CO-funkciado dum la kronvirusa krizo

Bonvolu noti, ke provizore oni ne povas viziti la Centran Oficejon en Roterdamo persone, ĉiuj estas petataj kontakti la oficejon retpoŝte aŭ telefone.

La CO daŭre laboras por la Asocio kaj la membroj, i.a. bonorde ekspedas revuojn kaj libroservajn mendojn. En kelkaj kazoj povas okazi malfruoj pro enlandaj poŝtaj limigoj.