UN aperigas en sia retejo enketilon en Esperanto

Esperanto estis akceptita kiel unu el la laborlingvoj por la agado de UN ĉirkaŭ la enketilo “UN75 2020 kaj plu”. “La mondo bezonas solidarecon”, “via kontribuo gravas”, diras UN en la oficiala retejo www.un75.online, i.a. en Esperanto.

En 2020 Unuiĝintaj Nacioj festas sian 75-jariĝon, tamen en periodo de grandaj defioj, inkluzive pro la plej malbona tutmonda sano-krizo en sia historio. Ĉu ĝi alproksimigos la homojn kaj la landojn unujn al la aliaj? Aŭ ĉu ĝi kondukos al pli grandaj dividiĝoj kaj malfido? La opinioj de la tuta mondo povas fari diferencon en la agado de UN, kaj tial estis lanĉita la enketilo en diversaj lingvoj, inkluzive en Esperanto.

“KOVIM-19 estas akra memorigo pri la bezono de kunlaboro trans limoj, sektoroj kaj generacioj”, diras UN. La Ĝenerala Sekretario de UN, Antonio Guterres, emfazis: “Ĉio, kion ni faras dum kaj post ĉi tiu krizo devas havi fortan fokuson sur la konstruo de pli egalecaj, inkluzivaj, kaj daŭripovaj ekonomioj kaj socioj, kiuj estas pli fortikaj fronte al pandemioj, klimata ŝanĝiĝo kaj la multaj aliaj tutmondaj defioj, kiujn ni alfrontas”. Respondoj de esperantistoj al ĉi tiu enketilo povos do influi tutmondajn prioritatojn nun kaj estontece.

La atingo estas frukto de la agado de Esperanto por UN, formala laborgrupo ligita al UEA kaj gvidata de Humphrey Tonkin, komisionestro de UEA pri Rilatoj kun UN. Aparte menciinda estis la laboro de Jon Liechty, kiu respondecas pri la traduko kaj kiu por tio rekte kunlaboris kun Natalie Samarasinghe, kunordiganto ĉe UN de la agadon “UN 75 2020 kaj plu”, sub gvido de la Suba Ĝenerala Sekretario Fabrizio Hochschild, kiu estis invitita saluti la Mondan Festivalon de Esperanto, post nuligo de la 105-a Universala Kongreso.

La enketilon en Esperanto oni povas rekte aliri per tiu ligilo, se oni la unuan fojon vizitas la retejon: https://un75.online/?lang=epo. Eblas ankaŭ navigi tra la pluraj lingvoj supre de la paĝo ĝis Esperanto. UEA invitas ĉiujn partopreni la tutmondan dialogon pri la estonteco de UN kaj diskonigi tiun okazon esprimi sin al UN. Pro la tutmonda distribuo de Esperanto-parolantoj en la mondo, UEA esperas, ke la partopreno de esperantistoj portos la necesan diversecon al la respondoj de tiu enketilo.