La 1-a prelego de la 64-a Seminario pri Aktivula Maturigo

Tio estas la 1-a prelego de la 64-a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO-Seminario), originale anoncita de la seminario-gvidanto Stefan MacGill kiel "Koreio: ekzemplodona lando", renomita de la prelegando Prof. D-ro So Jinsu kiel "K-prevento & K-esperanto", t.e. korea prevento kontraŭ la koronviruso kaj korea Esperanto-movado. Prof. So estas estrarano de UEA ia. pri Azio kaj Oceanio kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio. La prelego okazis kadre de la temo de la seminario, "Niaj Fakaj Asocioj levas sin: la rolo de la Fakaj Asocioj en la nuntempo de la pandemia epoko", kaj okazis la 9-an de majo (sabaton), kun teknika prizorgo de la Irana Esperanto-Asocio (IrEA), pere de Zoom. Ĝian kaj la aliajn prezentitajn materialojn en la seminario oni povas konsulti ĉe la retejo de UEA, Aktivulo.net: http://aktivulo.net/eo/enhavo/amo-virtuale-64. La programo de la seminario estis:
1) Malfermo (Stefan MacGill)
2) Koreio – Koronvirusa Pandemio: K-prevento & K-esperanto (So Jinsu, estrarano de UEA)
3) Universitata instruado de esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko (Ilona Koutny)
4) Korona Viruso kaj Esperanto (Amri Wandel, estrarano de UEA)
5) Pollando – Regionaj kontribuoj al pandemiaj tempoj (Małgosia Komarnicka)
6) Forumo (gvidis Stefan MacGill)
-
Subteni la laboron de UEA eblas i.a. per membriĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo/