EKO 8. Faka alianco kontraŭ la pandemio

Stefan MacGill, Mirejo Grosjean

Enhavo

UMEA esenca – subtenu ĝin!
Nova alianco en konstruo
http://edukado.net al la savo
Universitatoj gravaj – precipe nun
Greziljono vin subtenas!

EKO 2020-08 sendita el Budapeŝto la 28an de marto.
Al: Komitato, sekcioj kaj aktivuloj de ILEI, Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la
Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMOseminarioj,
aliaj listoj kaj unuopuloj. Pli ol mil ricevantoj.

Por tuja uzo kaj plia diskonigo inkluzive de la alkroĉaĵoj kun indiko de fonto: EKO de ILEI kaj UEA

Forta bezono por medicinistoj – alvoko de UMEA

En la nunaj tagoj, la rolo de medicinistoj unike gravas. Feliĉe ni delonge havas nian propran fakan Asocion, tio estas la Universala Medicinista Esperantista Asocio, kiu modele agis tra lastaj jaroj, kaj kiu povos ludi eksterordinaran rolon en la reago de esperantistoj. Komentas kaj alvokas la prezidanto de UMEA, D-ro Christoph Klawe:

“En la nuna situacio elpaŝas kun informoj kaj komentoj kaj estas intervjuitaj multaj Esperanto-parolantaj medicinistoj, kiuj ankoraŭ ne estas membroj de nia UMEA. Aliĝo al UMEA ja eblas senkoste! Por havi fortan pozicion por konvinki la ekstermovadan medicinan mondon de la avantaĝoj de Esperanto, ni bezonas multajn membrojn. Do bv. instigi la nun aperantajn verdajn medicinistojn aliĝi al UMEA! Aliĝo eblas per retletero al umea@uea.org kun la deklaro de la intenco kaj diskonigo de la poŝtadreso, por nia membroregistro.”

Ni fidas, ke UMEA povos ludi gravegan rolon en nia reago al la defio. Sed por tio ĝi bezonas arigi en sia membraro ĉiun Esperanto-parolantan kuraciston, flegiston, esploriston aŭ mediciniston! Informinterŝanĝoj inter fakuloj povas okazi danke al nia lingvo, ili uzu tiun eblon! Poste ili povos informi siajn enlandajn fakajn societojn kaj tiel la utilo de Esperanto evidentos.

Alianca aliro al la pandemio bezonata kaj strebata

Ni esploru la bezonojn kaj niajn tre modestajn rimedojn. Jen unika alvoko, ke kelkaj el niaj aktivaj fakaj asocioj kunigu siajn fortojn kaj antaŭen rigardu. Unue, la bezonoj:

Informoj: Disponigo de vere tutmondaj kaj fideblaj informoj pri la virusa premo.
Medicino: Ni havas armeon da Eo-medicinistoj en la strebo – kion ili bezonas?
Fabrikaj ebloj: Ĉu ie troveblas kompanioj aŭ instancoj kun esperantistoj kapablaj utili?

Kiuj estas la fakaj asocioj (FA), kiuj unuavice povos levi sin al la defio? Tiuj estas niaj medicinistoj (UMEA), niaj ekonomoj (IKEF) kaj nia instruista Ligo (ILEI) kaj ĝiaj partneroj. Enplekto de pliaj Fakaj Asocioj bonvenas. Jen kiel tiuj FA povos epokfare kunlabori:

Informoj: IKEF laŭdinde dekomence liveris aktualajn informojn el Ĉinio. ILEI pretigas mesaĝon al siaj sekcioj kaj al la Eo-gazetaro. Jam agas iliaj partneroj kaj Kulturcentro Grésillon (Francio). Sendube estas pliaj. UMEA klare estu la ĉefa peranto de fideblaj medicinaj informoj.
Medicino: Urĝe UMEA bezonas pliajn membrojn (vidu supre), por havi realisman bildon de la agado kaj fizikan lokon de la san-luktantaro. Ni povos de tiuj personoj akiri valorajn informojn, kiujn la grandaj mondaj amaskomunikiloj ignoras.
Fabrikaj ebloj: IKEF povus eble scii aŭ malkovri, kie troveblas fabrikoj aŭ instancoj, kiuj povos krei protektilojn por medicinistaj herooj. Se tio eblas, sufiĉas kunordigo, por ke tiuj objektoj atingu Eo-resanigistojn.

