EKO 2020-32


AMO en perspektivo

Post multa laboro ni pretas anonci la konturojn de la AMO-programo tra la sekvaj monatoj.
AMO 65: 27a de junio. . Tekniko: Irano.
AMO 66: 31a de julio. AMO 67: 13a de septembro. . Vroclavo. Tekniko: Irano.
AMO 68: ekde oktobro 25 - 31. . Kulturcentro Greziljono. Fizika seminario.

AMO 65 ĝis 67 okazos virtuale, AMO 68 fizike (kaj eble rete) oktobrofine. Restas eblo por unu jarfina seminario. AMO 65, 66 kaj 67 okazos kadre de la Monda Fest de UEA, AMO 66 pere de la Virtuala Esperanta Kongreso de ILEI (VEKI).

AMO 65 – Landaj Asocioj – Leviĝantaj Agantoj

Ni bezonas ankoraŭ prezentantojn kaj forumanojn. Bv. ege baldaŭ anonci vin al mi! Ni havas kelkajn kontribuantojn. Ni volus reprezentanton de ĉiu kontinenta komisiono, sed pli ol unu ne respondis al ni alvoko! Ne ĉiu levas sin.

Stefan MacGill

AMO 66 – ILEI aktive proponas programon

pri AMO (Aktivula Maturigo): instruistoj estas aktivuloj. Ni koncentriĝos pri instruistoj:

INSTRUISTOJ GVIDAS LERNADON (mi ne skribis : transdonas sciojn….)

iliaj taskoj
iliaj respondecoj
iliaj devoj
ilia motivado

du podiaj diskutoj estas formataj pri tio, po unu por ĉiu tempo-regiono.

INSTRUISTOJ ESTAS HOMOJ KUN INFANOJ KAJ JUNULOJ

Ĉu pli da viroj, pli da virinoj?
Ĉu tuŝi aŭ ne tuŝi ?
Ĉhu bati aŭ ne bati ?
Ĉu puni aŭ ne puni ?

perdo de prestiĝo, malfacila profesio
junulinoj tentas instruistojn

Mirejo Grosjean

Interkultura komunikado alvenas per la reto

La planita 5a Interlingvistika Simpozio en la Adam-Mickiewicz-Universitato, en Poznano (Pollando) okazos rete 17-18.09.2020. (ĉar la surlokaj agadoj en la universitato estas nuligitaj ĝis la 30a de septembro) kun la anoncita temo ‘Rolo de lingvoj en interkultura komunikado’ Informojn vi trovos en la retejo de la Studoj: http://interl.amu.edu.pl

La limdato por aliĝo estas plilongigita ĝis la 15.07.2020. Eĉ se vi ne prelegos, anoncu vin, ĉar ni havos limigitajn lokojn.

Konfirmitaj prelegantoj:

Prof. Věra Barandovská-Frank, Prof. Nicolau Dols Salas, Prof. Sabine Fiedler, prof. Federico Gobbo, Prof. Przemysław Grzybowski, Prof. Wim Jansen, Prof. Goro Kimura, Prof. Ilona Koutny, Dr Katalin Kováts, Jan van Steenbergen, Dr Ida Stria, Prof. Bengt-Arne Wickström

Prof. Dr hab. Ilona Koutny, Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj kaj la Hungarologia Katedro, Universitato Adam Mickiewicz