Kio furoris en la Libroservo de UEA en 2019?


La tutjaraj vendo-spezoj estis 59 063 € en 2019 kompare kun 79 253 € en 2018.
La pasintjara ĉampiono estis, denove, la populara Poŝamiko. Ĝin sekvas la franclingva broŝuro L’espéranto, c’est dans la poche, kies alilingvaj eldonoj estus bonvenaj.
En la unua listo ĉi-sube aperas la tuta vendita kvanto de la unuopaj titoloj, el kiuj vendiĝis minimume 25 ekzempleroj. En la dua listo aperas nur la unu- aŭ du-ekzempleraj vendoj de la titoloj, el kiuj vendiĝis pli ol 10 ekzempleroj.

Vendoj entute

Ekz. Titolo kaj aŭtoro(j) Prezo (€)
149 Poŝamiko (B.Allée, K. Kováts) 5,10
89 Espéranto, c’est dans la poche, L’ (H.-S. Erhard) 0,90
60 Amo kaj malamo (J. Modest) 8,40
59 Faktoj kaj fantazioj (M. Boulton)* 10,50
59 Beletra Almanako 34 (Div.) 9,90
58 Internacia Kongresa Universitato 2019 (Red. A. Striganova, D. Ŝevĉenko, A. Wandel) 18,00
56 Beletra Almanako 33 (Div.) 9,90
54 Teorio Nakamura, La (A. Löwenstein) 12,00
48 Baza Esperanta radikaro (W. F. Pilger)* 7,50
47 Mil unuaj vortoj en Esperanto (H. Amery, S. Cartwright) 10,20
44 Gerda malaperis! (C. Piron) 6,90
43 Beletra Almanako 35 (Div.) 9,90
40 Nova Esperanta krestomatio (Red. W. Auld)* 9,00
39 Winnie-la-Pu (A. A. Milne)* 12,30
38 Danĝera lingvo, La (nova eld.) (U. Lins)* 18,00
34 Homa lingvo, La (W. E. Collinson)* 15,00
33 Esprimaro (P. Desmet’) 11,40
33 Krimo de Katrina, La (S. Johansson) 3,30
30 Pasporta Servo 2017 (listo de gastigantoj de TEJO)* 9,00
30 Vojaĝo de Onia (Japana) (Kim Onnuri) 7,80
28 Serenaj matenoj (J. Modest) 7,80
27 Baza literatura krestomatio (Red. A. Korĵenkov) 27,00
27 Ĉasisto de sonĝoj (J. Modest) 8,40
27 Brulo kaj ritmo (A. Agostinho Neto) 1,50
25 Pri Esperantaj vortoj – kun humuro kaj serioze (A. S. Melnikov) 18,00
25 Adelfjo Musdetektivo (C.-M. Behling, M. Mayerhofer) 8,10
25 Ie sub niaj piedoj... (O. A. Fischer) 4,50

Vendoj unuopaj

Ekz. Titolo kaj aŭtoro(j) Prezo (€)
50 Beletra Almanako 33 (Div.) 9,90
43 Beletra Almanako 34 (Div.) 9,90
43 Beletra Almanako 35 (Div.) 9,90
20 Esprimaro (P. Desmet’) 11,40
18 Cerba fetiĉo (K. Korska) 12,60
17 Baza literatura krestomatio (Red. A. Korĵenkov) 27,00
16 Danĝera lingvo, La (nova eld.) (U. Lins)* 18,00
16 Pri Esperantaj vortoj – kun humuro kaj serioze (A. S. Melnikov) 18,00
16 Unesko-Kuriero 1/2019* 12,50
15 Amo kaj malamo (J. Modest) 8,40
14 Ĉiutaga vivo tra la mondo (Red. J. Hori, S. Arase) 12,60
14 Paŝoj al plena posedo (W. Auld) 12,00
14 Bonvenon! (F. Gobbo, Y. Gamberoni) 9,90
13 Teknika vortaro de Greziljono (Fr. Lauriol) 18,00
13 Homa lingvo, La (W. E. Collinson)* 15,00
13 Ie sub niaj piedoj... (O. A. Fischer) 4,50
12 Globusoj (1) (D. Bertrand, C. Bernard) 20,10
12 Tagordo (É Vuillard) 16,50
12 Teorio Nakamura, La (A. Löwenstein) 12,00
12 Belarta rikolto 2018 (Div.) 9,90
11 Historio de la Akademio de Esperanto (C. Minnaja) 39,90
11 Bildvortaro (P. Desmet’, J. Horvath) 36,00
11 Fundamento de Esperanto (L. L. Zamenhof) 18,00
11 Ne eblas aplaŭdi unumane (S. Johansson) 17,10
11 Belarta rikolto 2019 (Div.) 9,90
11 Pasporta Servo 2017 (listo de gastigantoj de TEJO)* 9,00
11 Anne Frank ne estas de hieraŭ (M. Bouhuys) 3,90
11 Gregoria kalendara reformo kaj ĝiaj postefikoj, La (R. Fössmeier, H. M. Maitzen) 3,30

* Eldonaĵoj de UEA/TEJO.
Detalajn informojn pri la ĉi-supraj titoloj kaj pri la ceteraj varoj en nia stoko vi trovas ĉe: http://katalogo.uea.org

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la marta numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.