La streboj krei tiun aliancon troveblas ankoraŭ en tre frua stadio, tamen okazas intensa mesaĝado pri tio. La komencaj agantoj devenas el UEA-rondoj, sed ili agas plene kiel unuopuloj, temas pri Stefan MacGill kaj Renato Corsetti. Ili estas komisiitoj de UEA pri Landa Agado kaj kuratoroj de la konto ‘Espero’ de UEA.

Manieroj elteni trudizoliĝon – servo de edukado.net

Sciante, ke en plurdekoj da landoj estas krizsituacio pro la kronviruso kaj eble estos ankoraŭ en pliaj aliaj landoj, la konsekvenco estas, ke pluraj Esperanto-aranĝoj estas kaj estos nuligitaj, ni devas trovi manierojn ne lasi perdiĝi niaj kursanoj.
Jen konsiloj al vi por laborigi ilin eĉ distance: https://edukado.net/novajhoj?id=816

Universitata agado - centra registro

Nun la labor-grupo pri 'Esperanto en universitatoj' de UEA/ILEI/TEJO provas fari la registradon, kiun faris tra multaj jaroj Germain Pirlot. En tiu kadro www.edukado.net pretigis formularon por registri aparte universitatajn kursojn. Vi povas trovi ĝin en la kursejo ĉe https://edukado.net/kursejo

La registrantoj povos modifi siajn registraĵojn. La instruantoj havos liberan aliron al la instrumaterialoj kun 900 ekzercoj. Estus tre bele, se oni alŝutus siajn programojn, kion eblas fari per aldono de PDF -dosiero aŭ per dono de ligo de la koncerna retejo.

Pri la registraĵoj ni havos utilajn statistikaĵojn, inklude la uzatajn materialojn. Eblos per klako vidi, kiuj kion uzas kaj kontakti unu la alian. (Serĉu la statistikan paĝon sube de ajna paĝo de la retejo kaj tie legu, serĉu plu!)

La sistemo avertos la registrintojn antaŭ la fino de la kursperiodo kaj demandos, ĉu ili volas renovigi la kursinformojn, anonci novan, kion oni povas fari per modifo de la registraĵo, kaj tute ne necesas denove plenigi ĉion.

Same eblas eĉ nun uzi malnovajn registraĵojn simple per modifo de la necesaj informoj. Ĉe la "aldoni novan" necesas elekti "aldoni surbaze de antaŭaj informoj”.

Geziljono reagas al la pandemio

Anstataŭ PRINTEMPAS 2020 en kastelo Greziljono, Francio, okazos PRK en via hejma kastelo:
PRK, 'Printempa Reta Kursaro', okazos de la 17a ĝis la 19a de aprilo.
Restu hejme, sed lernu intense per retaj komunikiloj en virtuala Esperanto-kastelo!
Dum PRK vi lernos multe sed vi ankaŭ multe praktikos kun homoj el diversaj landoj. La instruado alternigos diversajn formojn de lernado kaj ekzercado, kaj diversajn eblojn de distanca komunikado. PRK proponos ankaŭ vesperan programon (tio estas prelegoj, ludoj, koncertoj, ktp).

'Printempa Reta Kursaro' estas malfermita al ĉiuj, kun kvar niveloj de komencanto ĝis C1. Por informoj pri kondiĉoj, aliĝado, pagado, klaku sur la ligilon:
https://framaforms.org/printempa-reta-kursaro-1585040804

Ne atendu! La lokoj estas limigitaj je 8 partoprenantoj en ĉiu grupo! Ni esperas, ke tiu nova sperto logas vin por travivi tiun strangan situacion de elirmalpermeso.

Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe 4.0 Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ĉe: https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/.

Aperintaj komunikoj legeblaj kaj elŝuteblaj ĉe: http://aktivulo.net/eo/content/komunikoj-pri-agado. La prezento estas ĝisdata ĝis 2019/15. Vidu ilin laŭjare, kun klaraj enhavaj indikoj por ĉiu jaro.

ALDONU VIN: Skribu al stefan.macgill(ĉe)gmail.com. Neniu alira kondiĉo aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj, neniam-membroj, klingonuloj, volapukistoj, atistoj, itistoj, ujistoj, iemuloj, Duolingintoj, ktp.

SUBTRAHU VIN: Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson, landon kaj (se eble) la grupon aŭ kialon por via ĉeesto en la ekspedolistoj.