Intervjuo kun Mark Fettes

Publikigita en julia-aŭgusta numero de 2019
Dum du oficperiodoj Mark Fettes estas la Prezidanto de UEA. Dum la 104-a Universala Kongreso en Lahtio la Komitato elektos novan Estraron kaj Prezidanton. La redakcio de la revuo Esperanto faris kel­kajn demandojn al Mark.

Revuo Esperanto: Kion vi lernis dank’ al tiuj du oficperiodoj kiel la Prezidanto de UEA?

M.F.: Mi lernis aprezi la fidelecon de nia membraro. Pagi sian kotizon jaron post jaro, regule donaci al niaj fondaĵoj, aranĝi siajn feriojn ĉirkaŭ la kongre­so – tiaj ordinaraj agoj estas la esenca, nemalhavebla bazo por ĉio alia. Nia granda defio estas nutri tian fidon kaj fidelecon en la novaj generacioj.
Mi lernis ankoraŭ pli pri la bunteco de nia movado, la ideoj kaj metodoj kiujn oni konstante elpensas por kun­ligi esperantistojn, plibonigi la ling­vo­­nivelon, varbi novulojn kaj uzi la lingvon bele kaj kree. Ni devas tro­vi pli da manieroj diskonigi tiajn mal­grandajn venkojn kaj miraklojn.
Mi lernis, aŭ eble pli ĝuste spertis, ke por fundamentaj ŝanĝoj oni devas labori pacience, jam preta por diversaj elreviĝoj kaj malsukcesoj survoje. En la lastaj ses jaroj mi sukcesis nur parte pri miaj renovigaj celoj. Tial mi volas kuraĝigi kaj subteni miajn posteulojn, ĉar pliaj ŝanĝoj necesas.

Revuo Esperanto: Kia estis la plej me­morinda(j) kaj brila(j) laŭ vi momento(j) dum via Estrara laboro?

M.F.: Iom hazarde elektitaj, el miaj pro­praj spertoj:
– Kiam nia nova Estraro staris ĉe la elirejo post la Fermo en Rejkjaviko, kaj manpremadis kun kongresanoj dum duona horo.
– Kiam mi helpis inaŭguri la unuan futbalmatĉon de Teamo Esperanto en Bonaero.
– Kiam mi staris kaj parolis en la sama Bulonja teatro, kie Zamenhof parolis pri la kunveno “de homoj kun homoj”.
– Kiam la Ĝenerala Voĉdono pri la Statuto en decembro 2016 aprobis ĉiujn ŝanĝojn voĉdonitajn de la Komitato.
– Kiam niaj novaj redaktoroj surprizis nin per bele desegnita kovrilo ĉe sia unua numero en aprilo 2017.
– Kiam en la posta novembro mi povis duan fojon partopreni en la Filmofestivalo “Teo kaj Amo” en suda Ĉinio kaj amikiĝi kun d-ino Margaret Zamenhof.
– Kiam mi estis invitita deklami la unuajn versojn de “La infana raso” ĉe la bela kaj kortuŝa premiceremonio de la Belartaj Konkursoj en Lisbono.
– Kiam Trezoro kaj mi vizitis la sidejon de Unesko en aprilo 2019 kaj renkontis tie varman akcepton kaj kunlaboremon, unuavice pro la brila sukceso de Unesko-kuriero en Es­peranto.

Kompreneble restas multaj aliaj belaj memoroj, interalie pri miaj estraraj kolegoj, kiuj tiel sindediĉe, persiste kaj celkonscie laboris kadre de miaj du teamoj.

Revuo Esperanto: Kun kiuj malfacilaĵoj vi renkontiĝis kaj kio helpis vin ilin venki?

