sia “unika kontribuo al la revivigo de la muziktradicioj en la fortikaĵo de Petro kaj Paŭlo, siatempe kreitaj fare de la imperiestro Petro la Granda” (Rusio, 2004, enmanigis la prezidanto de Rusio Vladimir Putin), Komandoro en la Ordeno de la Krono (distingis la belga reĝo Albert II, 2012) kaj multajn aliajn. Pliajn informojn pri li vi povas trovi en Vikipedio – https://eo.wikipedia.org/wiki/Jo_Haazen.
Li aktive kontribuas al la Esperanto-movado, prelegas dum Esperanto-aranĝoj, ekzemple, dum IKU-sesioj en la Universalaj Kongresoj.
• Fernando Maia Jr.
Kadre de la iniciatoj pri Kulturo ene de UEA ĵus estis inaŭgurita en la Reta Revuo Esperanto la rubriko Monda Kulturo. La esenca celo de la nova rubriko estas aperigi artikolojn prezentantajn elementojn de niaj diversaj kulturoj tra la mondo – muzika, literatura, pentrarta, kina, arkitektura, danca ktp. – kaj kulturajn aspektojn vastasence: popolajn morojn, lingvojn, tradiciojn, historiojn k.a.
• Humphrey Tonkin Per la forpaso de Marjorie Boulton, la Esperanto-literaturo perdis unu el siaj plej elstaraj figuroj kaj la Esperanto-movado unu el siaj plej sindonaj aktivuloj. Ŝi naskiĝis en 1924 en Teddington, urbo apud Londono, en senpretenda familio kaj dum internacie malfacila ekonomia periodo; ŝi kreskis ĉefe en norda Anglio, kien la familio baldaŭ migris. Studema kaj impresiĝema knabino, sola infano, kiu vas-te legis kaj komencis verki ekde frua aĝo, ŝi venis sub la pozitivan influon de lerta literatura instruisto, kiu helpis ŝin kandidatiĝi al la Kolegio Somerville, tiutempe unu el tri virinaj kolegioj en la Oksforda Universitato. La Kolegio donis malavaran stipendion. En Oksfordo, bastiono de klasa privilegio, kiu tiutempe nur paŝete ekmalfermis sin al tiuj, al kiuj mankis tiaj avantaĝoj, la modesta knabino ne nur elstaris kiel studento sed ankaŭ verkadis talentan anglalingvan poezion, kiu estis kolektita nur du jarojn post ŝia diplomiĝo en propra libro, Preliminaries (antaŭpreparoj).