La 104-a Universala Kongreso, Finnlando, 2019

Ĵaŭdo, Marto 14, 2019 - 18:46


La LKK de la venonta UK. De maldekstre Päivi Saarinen, vicprezidanto, kongresejo; Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) de UEA; Larissa Phileas, junulara programo, reta informado; Börje Eriksson, membro, blindulaj aferoj; Tiina Oittinen, ekskursoj; Synnöve Mynttinen, Lahtiaj aferoj; Tuomo Grundström, prezidanto; Sigrid Kivistö, infana kongreseto; Jukka Pietiläinen, informado; Tiina Kosunen, ĝenerala sekretario, volontuloj; Paula Niinikorpi, arta kunordigo, kasisto.

Sabato, Marto 2, 2019 - 18:22

Mardo, Februaro 19, 2019 - 20:48

La Dua Bulteno de la 104-a UK en Lahtio, kun proponoj de tranoktejoj kaj de diversaj kaj ege interesaj ekskursoj, jam estas legebla en la UK-retejo: https://uea.org/pdf/DuaBulteno2019_malpeza.pdf
Per la reta mendilo eblas mendi la deziratajn servojn proponitajn en la Dua Bulteno: https://uea.org/kongresoj/mendilo
La papera Dua Bulteno ekdissendiĝos post unu semajno al ĉiuj kongresanoj, krom al tiuj, kiuj indikis ke ili ne volas ricevi ĝian paperan version.
Pliaj informoj pri la UK: https://uea.org/kongresoj

Ĵaŭdo, Januaro 31, 2019 - 17:04

Dima Ŝevĉenko,
Anna Striganova


Lahtio, kie okazos la 104-a Uni­ver­sala Kongreso de Esperanto, estas ur­bo en Finnlando, kiu havas ĉirkaŭ cent mil loĝantojn kaj estas la ĉefurbo de la regiono kun ĉirkaŭ ducent mil loĝantoj. Ĝi estas facile kaj oportune atingebla per oftaj trajnoj kaj busoj el Helsinki (inkluzive la rektan traj­non el la flughaveno de Helsinki) kaj Sankt-Peterburgo. La trajno estas reko­mendinda maniero por atingi la ur­bon pro tio, ke la trajnoj estas sufiĉe kom­fortaj kaj rapidaj. Tiel, depende de la tempo, el la flughaveno de Helsinki eblas atingi Lahtion ene de malpli ol horo aŭ 1 h. 21 min. maksimume.

Vendredo, Januaro 18, 2019 - 12:03

Kadre de la 104-a UK en Lahtio okazos la 72-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas pro­fesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (amri@huji.ac.il) aŭ paperpoŝte: prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo. La proponoj alvenu plej laste la 31-an de januaro 2019. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu prelego kadre de la IKU kaj el du kromaj prelegoj. Tiukaze bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Proponoj kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de teksto por la IKU-libro kaj duono – de la efektiva okazigo de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: http://www.uea.org/kongresoj/universitato.

Lundo, Januaro 14, 2019 - 13:31

Orlando E. Raola

La organizantoj de la Esperantologia Konferenco 2019 okazonta en Lahtio, Finnlando, kadre de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresontojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2019, sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

Dimanĉo, Januaro 6, 2019 - 17:47

Raita Pyhälä

Dum la UK en Lahtio oni trovos plurajn restoraciojn/kafejojn, kaj en la najbaraĵo de la Kongresejo kaj en la Kon­gresejo Isku Areena, kiu estas gran­de­ga sportohalo por glaci­ho­keo. La ĉefa restoracio en la Kongresejo no­miĝas Lämäri (la nomo ri­latas al ler­ta uzo de glaci­hokea ba­tilo), ĝi povas ser­vi 200 manĝantojn. La plej avan­taĝa manĝotempo estas de la 11-a horo ĝis la 14-a.

Lundo, Decembro 24, 2018 - 10:56


En la oficiala retejo de LKK de la 104-a Universala Kon­greso de Esperanto (http://www.esperanto.fi/uk2019/), kiu okazos 20–27 julio en Lahtio, Finnlando, jam nun vi povas trovi multajn interesajn informojn pri la kongre­sa urbo, kongresa temo, kongresejo kaj multon alian. Sek­vi novaĵojn eblas ankaŭ en la plej popularaj sociaj retoj; por ricevi la ligilojn, uzu QR-kodojn ĉi-sube sur la paĝo aŭ vizitu la ĉefpaĝon de la oficiala LKK-retejo.

Vendredo, Decembro 14, 2018 - 11:11


Delegacio sur la plej alta skisaltejo de Lahtio
La 14–16 de septembro 2018 en Lahtio okazis la tradiciaj Aŭtunaj Ta­goj de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). Kadre de la aranĝo okazis ren­kontiĝo de LKK kaj Trejnseminario, gvi­data de la Konstanta Kongresa Sek­retario Clay Magalhães (Centra Ofi­cejo). Dum la renkontiĝo estis dis­ku­titaj gravaj praktikaj organizaj afe­roj, rilate la venontjaran 104-an Uni­ver­salan Kongreson de Esperanto.

Ĵaŭdo, Decembro 6, 2018 - 19:32

Lahtio, Finnlando, 20 – 27 julio 2019

Konstanta adreso
Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751. Retadreso: kongresoj@co.uea.org.
TTT: http://www.uea.org/kongresoj

Paĝoj