M.F.: La plej granda defio estas la manko de homfortoj. La dua estas la diseco de niaj aktivuloj. La tria estas la vasteco kaj komplikeco de la agadoj kaj stru­kturoj de UEA. Tiuj tri malfacilaĵoj plu turmentos venontajn Estrarojn. Ne ekzistas plenaj solvoj, sed ni elprovis kelkajn rimedojn, kiuj eble plu valoros en tiu aŭ alia formo.
Pri homfortoj: la aĉeto de Volontula Domo en Roterdamo kaj la ampleksigo de la Volontula Servo, kunlabore kun TEJO, estis certagrada sukceso. Mi kredas, ke por vere plene rikolti la fruktojn de tiu strategio, ni bezonas almenaŭ duontempan, profesian kun­ordiganton de la volontuloj, kiu povas kolekti subvenciojn kaj aliajn rimedojn por subteni ilin, varbi kaj elekti ilin, trejni kaj gvidi ilin, kaj zorgi pri ilia bonfarto. Volontuloj ne nur kontribuas per siaj laborhoroj, sed profundiĝas en la lingvo kaj movado, alportas novajn ideojn kaj labormetodojn, kaj trejniĝas por posta agado en siaj hejmlokoj. Ni bezonas multe pli sisteme flegi ilin.
Pri nia diseco: ĉiujare mi spertas, ki­om povas progresi niaj diskutoj kaj de­cidoj kiam ni pasigas kelkajn tagojn kune en la Universala Kongreso. En la Estraro ni sukcesis iom malaltigi tiun baron per ofta kunsidado per Skajpo, kutime ĉiun duan semajnon. Ni ankaŭ enkondukis retan voĉdonadon en la Komitato, kaj iom post iom tio fariĝis ofta kaj sukcesa maniero fari decidojn inter la kongresoj. Ni faris du provojn enkonduki retan forumon por faciligi la diskutojn en la Komitato, bedaŭrinde senfrukte. Ni nun faras novan provon krei retan forumon por niaj membroj. Dume, finfine progresas la laboro pri nova datumbazo kaj membrospaco en nia retejo, post pluraj malfacilaĵoj. Pli bone utiligi la mirindajn eblojn de la reto, tio devas resti prioritato por la Asocio.
Pri la komplikeco de UEA: universaleco ja havas sian prezon. Mi komencis mi­an mandaton kun nova Strategia Pla­no, kiu analizis niajn rimedojn kaj be­zonojn sur niaj kvar agadkampoj kaj faris sugestojn pri la vojo antaŭen. Mon­triĝis en la praktiko, ke necesas pli simpla strategio kun pli drastaj elek­toj. Mi ne volas ligi la manojn de la nova Estraro, sed mi kredas ke estus saĝe elekti unu grandan novan celon sur ĉiu agadkampo kaj strebi atingi ĝin. Ekzemple: kreskigi la Amikojn de Esperanto al 10 000 homoj. Trejni 200 homojn pri video-kreado kaj -enretigo. Atingi 5000 sukcesintojn en la KER-ekzamenoj. Duobligi la nombron de anoj de Societo Zamenhof. Ne mankas tiaj konkretaj celoj, kies realigo signife plifortigus nin finance kaj kapable.

Revuo Esperanto: Kiel vi traktas la kunlaboron kun la aliaj estraranoj?

M.F.: Mi tre ŝatis la kunlaboron, por kiu tre helpis la oftaj kunsidoj. Kom­preneble ĉiu el ni laboras volontule, en malsamaj vivcirkonstancoj, kaj do necesas komprenemo kaj fleksebleco. Neeviteble, okazis foje streĉoj kaj seniluziiĝoj. Tamen mi kredas ke miaj du teamoj estis tiel bonaj, kiel eblas atingi, en la realaj kondiĉoj de la laboro por Esperanto. Ĉiu estrarano laboris konscience kaj talente sur siaj terenoj kaj alportis konkretajn rezultojn; kro­me, ĉiuj apogis unu la alian. Mi ne po­vas tro forte substreki, kiom valoras Estrara solidareco.

Revuo Esperanto: Kiujn konsilojn vi donus al la sekva Prezidanto de UEA?

M.F.: Kun la du kandidatoj mi jam kelkfoje parolis, kaj mi restos je dispono por daŭraj konsiloj kaj subteno. Multaj el miaj konsiloj estas diveneblaj laŭ miaj respondoj en ĉi tiu intervjuo. Gra­vas kultivi pacan kaj harmonian kun­laboron inter la estraranoj kaj aliaj aktivuloj. Gravas alfronti la bezonon de pliaj ŝanĝoj, cele al financa resanigo kaj plifortigo de nia ag-kapablo, uzan­te la rimedojn de la reto pli vaste kaj celkonscie. Gravas prizorgi niajn mem­brojn kaj komunikiĝi kun ili. Gra­vas esti optimisma kaj ambicia, sed sam­tempe realisma! Gravas — kiel di­ris Zamenhof — l’ espero, l’ obstino kaj la pacienco.

Revuo Esperanto: Vi estas “ĝisosta esperantisto” kaj vi jam diris, ke vi planas daŭrigi. Bonvolu rakonti iomete pri viaj planoj.

M.F.: Mi estas kandidato por Ko­mi­­ta­tano C, kaj se elektita mi kom­pre­neble daŭre sekvos la laboron de la Komitato kaj laŭeble kontribuos al ĝi. Mi krome donos konsilojn al mia posteulo, kiam petite! Samtempe mi planas repreni mian agadon en ESF, en kiu mi restas estrarano. ESF kaj UEA bone kompletigas unu la alian, kaj mi antaŭvidas fruktodonan kunagadon en la venontaj jaroj. Krom tio, tre plaĉus al mi aperigi kelkajn verkojn libroforme, i.a. kolekton de paroladoj kaj eseoj. Pli detale mi ne volas skribi nun — prefere ni atendu la efektivi­gon!

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la julia-aŭgusta numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.