La 104-a Universala Kongreso, Finnlando, 2019

Lundo, Januaro 6, 2020 - 17:55

Ionel Oneț

Kun vendoj sumantaj 10 585,55 EUR, la ĉi-jara kongresa libroservo estis la plej modesta de la jardeko. Ĉi-sube estas
listigitaj la 20 plej furoraj titoloj. La prezoj indikitaj ĉi-tie estas tiuj aplikitaj dum la kongreso (sen imposto!).

Ĵaŭdo, Decembro 5, 2019 - 21:33

La Vojo, poemo de L. L. Zamenhof. Kantas Amira Chun dum la Internacia Arta Vespero de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando.

Dimanĉo, Julio 28, 2019 - 14:19

Nova prezidanto de UEA Duncan Charters dum la Solena Fermo de UK

La 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lahtio de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj,
traktinte la kongresan temon "Vivanta naturo - floranta kulturo", en tri kongrestemaj sesioj, pluraj prelegoj, kaj diversaj aliaj kunvenoj kaj ekskursoj en la regiono de Lahtio;
notante la kongruecon de la temo kun la lastatempa nomumo de Lahtio kiel Verda Ĉefurbo de Eŭropo por 2021;

Merkredo, Julio 24, 2019 - 17:22

Preparoj

Movada Foiro

Vendredo, Julio 19, 2019 - 15:40


Sepa kaj Asorti koncertos en la drinkejo Hygge Bar kadre de la antaŭprogramo de la 104-a UK en Lahtio. Je la 21-a horo. Venu ĝui kaj tosti! Konfirmu vian ĉeeston ĉe:
https://www.facebook.com/events/885830938447490/?ti=cl
Estos bela okazo por ekkongresumi.

Mardo, Julio 16, 2019 - 18:49

(Alklaku por pligrandigi la bildon sube)

La turisma oficejo de Lahtio, kie okazos la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kolektis turismajn informojn por la kongresejanoj.
https://www.facebook.com/Lahtio2019/photos/pcb.492438294825428/492435804...
Kongresanoj povas sekvi gravajn praktikajn informojn pri la UK pere de la diversaj retaj informkanaloj de UEA kaj LKK:
https://uea.org/kongresoj

Dimanĉo, Junio 23, 2019 - 17:47

Redakcio de la revuo Esperanto kaj la Reta Revuo intervjuis Olga Shiliaeva, la reĝisoron de la kongresa temo de la 104-a Universala Kongreso, kiu okazos en Lahtio, Finnlando, post malpli ol unu monato.

Revuo Esperanto: La kongresa temo de la 104-a UK estas "Vivanta naturo, floranta kulturo". Ĉu vi povus kurte kundividi viajn pensojn pri la Temo.

Olga Shiliaeva: Kiu ligo ekzistas inter naturo kaj kulturoj? Ĉu eblas kompreni kulturon de iu homgrupo trans rilatoj al ĝia vivmedio? Ĉu detruado de naturo postsekvigas detruadon de kulturo? Ĉu rilatoj inter naturo kaj kulturo estas ambaŭflankaj. Kio do estas kulturo? Tiujn kaj multajn aliajn demandojn ni prilumos dum programeroj pri la Kongresa Temo.

Ĵaŭdo, Junio 13, 2019 - 21:30


UEA informas: se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 104-a UK, kiu okazos en Lahtio, Finnlando, de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, konsideru tion fari pere de nia reta aliĝilo ĝis la 15-a de junio: https://uea.org/kongresoj/alighilo (post tiu dato bv. aliĝi rekte surloke en la kongresejo). Helpu diskonigi tiun informon per kundivido en vian templinion.

Sur la foto vidiĝas Sibelius-halo, unu el la plej gravaj koncertejoj de Eŭropo, kiu troviĝas en Lahtio kaj kiun eblos viziti dum la 104-a UK.

Vendredo, Aprilo 19, 2019 - 17:06

Amri Wandel,
IKU-sekretario

Laŭ rekomendo de la IKU-ko­misiono, la Estraro de UEA decidis pri
la prelegoj de la ĉi-jara sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), kies rektoro estos Prof. Jouko Lind-s­tedt. El 23 ricevitaj proponoj, kadre de la IKU okazos naŭ prelegoj, el kiuj tri havos daŭrigajn prelegojn kaj servos ankaŭ kiel kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS):

Merkredo, Marto 27, 2019 - 18:56

Larissa Phileas

Oni ofte diras, ke ĉiuj Universalaj Kongresoj de Esperanto similas unu la alian, kaj ke ne indas partopreni pli ol unufoje. Parte tio ĝustas, ĉar la kongre­soj havas multajn, ripetatajn tradiciojn; temas ja pri la plej malnova Esperanta renkontiĝo. Tamen dependas multege de tio, en kiu lando la kongreso okazas, ĉar la lando influas la etoson ĉirkaŭ la kongreso: la veteron, la ĉirkaŭajn ne-kon­gresanojn, la tipajn manĝaĵojn kaj ti­on, kiuj esperantistoj partoprenas.

Paĝoj